Al la enhavo

La levitacio estas fenomeno de la ĥaosoligologio.

de Alexandrex, 2018-aprilo-11

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Grown (Montri la profilon) 2018-aprilo-21 22:33:54

Alexandrex: Saluton, Roĥo (Roch).
Ci diras la jenon.

"... Aleksandrekso okulumo.gif
kaj eble Grovno!? ".

La esperantigo de personaj kaj geografiaj nomoj ja estas kompleksa afero, sed almenaŭ, post la pli ol jarcenta Historio de Esperanto, kelkaj gvidiloj jam ekzistas.
Unue, oni distingas la endemiajn personajn kaj geografiajn nomojn, nur ekzistantaj unuloke aŭ unutempe, disde la pli ĝeneralaj personaj aŭ geografiaj nomoj
La famega angla teatristo Ŝekspiaro (Shakespeare) havas endemian nomon, nur ekzistanta en la angla. Por ĉi tiuj okazoj, tradicie Esperanto aplikas la endemian ortografian kaj fonetikan adaptaĵon, jen, Ŝekspiro (la plej komuna formo en Esperanto) aŭ Ŝekspiaro (formo iom pli preciza fonetike).
Aliaj nomoj ne estas tiel, kaj eble la plej bona ekzemplo estas la volanevola fondinto de la kristismo (kristanismo): Jesukristo. Ĉi tiu judo parolis la aramean lingvon, sed kiam Esperanto aperis, lia nomo estis ĝenerale konita laŭ la fonetika versio grekolatina kiun preskaŭ ĉiuj lingvoj uzas hodiaŭ. Do, ĉi tie uzi la fonetikan adaptaĵon de la endemia (loka) aramea nomo ne estas konsilinda, ĉar li, Jesukristo, havas nomon ne plu endemian, sed universalan. Por propraj nomoj, ĉu geografiaj, ĉu personaj, se ili estas universalaj aŭ preskaŭ universalaj, Esperanto uzas la plej komunan formon, fonetike kaj ortografie adaptita al Esperanto.
Mia unua persona nomo, Aleksandro, ne estas endemia nomo. Male, post la historia agado de la famega helena kaj greka imperiestro Granda Aleksandro (aŭ Aleksandro la Granda) ekzistas unu formo universala de lia nomo, kvankam nombraj lokaj adaptiĝoj ankaŭ estas uzataj, eĉ geografie por la urboj kun nomo Aleksandrio, honore al la greka imperiestro.
Do, en Esperanto oni uzas, por mia unua persona nomo, tradicie la ortografian kaj fonetikan adaptaĵon de la originalo en greka lingvo: Aleksandro.
En galega lingvo: Alexandre; laŭ ortografio de Esperanto, Aleŝandre, anstataŭ Aleksandre. Ni, en Galegujo, uzas ofte du personajn nomojn kaj poste du familiajn nomojn, do en la galega lingvo mi estas Alexandre Xavier Casanova Domingo; laŭ ortografio de Esperanto, Aleŝandre Ŝabjer' Kasanoba Domingo, kiun mi esperantigas laŭ sufiĉe internacia fonetiko kaj la tradicio de Esperanto.
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo. es (trigrupo arobo yahoo punkto es).
Kiuteme? Ĝentile, mi ankoraŭ ne scias pri kion vi diskutis. Bonvolu diri pri kiun temon tio estis.

Beza (Montri la profilon) 2018-aprilo-23 08:50:08

Kial vi ne donas resumon de via teksto?

ทางเข้า Galaxy Slot

Alexandrex (Montri la profilon) 2018-aprilo-24 15:21:47

Saluton, Beza-o.
Ci diras la jenon.

"Kial vi ne donas resumon de via teksto?".

Nu: ĉi tion mi jam faris. Ci (re)legu mian mesaĝon kun dato 2018-aprilo-19 15:10:33, en ĉi tiu sama fadeno.
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo. es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

thyrolf (Montri la profilon) 2018-aprilo-24 16:08:51

ĉar beza estas spam-robot?

Grown (Montri la profilon) 2018-aprilo-24 20:46:13

Alexandrex: Saluton, Beza-o.
Ci diras la jenon.

"Kial vi ne donas resumon de via teksto?".

Nu: ĉi tion mi jam faris. Ci (re)legu mian mesaĝon kun dato 2018-aprilo-19 15:10:33, en ĉi tiu sama fadeno.
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo. es (trigrupo arobo yahoo punkto es).
Averte, Sinjoroj Alexandrex kaj thyrolf, Beza estas reklamisto por sport-vet-ludejo, do bonvolegu ignori lin kaj liajn ligilojn.

Reen al la supro