Al la enhavo

Esperanta kulturo

de Altebrilas, 2018-junio-21

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-junio-21 09:14:34

Por eliri el la politikaj temoj, kiuj forfuĝigas aŭ tro multe pasiigas la forumanojn, mi proponas la jenan temon: Kio estas laŭ vi esperanta kulturo?

Multe da niaj kontraŭuloj asertas, ke Esperanto ne enhavas kulturon. Kiam oni pli bone konas esperantan movadon, oni tuj konstatas, ke tio ne estas vera, kaj ke esperantistoj ĝenerale eĉ estas pli kleraj homoj, ol la meza civitano.

Sed kulturo estasmultflanka ideo. Tio povas esti:

- originalaj verkoj, en esperanto: literaturo, teatro, poezio, kino, ktp
- kulturo atingebla de ĉiuj esperantistoj, kaj pri kiu oni povas interparoli: muziko, rentraĵoj, skulptaĵoj, arkitekturo, monumentoj, urboj
- historio kaj vivo de nia movado: kongresoj, asocioj, famuloj
- ideoj komunaj al multaj el ni: paco, toleremo, libereco, interkompreno, senperforto, interna ideo de Zamenhof,...

Ĉu estas aliaj punktoj, kiuj estas gravaj por vi?

Frano (Montri la profilon) 2018-junio-22 18:52:22

Esperanto mem estas kultura fenomeno.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-junio-23 22:06:58

Kompreneble, Esperanto estas parto de la kulturo de la esperantistoj. Sed feliĉe, ili ne parolas nur pri lingvo - kvankam vortludoj ludas grandan rolon en esperanta humuro. Tio ofte povas faciligi homajn rilatojn.

Frano (Montri la profilon) 2018-junio-24 07:44:39

Jes, sed ne nur de la esperantistoj. Esperanto estas parto de la tutmonda kulturo, same kiel muziko, scienco, sporto k.t.p.

Paulinho (Montri la profilon) 2018-junio-24 21:35:11

Certe, esperanto estas, almenaŭ, katalizilo por kulturaj procezoj, kiom ĝi permesas esprimon kaj kunvenon de homoj. Estas urĝe, ke ni rigardu nian planedon kiel komunan domon. Ĝi estas esence, ke ĉiuj, kiuj loĝas en la sama domo havas taŭgan rimedon de kunvivado kaj partopreno.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-junio-26 15:34:58

Jes ekzistas multaj alternativoj por konstrui pacon kaj savi la planedon. Sed ĉu ĉiuj tiuj alternativoj estas akordigeblaj? Pri tio ni devas debati por decidi ĉu estas solvo por ĉion aŭ alikaze kiu estas la plej grava problemo. Multe da esperantistoj batalas en tiaj asocioj, kaj ilia kulturo estas parto de la esperanta. Ni povas apogi nin sur tiu kulturo por debati pri kio estas grava por ĉiu el ni.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2018-junio-27 19:08:58

Ekzistas du ĉefaj niveloj de "kulturo": surfaca kulturo kaj profunda kulturo. Surfaca kulturo konsistas el empiriismaĵoj (videblaj, aŭdeblaj, flareblaj, tuŝeblaj, gusteblaj elementoj) do ekzemple vestaĵoj, flagoj, kantoj, manĝaĵoj, perfumoj, skulptaĵoj, pentraĵoj, ktp. La profunda kulturo ne estas tiel "spertebla" - temas pri ideoj, ideologioj, konceptoj, formoj de socio kaj familio, kredoj, ktp.
Mi vere ŝatas tiun diskuton kaj mi revenos por dari pli detalajn priskribojn baldaŭ. (Mi nun devas foriri por tasko.)

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-junio-27 19:25:47

Estas precize la rolo de lingvo: komuniki sian propran profundan kulturon pere de metaforoj por ke la aliaj homoj komprenu ĝin, kvankam ili ne rekte spertis ĝin. Tiuj metaforoj uzas bildoj ĉerpitaj el la surfaca kulturo, kiujn supozeble konas (aŭ povas tuj sperti) la alia homo. Tiel oni povas komuniki abstraktaĵojn (aŭ konkretaĵon nekutimaj al la alia persono) uzante sperteblaj aferoj.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2018-junio-27 22:01:40

Certe! Nun la komunumo de Esperantistoj havas multajn sperteblajn aferojn: nia kara koloro (la verda), nia stelo, la flago, la himno, la multaj kunvenoj, kongresoj, revuoj, kantoj kaj muziko, ktp. Por eksterulo mankas aferoj kiel tipa manĝaĵo, "nacia" vestomaniero, arkitekto, ktp. Profundaj kulturaĵoj pululas: la Interna Ideo estas eble la plej "grava" kaj la sentoj de internacia amikeco inter ni - ankaŭ la abstrakta ideo de Esperantio (Esperanujo, Esperantolando) aŭ minimume de disa komunumo - la emo eviti diversgrade neologismojn (tre forta ĉe kelkaj Esperantistoj, mal ĉe aliaj) - pensoj pri la ideo de "finvenko" (aŭ raŭmismo - ĉiuokaze temas pri Esperanta ide(ar)o ne ekzistanta ekster nia movado krom eble en la naciismo de kelkaj etnoj kiel la anglosaksanoj).
Ni eble povus "krei" kelkajn manĝaĵkutimojn - eble kuko kun verda sukeraĵo por Zamenofa tago kaj eble Esperanto biskvitoj en formo de libro por la tago de la unua libro. Ielmaniere la ĉemizeto kun Esperanto slogano iĝas atendata vestaĵo dum kongresoj. Aliaj kulturoj ekzistas sen tipaj arkitektaj formoj, do tio ne estos "problemo" ĝis ni havos nian unuan Esperanto-vilaĝon (sekreta revo de ĉiuj Esperantistoj, mi kredas). Mi esperas ke tio ne estos tendaro!!!! (hahaha) Eble Gresijono fariĝos nia "landmarko" (Esperanto?) kiel la Ejfel-Turo por la francoj kaj la Kristo de Brazilo. Certe la CO ne taŭgas.

Reen al la supro