Al la enhavo

Esperanto, justa komuna lingvo por Eŭropa Unio kaj por mondo: 50 faktoj ekscii

de morico, 2019-aŭgusto-20

Mesaĝoj: 54

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-20 17:08:42

La malsamaj internaciaj organizaĵoj, je duonkontinenta, kontinenta aŭ tutmonda niveloj, povas plibonigi sian efikecon kaj lingvan neŭtralecon per Esperanto. Ĉi tiu fadeno temas pli pri Eŭropa Unio, sed la ideoj validas ankaŭ por aliaj internaciaj organizaĵoj kaj grupoj de malsimilaj landoj en la mondo.

La granda plimulto de la civitanoj de Eŭropa Unio (EU) kaj en la mondo alfrontas grandajn malfacilaĵojn por komunikado je internacia nivelo. La internacia komunikado jam ekde jardekoj estas parte demokratiigita Sed la nuntempaj ekologiaj kaj demokratiaj defioj, je la eŭropa kaj tutmonda niveloj, povas multe pli efike sin trakti kun la facila, justa kaj efika helpa internacia lingvo.

Kelkaj legantoj volas scii plie pri la historio, la facilaĵoj , la justeco, la efikeco de la lingvo Esperanto kaj la konsekvencoj pri Eŭropo kaj mondo. "50 faktoj" povas eble helpi iomete informi la civitanojn aŭ novajn esperantistojn..

morico (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-20 17:09:21

I- Historio de la internaciaj komunikado kaj lingvo

Internacia komunikado en Eŭropo kaj en la mondo ĝis la fino de la 19a jarcento
1- Pli ol mil jaroj de latina, internacia lingvo en Eŭropo.
2- La disvolviĝo de naciaj lingvoj post la novigado de Gutenberg (1450)
3- Iuj eŭropaj lingvoj fariĝis imperiaj (16a jarcento)
4- Kartezio (1629) skribis pri la principoj de la internacia lingvo
5- La franca lingvo fariĝis hegemonia en Eŭropo (17a-18a jarcento)
6- La industria revolucio ŝanĝis pri la hegemoniaj lingvoj (19a jarcento)

La tre rapida kreskiĝo de Esperanto de 1887 ĝis 1922
7- La fiasko de la volapüka (1879) kaj la sukceso de Esperanto (1887)
8- Leo Tolstoj rekomendis Esperanton (1894)
9- La Fundamento (1905)
10- La UEA (1908)
11- La Ligo de Nacioj (1920)
12- La raporto de Inazo NITOBE al la Ligo de Nacioj (LDN) en 1922
13 - 13 landoj, kiuj inkludis proksimume la duonon de la monda loĝantaro voĉdonis por Esperanto kiel helpa laborlingvo de la Ligo de Nacioj; sed la franca reprezentanto metis sian vetoon.
14. Balanco : tre rapida kreskiĝo de Esperanto de 1887 ĝis 1922

15- La pliiĝo de naciismoj kaj totalitarismoj kaj la diplomatia malfluso de Esperanto ĝis 1945.

La Malvarma Milito, la usona potencego kaj la kreskanta superregado de la angla ĝis 2000.
16-La usona potencego post 1945 kaj la superregado de la angla
17- Plivastigo de soveta komunismo, senstalinigo kaj Esperanto
18- La 6 oficialaj lingvoj de UN kaj la agnosko de Esperanto ĉe Unesko.
19- EEK, EU : de 4 ĝis 24 oficialaj lingvoj. La hegemonia lingvo : de la franca ĝis la angla.
20- Falo de Sovet-unia komunisma (1989-91) kaj "tute-angla"

Interreta revolucio, plurcentrismo, ekologio kaj relativa malkresko de la « tut-angla » en la dudekunua jarcento
21- Interreta revolucio : de la tut-angla ĝis plurlingveco
22- Relativaj ekonomiaj malkresko de Usono kaj kresko de Azio
23- Novaj superpotencoj : BRIC
24- EU : Angla superregado kaj kreskanta rifuzo de la "tut-angla"
25- Al nova internacia socia-ekologia modelo
26- Ĉi tiuj tendencoj estas favoraj al la helpa internacia lingvo (Ilo).

morico (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-20 17:10:03

Internacia komunikado en Eŭropo kaj en la mondo ĝis la fino de la 19a jarcento
1- La latina estis la reganta imperia lingvo ĝis la fino de la Romia Imperio ĉirkaŭ 476 ; tiam ĝi fariĝis la neŭtrala internacia lingvo de Eŭropo por klerikoj kaj kleruloj dum dek jarcentoj.
2- La invento de la presado de GUTENBERG en Eŭropo ĉirkaŭ 1450 disvolvigis la naciajn lingvojn kaj alfabetigon. La latina komencas relative malkreskiĝi.
3- Iuj eŭropaj lingvoj iĝis imperiaj post la malkovro de Ameriko fare de Kristofo Kolombo (1492) kaj la unua mondvojaĝo iniciatita de Magelano (1519-1522). Ekde la deksesa jarcento, akademiuloj verkis, aldone al la latina, en aliaj eŭropaj lingvoj.

morico (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-20 17:10:28

Franca filozofo kaj sciencisto Kartezio (Descartes), en letero de la 20a de novembro 1629 al sia amiko Patro Mersenne [Mersen], konigis la principojn de konstruado de neŭtrala kaj facila internacia lingvo : "Necesos, ke la homaro kreu internacian lingvon; ĝia gramatiko estos tiel simpla, ke oni lernos ĝin en kelkaj horoj ; estos nur unu deklinacio kaj unu konjugacio ; ne estos esceptoj aŭ malregulaĵoj kaj la vortoj derivos unu de la alia per afiksoj. "
5- En la dua duono de la 17a jarcento kaj en la 18a jarcento, la franca fariĝis la ĉefa lingvo de internacia komunikado.
6- En la 19a jarcento, la industria revolucio disvastiĝis iom post iom el Anglujo. La anglalingvaj kaj germanlingvaj landoj kreskis relative rapide, kaj la tri ĉefaj sciencaj lingvoj de la periodo, la angla, la franca kaj la germana konkurencis pri la unua vico.

morico (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-20 17:11:06

La tre rapida kreskiĝo de Esperanto de 1887 ĝis 1922
7- Dum la fino de la 19-a jarcento estis rapida teknika progreso, disvastiĝo de alfabetigo, konkurenco inter imperiaj lingvoj kaj minaco de milito . Du projektoj por helpaj internaciaj lingvoj tiam aperis, la volapüko de Johann Martin SCHLEYER en 1879 kaj la Esperanto iniciatita de Ludwig ZAMENHOF en 1887. La unua projekto havis iom de sukceso dum kelkaj jaroj. Sed ĝi estis malfacile lernebla lingvo, kiu regresis rapide, ĉar ĉi tiuj malfacilaĵoj estigis malkuraĝon, reform-provojn, kaj disiĝojn ene de ĉi tiu lingva movado. La dua projekto, bone konceptita, multe pli facila kaj bazita sur pacaj kaj demokratiaj ideoj, rapide ricevas la subtenon de la granda plimulto de personoj interesitaj pri internacia lingvo.
8- De 1894, forta akcelo de la disvastiĝo de Esperanto okazis, kiam la granda rusa verkisto Leo TOLSTOI deklaris: « La oferoj, kiujn faros ĉiu homo de nia eŭropa mondo, dediĉante iom da tempo al la studo de Esperanto estas tiel malgrandaj, kaj la rezultoj povas esti tiel grandegaj, ke ni ne povas rifuzi fari ĉi tiun teston » La tsarista diktaturo, pro timo pri kontestantoj , tiam malpermesis esperantistajn eldonaĵojn en Rusujo. Tio konsiderinde pliigis la prestiĝon kaj disvastiĝon de la lingvo en aliaj landoj.

morico (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-20 17:11:44

9- La fundamentoj de la internacia helpa lingvo estis publikigitaj en libreto (FUNDAMENTO) komence de 1905 kaj ilia adopto estis voĉdonita unuanime kelkajn monatojn poste ĉe la unua Internacia Kongreso de Bulonjo-sur-Maro. Estas precipe 16-regula baza gramatiko de du paĝoj kaj elementa leksiko de proksimume 1800 vortoj, "lasante la tutan reston al libera progresiva ellaborado". Sekve, kiel la aliaj vivantaj lingvoj, Esperanto havas samtempe stabilan bazon, kiu garantias la koherecon de la lingvo, kaj kapablecon de evoluo, kiu ebligas gxin riĉigi konstante.
10- En 1908 la kreado de UEA aŭ Universala Esperanto-Asocio multobligas interŝanĝojn kaj fortigas la lingvon. UEA organizas tutmondan kongreson ĉiujare en malsama urbo.
11- La timiga buĉado de la Unua Mondmilito (1914-1918) revivigis pacajn kaj internaciecajn ideojn. La rezulto estis la kreado de la Ligo de Nacioj (LDN) en 1920, laŭ iniciato de usona prezidanto Woodrow WILSON, sed la Senato de Vaŝingtono rifuzis la aliĝon de sia lando.

morico (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-20 17:12:31

12- En 1922, la Vic-ĝenerala Sekretario de la Ligo de Nacioj, Inazo NITOBE, sciencisto kaj membro de la Imperia Akademio de Japanio, deklaris en la raporto "Esperanto kiel Internacia Lingvo" "Oni povas konstati kun absoluta certeco, ke la Esperanto estas ok ĝis dek fojojn pli facila ol iu ajn alia fremda lingvo kaj eblas fari perfektan paroladon sen forlasi propran landon. Ĉi tio estas per si mem tre estiminda rezulto. "

13- En septembro 1922 oni proponis adopti Esperanton kiel laborlingvon de la Ligo de Nacioj aldone al la franca, la angla kaj la hispana lingvoj. Dek tri delegitoj de landoj, kiuj inkludas kune preskaŭ duonon de la monda loĝantaro kaj grandan
plimulton de la loĝantaro de la landoj de la Ligo de Nacioj, inkluzive de Ĉinio, Barato kaj Japanio voĉdonis la proponon. Nur unu, la franca delegito Gabriel Hanotaux metis sian vetoon. Al Hanotaux ne plaĉis la fakto, ke la franca perdis sian pozicion kiel diplomatia lingvo kaj li vidis Esperanton kiel minacon. Du jarojn poste, la Ligo de Nacioj rekomendis, ke ĝiaj membroŝtatoj inkluzivu Esperanton en siaj edukaj programoj.

14- La pliiĝo de la lingvo Esperanto en ĉi tiu periodo de 35 jaroj estis probable la plej rapida en la historio de la homaro. Nur kelkaj homoj konis la unuan broŝuron dum la unua monato de ĝia publikigo en julio 1887. En 1922, ĝi akiris en la Ligo de Nacioj diplomatian agnoskon de landoj, kiuj kune inkludis ĉirkaŭ duonon de la monda loĝantaro. Esperanto fariĝis ekde tiam la helpa internacia lingvo.

morico (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-20 17:13:02

La pliiĝo de naciismoj kaj totalitarismoj kaj la diplomatia malfluso de Esperanto ĝis 1945.

15- Dum la 1920-aj jaroj, Esperanto daŭre kreskis rapide en multaj landoj, inkluzive de Sovetunio. Tamen en Francujo en 1922, konservativa registaro malpermesis la instruadon de Esperanto en lernejoj, malpermeso levita de maldekstrema registaro en 1938. Precipe dum la 1930-aj jaroj, ekstremnaciaj kaj totalismaj tendencoj malamikaj al Esperanto prenis potencon en gravaj landoj. Por Hitler, Esperanto estis la lingvo de la judaj konspiroj kaj framasonoj. Por Stalin, ĝi estis tiu de burĝa kosmopolitismo. En la komenco de la 1940-aj jaroj, tiuj du viroj havis la potencon super preskaŭ la tuta kontinenta Eŭropo. Esperanto estis malpermesita, ĝiaj stokoj da libroj estis detruitaj, multaj el ĝiaj subtenantoj estis enŝlositaj en koncentrejoj kaj multaj pereis. En Japanio, Ĉinio, Hispanio, Portugalio, diktatoraj registaroj en potenco praktikis malpli perfortan politikon, sed kiu iris en la saman direkton.

morico (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-20 17:13:47

La Malvarma Milito, la usona superpotencego kaj la kreskanta supereco de la angla ĝis 2000.

16- Usono en 1945 estis la superpotencego samtempe, finance pro la cxefa rolo de la dolaro, ekonomie kun la fabrikado de preskaŭ duono de la monda industria produktado, politike, milite, amaskomunikile, science ktp ... Se la relativa parto de Usono en la monda industria produktado malpliiĝis akre en la jardekoj kiuj sekvis 1945, tamen ĉi tiu lando restas la ĉefa potencego. La plej riĉaj landoj kaj la landoj, kiuj inkluzivas la plimulton de la monda loĝantaro, ĉu estis kun Usono ĉu asertis ilian neŭtralecon. Ili ĝenerale adoptis la anglan kiel unuan fremdan lingvon, laŭ la akordo de Usono kaj Britujo en 1961 . La angla fariĝis la unua lingvo de internacia komunikado en ĉiuj strategiaj kampoj: ne nur komerco kaj financo, sed ankaŭ amaskomunikiloj, scienco kaj esplorado ktp.

17- Tamen la etendiĝo de sovetismo estas tre grava post 1945, unue en Orienta Eŭropo, poste en Ĉinio (1949), Nord-Koreio, Kubo (1960), kaj antaŭe Hindoĉinio (1974) ktp. Ĉiuj ĉi tiuj landoj, kune, inkluzivas preskaŭ trionon de la monda loĝantaro. Post la morto de Stalino en 1953 kaj serĉado de paca kunvivado, Esperanto fariĝis pli akceptita en ĉi tiuj landoj.

morico (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-20 17:14:43

18- La Unuiĝintaj Nacioj (UN) estis kreitaj en 1945 por anstataŭigi la Ligon de Nacioj. Post la malvarma milito kaj ondoj de malkoloniigado en Azio kaj Afriko, la nova internacia organizo etendiĝis al preskaŭ 200 ŝtatoj. La Unuiĝintaj Nacioj akceptis en ĝi ses oficialajn lingvojn: la angla kaj la franca estis la du originalaj laborlingvoj ; Hispana, rusa, ĉina kaj araba iom post iom iĝis ankaŭ laborlingvoj. Ankoraŭ Unesko rekonis al Esperanto pozitivan rolon en internaciaj rilatoj per du rezolucioj en 1954 kaj 1985.

Reen al la supro