Al la enhavo

Volaj kaj kondiĉaj frazoj

de nornen, 2018-januaro-15

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-15 22:41:20

En via(j) denaska(j) lingvo(j), ĉu la dikaj verboj de la subaj frazoj uzas la samajn formojn aŭ malsamajn formojn:

A) El reĝo vivu longe.
B) El reĝo ne vivu longe.
C) Ĉiuj volas, ke la reĝo vivu longe.
D) Neniu volas, ke la reĝo vivu longe.
E) Ĉiuj vol(ad)is, ke la reĝo vivu longe. (Tamen la reĝo jam mortis)
F) Neniu vol(ad)is, ke la reĝo vivu longe. (Kaj la reĝo jam mortis)
G) La reĝo vivus longe, se li vivus pli sane. (La reĝo vivas nun)
H) La reĝo vivus longe, se li vivus pli sane. (La reĝo jam mortis)

Mi dankus, se vi aldonus ankaŭ la tradukojn de tiuj ĉi ok frazoj al via(j) lingvo(j).

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-16 09:32:24

Malfacile respondebla por E kaj F, ĉar ekzistas oficialaj reguloj, kiujn hodiaŭ preskaŭ neniu franco plu uzas. Oni normale esprimiĝas alimaniere.

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-16 11:02:36

Malsamajn, esperantigite:

A) vivu (imperativo)
B) ne vivu (imperativo)
C) vivasvivus (prezenco aŭ prezenca kondicionalo)
D) vivasvivus (prezenco aŭ prezenca kondicionalo)
E) estus vivinta (perfekta kondicionalo)
F) estus vivinta (perfekta kondicionalo)
G) vivus, vivus (prezenca kondicionalo)
H) estus vivinta, estus vivinta (perfekta kondicionalo)

Notu, ke diferenco inter prezenco kaj prezenca kondicionalo en C kaj D estas subkomprenata sed-parto. Kie oni atendas ĉi tiun subkomprenatan parton, dependas, kion oni volas:

C) Ĉiuj volas, ke la reĝo vivas longe.
C) Ĉiuj volas, ke la reĝo vivus longe(, sed ŝajnas, ke li bedaŭrinde ne vivas longe).

D) Neniu volas, ke la reĝo vivas longe(, sed ŝajnas, ke li fakte vivas longe).
D) Neniu volas, ke la reĝo vivus longe.

Reen al la supro