Al la enhavo

Republikado de mia blogo

de novatago, 2019-januaro-20

Mesaĝoj: 136

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-februaro-04 11:49:52

Ruzetaj estas viaj argumentoj, compañero Novatago.
Vi ja bone scias, ke la veraj indiĝenaj katalunoj konsistigas nur 35% de la nuna rezidantaro de Katalunio, kaj supozeble preskaŭ čiuj tiuj indiĝenoj deziras esti sendependaj. Kaj kontraŭ sendependeco estas evidente enmigrintaj devenintoj el aliaj hispanaj regionoj, kiuj konsistigas 45% de la kataluniaj rezidantoj.
Kaj vi sendube scias, ke realaj katalunoj ĉiam strebis esti sendependaj kaj neniam estis kontentaj pri tiu kondiĉa aŭtonomio, kiun donacis al ili divers-epokaj hispanaj regantoj.
Sed mi, verdire, iom miras, ke en via blogo vi tuŝis nun ĉi tiun, ne tre aktualan ĉi-momente temon, kiu estas malavantaĝa kaj hontinda por la madrida reĝimo, kiu preferis agi koncerne al la katalunia situacio preskaŭ en la stilo de la franka diktaturo.

novatago (Montri la profilon) 2021-februaro-04 12:18:08

IgorSokoloff:Ruzetaj estas viaj argumentoj, compañero Novatago.
Vi ja bone scias, ke la veraj indiĝenaj katalunoj konsistigas nur 35% de la nuna rezidantaro de Katalunio, kaj supozeble preskaŭ čiuj tiuj indiĝenoj deziras esti sendependaj. Kaj kontraŭ sendependeco estas evidente enmigrintaj devenintoj el aliaj hispanaj regionoj, kiuj konsistigas 45% de la kataluniaj rezidantoj.
Kaj vi sendube scias, ke realaj katalunoj ĉiam strebis esti sendependaj kaj neniam estis kontentaj pri tiu kondiĉa aŭtonomio, kiun donacis al ili divers-epokaj hispanaj regantoj.
Sed mi, verdire, iom miras, ke en via blogo vi tuŝis nun ĉi tiun, ne tre aktualan ĉi-momente temon, kiu estas malavantaĝa kaj hontinda por la madrida reĝimo, kiu preferis agi koncerne al la katalunia situacio preskaŭ en la stilo de la franka diktaturo.
Tiu delira, etnisma, naciisme ksenofoba diskurso tre forte kaj malbone odoras.

Mi simple parolas pri hodiaŭaj faktoj, ne pri deliraj ideoj pri (ne-ekzistantaj) "realaj" "puraj" etnoj, kiuj nepre havu pli rajtojn ol siaj najbaroj, eĉ se tiuj najbaroj naskiĝis en Katalunio sed ne siaj pra-geavoj, geavoj aŭ gepatroj. Alidirite, ideoj laŭ stilo de la frankisma diktatoreco.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-februaro-04 19:27:20

Ŝajnas, ke mia mesaĝo iom tuŝis vin, señor Novatago, kaŭzinte ion similan al histeria paroksismo.
Kiel oni diras en unu el la rusaj proveboj: "Правда глаза колет" (La vero pikas la okulojn).
Miakomprene, la katalunaj separatistoj estas sufiĉe toleremaj — ŝajne, neniu el iliaj gvidantoj deklaris pri iu intenco forpeli neindenĝenaj katalunianoj okaze de la akiro de sendependeco.
Probable vi scias, ke dum la "Guerra Civil Española" la plimulto de la veraj katalunoj solidaris kun la respublikistoj, pro kio la venkintaj frankistoj kruele represiis ĉi-popolon, kio eĉ pli intensigis la katalunan separatismon.
Konfesu sincere, señor Novatago, kun kiu solidaris viaj prauloj dum tiu milito?
Se vi deziras flareti reale fetoran deliraĵon, do tralegu ankoraŭfoje la absurdan deklaron de via hispana juĝisto Joaquín Aguirre, kiu asertis, ke Putin intencis sendi en Katalunion 10000 da soldatoj por helpi al katalunaj luktantoj por sendependeco.
Ĉu vi kredas je la "revelacio" de tiu funkciulo aŭ skeptikas pri ĝi?

novatago (Montri la profilon) 2021-februaro-04 19:48:37

IgorSokoloff:
Miakomprene, la katalunaj separatistoj estas sufiĉe toleremaj — ŝajne, neniu el iliaj
La sola afero, iom respondinda, kiu ja tuŝis min (laŭ mia sperto kaj laŭ ilia sinteno al mi nur pro esti el alia regiono de Hispanio) de viaj afiŝoj estas ĉi tiu kaj mia respondo estas: Via kompreno bezonas pli kompreni kaj pli bone kompreni.

Vi rajtas kredi mensogojn, duonverojn kaj manipulitajn datumojn de sendependistoj sen eĉ pensi ke eble ili havas kialojn por ne esti honestaj. Tamen, pri ĉi tiu diskuto mi nur diros jen:
Mi tute ne havas intereson paroli pri la afero pli ol tio jam parolita: la fakto, ne opinio. Mi tute ne eniros en diskuton, kies "plej bona" argumento kontraŭ la mia estas ad-hominem (t.e. kontraŭ la persono, ne kontraŭ la argumento).

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-februaro-05 12:45:13

Vi certe komprenas, señor Novatago, ke katalunoj havas sufiĉe seriozajn kaŭzojn ne ŝati hispanojn surbaze de sia propra historia sperto (probable simile al tio, kiel poloj kaj rusoj reciproke ne ŝatas unuj la aliajn).
Koncerne al mensogemo ekzistas opinio, ke pli mensogemaj estas ĝuste hispanoj, kiuj, ekzemple, en siaj anekdotoj bildigas katalunojn kiel stultaj kaj avaraj personoj, kvankam en reala realeco apenaŭ estas tiel. Simpatiiga trajto de katalunoj estas ankaŭ tio, ke ili, malkiel hispanoj, ne ŝatas koridon (corrida de toros), kiu fakte estas malnobla distraĵo.
Se vi, señor Novatago, reale ne estas diskutema, do ne provoku iujn diskutojn per viaj biasaj politikaj analizoj kaj priparolu en via blogo pli neŭtralajn temojn, similaj, ekzemple, al tiu pri "Pugo kaj estonteco".

novatago (Montri la profilon) 2021-februaro-28 15:17:48

Ĉinoj malkovris kritikendan aferon: Vuhana filtrilo

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-marto-02 17:15:49

novatago:Ĉinoj malkovris kritikendan aferon: Vuhana filtrilo
Mi ŝatus scii pli pri tiu afero.

Mi traguglis "BBC filter china" kaj trovis nur ĉin-ŝtatajn fontojn (Global Times, People's Daily).

Kiuj estas viaj fontoj, krom hispanlingva ĉinujema jutubisto, kaj video de la ĉina ŝtata televido?

novatago (Montri la profilon) 2021-marto-02 18:56:01

Zam_franca:
novatago:Ĉinoj malkovris kritikendan aferon: Vuhana filtrilo
Mi ŝatus scii pli pri tiu afero.

Mi traguglis "BBC filter china" kaj trovis nur ĉin-ŝtatajn fontojn (Global Times, People's Daily).

Kiuj estas viaj fontoj, krom hispanlingva ĉinujema jutubisto, kaj video de la ĉina ŝtata televido?
Ĉu mi diris ion pri havi pli fontojn? Kiu estas via fonto por diri ke Javiertzo estas ĉinujema? Laŭ mi li iom estas tio, sed kiom da liaj filmetoj vi spektis por alveni al tiu konkludo? (Ĉi tiu demando estas retorika). Ĉu laŭ vi mi plibone silentu pri io se mi nur havas okcidentan vidpunkton pri tio?

Eĉ se laŭ mi tiu jutubisto ne estas la plej objektiva persono tiam, kiam li parolas pri Ĉinio, tio ne implicas ke li inventas aferojn, kaj laŭ mi, li tion ne faras. Mi provis trovi pli fontojn kaj filmetojn, sed kiel vi, mi baldaŭ vidis, ke por trovi ilin mi devis serĉi en ĉinaj paĝoj per la ĉina. Tamen, tio implicas ke la afero estas invento? Kiom vi scias pri Ĉinio sen perado de okcidentaj amasmedioj? Kiom vi scias pri aferoj de multaj landoj sen perado okcidentaj amasmedioj? Ĉu estus grandega surprizo se okcidentaj amasmedioj, kiuj ne dubas troigi kelkajn novaĵojn pri (la malamika) ĉinio, neglektus ĉi tion?

Eble kontraŭe al vi, mi preferas havi iom da ne tute objektiva, sed senpera, informo el Ĉinio, ol havi informon el nur okcidentaj amasmedioj, pri kies objektiveco mi ja scias ke oni rajtas dubi.

Javiertzo loĝas en Ĉinio, kaj ofte kritikas kiel okcidentaj amasmedioj informas pri Ĉinio, kaj laŭ mi li iom pravas ĉar mi vidas ĉiun tagon, kiel ili informas pri aferoj, kiujn mi bone konas. Se okcidentaj amasmedioj mensogas pri aferoj, kiujn mi vivas, kion ili ne faras se temas pri malamika lando?

Ĉu la ĉina ŝtato bezonis ial inventi ĉi tion? Bone, tio ne estas malebla, mi ne defendas Ĉinion kaj mi ja scias, ke iliaj amasmedioj ne estas fidindaj. Se iu pruvas al mi ke la afero estas ĉina invento, mi sendube (ja devige) parolos pri tio en mia blogo.

Mi ne estas ĵurnalisto, mi nur celas paroli pri aferoj, pri kiuj mi volas paroli. Kaj kiel homo, mi rajtas erari; kaj mi, same kiel vi, eraris, eraras kaj eraros.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-marto-02 19:39:16

Kiu estas via fonto por diri ke Javiertzo estas ĉinujema?
Lia amikino estas membro de la Partio kaj li faris videon pri tio, jen mia fonto: https://www.youtube.com/watch?v=XM4tyuOA5nA
Li estas ĉinujema; li estas ĈKP-ema.
Plia ekzemplo estas disvastigo de la klasikeca propaganda ideo, ke aŭtoritatismo en Ĉinujo normalas, pro la "konfucea kulturo" tre grava en ĉinaj mensoj (https://www.youtube.com/watch?v=7lRbqP9Y4X4). Kompreneble, la samaj homoj kiuj pensas tion ĝenerale ja subtenas la ideon, ke Tajvano estas ĉina historie kaj kulture kaj ke ĝi devas unuiĝi kun t.n. kontinenta Ĉinujo. Tajvano, kies kulturo estas grave influita de la ĉina kulturo (tion diras komunikiloj de la ĉina registaro: "la tajvana kulturo estas komponata de misko de ĉinaj tradicioj, konfuceaj kredoj kaj valoroj venantaj de tutmondiĝo" - CCTV, 2009, ligilo) tamen ja estas demokratio.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-marto-02 20:36:25

Ĉu laŭ vi mi plibone silentu pri io se mi nur havas okcidentan vidpunkton pri tio?
Mi ne pensis nur pri okcidentaj komunikiloj. Multaj komunikiloj ĝojus prirakonti ke BBC estas malhonesta. Mi pensas pri la rusa RT, kaj ne nur.
Ĉu estus grandega surprizo se okcidentaj amasmedioj, kiuj ne dubas troigi kelkajn novaĵojn pri (la malamika) ĉinio, neglektus ĉi tion?
Ne. Sed estas granda surprizo ke RT, Sputnik aŭ 'kontraŭimperiismaj' gazetoj kiel Le Monde diplomatique, aŭ venezuelaj aŭ kubaj komunikiloj ekzemple ne neglektas ĉi tion: oportunon desmontri ke BBC fias.
Kiom vi scias pri Ĉinio sen perado de okcidentaj amasmedioj?
Multe videblas nur per Google Maps.
Mi ne estas ĵurnalisto, mi nur celas paroli pri aferoj, pri kiuj mi volas paroli. Kaj kiel homo, mi rajtas erari; kaj mi, same kiel vi, eraris, eraras kaj eraros.
Mi ne diris, ke vi eraris. Mi petis pli da informfontoj. Vi ne havas pli da informfontoj. Vi havas nur unu: ĉinregistaraj amaskomunikiloj. Mi pensas, ke la ĝusta konkludo estas ke ni ne scias. Neniu alia informfonto ol ĉinregistaraj kaj por-ĈKP-aj informfontoj pritraktis la aferon. O

Reen al la supro