Al la enhavo

Estas vortoj kiuj pensigas...

de StefKo, 2019-septembro-24

Mesaĝoj: 97

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-25 19:57:03

La despero pro trosateco?

Mi forlasos ĉi tiun mondon sen plendo kontraŭ ĝi. La vivo havas nenion por oferti al mi. Mi vidis ĉion, spertis ĉion, sed ĉefe mi malamas la nunan epokon, Naŭzas al mi! Ĉio estas falsa, ĉio estas substituita, estas neniu respekto por iu valoro, iu vorto; nun nur mono kaj riĉeco gravas. Mi scias, ke mi forlasos ĉi tiun mondon – sen bedaŭro.

Alain Delon

Kaj vi tiel strebas al sukceso kaj famo.

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-03 20:55:56

Saĝa Hans – ĉevalo kiu parolis

Saĝa Hans (germane Kluger Hans) – ĉevalo, kiun oni konsideris inteligenta kaj kapabla komuniki kun homoj. Onidire li havis ankaŭ eksterordinarajn matematikajn kaj lingvajn kapablojn.

Dum kelkaj jaroj, neniu povis malkonfirmi la tezon pri inteligento de la ĉevalo. Nur uzo de modernaj (laŭeble de 20a jarcento) esplormetodoj permesis klarigi la kazon de Hans.

Wilhelm von Osten, berlinano el Kovalevo Pomeria, provis pruvi, ke bestoj estas pli inteligentaj ol oni kutime kredas.

Von Osten instruis al la ĉevalo specialan sistemon de hufofrapanta komunikado, kiun li uzis por respondi al plej diversaj homaj demandoj. La saĝa Hans laŭdire scipovas: solvi simplajn matematikajn problemojn, distingi inter harmoniaj akordoj kaj disonancoj, marki la kurantan daton. En 1904 oni fondis unuan komisionon por esplori la kazon de Saĝa Hans, klarigi la fenomenon kaj doni opinion pri la vero aŭ trompo. Ĝi kunmetiĝis de: profesoroj pri psikologio kaj fiziologio, direktoro de zoo, direktoro de cirko, bestokuracisto kaj kavaleriaj oficiroj. La komisiono ne povis montri signojn de fals, sed detenis sin de klarigi aŭ komenti la esploratan fenomenon. Pro la nekontentigaj rezultoj de la unua komisiono, en 1907 oni fondis la duan komisionon, inkluzive de la berlina psikologo Oskar Pfungst. Li faris multajn provojn kaj poste faris raporton pri ili. En ĝi li inkluzivis la opinion, ke la ĉevalo estas ne nur ne ekstreme inteligenta, sed ankaŭ ne scias nombrojn kaj literojn, kaj el tio, kion homoj diras al ĝi, ĝi komprenas absolute nenion.

Ĉevaloj (tiun kaj aliaj) estis trejnitaj jene: kelkajn keglojn oni metis sur tablon; la dresisto, genuante apud la besto, laŭte prononcadis ilian nombron kaj igis la ĉevalon frapi tiom da hufbatoj kiom da kegloj estis sur la tablo. Poste oni anstataŭigis keglojn per kretaj ciferoj sur tabulo. La lasta paŝo estis instrui al la ĉevalo uzi la alfabeton per tabulo aranĝita por tiu celo. Por ricevi respondon de la ĉevalo, von Osten instruis al ĝi speciale prilaboritan metodon frapadi per siaj hufoj lignotabulon kuŝantan sur planko. La ĉevalo frapis unue per sia maldekstra hufo, kio signifis unuojn, poste per sia dekstra hufo ĝi indikis dekojn (en la germana oni unue donas unuojn, poste dekojn). Laŭ von Osten, Hans instruiĝis tiamaniere nombrojn, tiam elementajn matematikajn operaciojn: adicion, subtrahon, multiplikon, dividon (Krall poste vastigis ĉi tiun liston) kaj solvadon de matematikaj problemoj. La pruvo de ĉi tiuj kapabloj estis la respondoj de la ĉevalo al taskoj donitaj al ĝi, skribitaj sur la tabulo aŭ laŭte parolataj. Post skrupulaj esploradoj, psikologo Oskar Pfungst pruvis, ke la ĉevalo ne plenumas iujn ajn el la mensaj taskoj al ĝi imputitaj. Ĝiaj respondoj rezultas el observado de reagoj de ĉirkaŭaj homoj. Pfungst malkovris la efikon de neintencaj homaj indikoj (korplingvo) sur konduton da la ĉevalo. Iu, kiu konis solvon de tasko kaj samtempe sciis, kiom da fojoj la ĉevalo devus frapi per sia hufo, tute senkonscie signalis, ĉu oni atendas aŭ ne, pli da frapoj.

Pfungst uzis la jenajn metodojn por verigi la supozatajn kapablojn de Hans, aŭ pli ĝuste por verigi la supozon pri influo de homoj sur la besto:

1. Izoli la ĉevalon de observantoj kaj de homo, kiu faras la demandon, tiel ke ĝi ne povas ricevi iajn indikojn.
2. Uzi alian demandanton ol proprulo de la ĉevalo.
3. Meti okulklapojn sur la ĉevalon por malhelpi la beston observi la demandanton.
4. Diferecigi la testojn, en kiuj la demando konis aŭ ne konis la respondojn al la demandoj.

Post ripetaj provoj, Pfungst malkovris tion:

• La ĉevalo povas doni la ĝustajn respondojn eĉ se von Osten ne faras demandojn.
• Hans scipovis doni ĝustajn respondojn nur se ĝi vidis la demandanton kaj samtempe la demandanto konis la ĝustan respondon.
• Kiam von Osten konis la respondojn, la ĉevalo havis 89% ĝustajn respondojn, kiam li ne konis – Hans nur respondis al 6% de la demandoj ĝuste.

El: https://pl.wikipedia.org/

Esperantigo: StefKo

StefKo (Montri la profilon) 2021-julio-13 19:49:04

Kio okazos al ni, kiam ni mortos? Teorio de Joakimo Cámara (1)

Kio okazas al ni, kiam ni mortas? Ĉu ni ĉesas ekzisti? Kio okazas al nia animo? Kien ni iras plu. Jen la teorio de Joakimo Cámara.

Joaquín Cámara, hispana psikologo kaj psikoterapiisto, aŭtoro de blogo pri vivo post vivo. Li verkis la furoran libron "Una vida infinita" ("Senfina vivo"), (...) en kiu li detale klarigas la teoriojn de animaj vojaĝoj kaj la signifon de nia surtera vivo. Joaquín Cámara uzas la Tekniko Life Between Lives (Vivo inter vivoj) kaj Terapioj de Pasintaj Vivoj (Terapia de Vidas Pasadas) kiuj permesas al li, kiel li asertas, priskribi ne nur pasintajn enkarniĝojn, sed ankaŭ restadojn sur astraj planoj.

– Absolute miriga estas la kohereco de informoj pri tio, kio okazas al ni kiam ni mortas, kiuj venas al ni de multaj homoj, de multaj landoj kaj dum multaj jarcentoj. Ĉi sekva scio baziĝas sur la esplorado de Victor Zammit, konata esploristo pri vivo post vivo, kaj la libro "Senfina vivo" – skribas Joaquín Cámara, psikologo kaj terapiisto, aŭtoro de blogo pri vivo post vivo.

La granda sciencisto profesoro Robert Crookall, kiu entreprenis sisteman studon de informoj el multoblaj fontoj kaj centoj da postmortaj komunikaĵoj, publikigis la rezultojn de sia laboro en sia libro "La plejsupera aventuro", 1961. Lia verko estas konsiderata kiel sciencan ĉar li studas ekzakte kaj objektive la pruvojn, ĝi estas interne kohera kaj donas hipotezojn kongruajn kun la granda nombro de diversaj pruvoj kiuj estis dokumentitaj. Crookall admiris konsekvencon de la pruvoj, kiuj alvenas al ni el la tuta mondo. Komunikaĵoj de ĉiuj landoj (Brazilo, Anglujo, Sudafriko, Tibeto, Eŭropo, Barato kaj Aŭstralio) konverĝas. Li miris malkovrinte, ke ili identas al la kredoj de la havajaj insulanoj, apartigitaj de aliaj civilizacioj multaj jaroj antaŭ ol ili estis "malkovritaj" de kapitano Cook en 1778.
Li ankaŭ miris pri la kohereco de la pruvoj donitaj de homoj, kiuj havis eksterkorpajn spertojn kaj komunikadon kun altnivelaj mediumoj. Kiel li klarigis en la libro "Senfina Vivo", ekzistas ankaŭ fortaj konverĝoj de mesaĝoj ricevitaj de personoj kiuj travivis NDE (Near-Death Experience), spontanean kontakton kun la spirita mondo fare de sonĝoj, aŭ tiuj, kiuj faris psiko-spiritan terapion per teknikoj kiel "Vivo inter vivoj" aŭ " Pasintaj enkarniĝoj ", kiuj pli kaj pli disvastiĝas kaj estas gvidataj de fakaj psikologoj kaj psikoterapiistoj.

En la sekva parto – Gravaj mesaĝoj el la postmorta vivo

El la hispana en la polan tradukis Magdalena Gorostiza.
El la pola en Esperanton tradukis StefKo

El: https://www.onet.pl/styl-zycia/kobietaxl/co-sie-z-...

Fonto:

https://circulodebusqueda.wordpress.com/2010/05/26...

StefKo (Montri la profilon) 2021-julio-17 12:03:30

Kio okazos al ni, kiam ni mortos? Teorio de Joakimo Cámara (2)

Gravaj mesaĝoj el la postmorta vivo (1)

El kompiloj de spertoj kolektitaj dum pasintaj jardekoj, la plej gravaj mesaĝoj transdonitaj de la Plej Altaj Inteligentecoj en diversaj landoj kaj per diversaj kanaloj al ni, homoj de la Tero, plurfoje informas nin, ke:
  • Ĉiuj homoj spertas la korpan morton, sendepende de iliaj kredoj.
  • Dum la morto, ni prenas nian menson kun ĉiuj niaj spertoj, nia karaktero kaj nia etera korpo (spirito) – kiu estas kopio de nia tera korpo. La spirito eliras el la korpo ĉe la morto kaj estas ligita al ĝi per arĝenta ŝnuro. La morto okazas nur kiam la arĝenta ŝnuro estas apartigita de la fizika korpo. Silver Birch (Arĝenta Betulo), spirita gvidilo parolita de Maurice Barbanell (1902–1981), informas nin, ke en la postmorta vivo, la etera korpo kaj ĉio, kio ĉirkaŭas nin, estas tiel solidaj, kiel nia mondo ŝajnas al ni nun.
  • Tuj post la fizika morto, multaj sentos urĝan bezonon ekstari.
  • La mensostato en momento de la morto estas fundamenta. Iuj konscie transiras al alia stato kaj dankas proksimulojn, kiuj venas por saluti ilin; aliaj estas senkonsciaj kaj kondukitaj al speciala ripozejo.
  • Tiuj, kiuj sur la Tero estas profunde kaptitaj de fortaj toksomanioj – drogoj, alkoholo, hazardludo, tabako, aŭ kiuj estas indulgaj al sekso, povas resti kaptitaj sur astrala nivelo.
  • Dum la morto, iuj homoj facile disiĝas de la fizika korpo. Aliaj bezonas aktivan helpon en la transiro. Iuj, ĉefe monmaterialistoj, havas tre pezan duobligitan korpon kaj pli malfacile disiĝos de sia jam senutila fizika korpo.
  • AVERTO: Iuj halucinigiloj havas la povon eltiri duplikatan korpon el la fizika korpo. Droguloj, vidataj de estaĵoj de la postmorta vivo, "havas kompatindan vizaĝon, kvazaŭ ili ne havus spiriton, estas malpleno en iliaj okuloj." Vidante malplenan korpon, aliaj malsuperaj estaĵoj provas eniri la korpon de drogulo – tiam ili ekposedas ĝin.
  • Ne ekzistas ia ĉielo "supre" kaj "infero malsupre": loko de la postvivo ne ŝanĝiĝas de tera nivelo – malsamaj sferoj interpenetras – de la plej altaj ĝis la plej malaltaj vibroj.
    Tiuj, kiuj havas fiksajn, senŝanĝajn kaj dogmajn ideojn pri tio, kio atendas nin tuj post la morto, alfrontas gravajn problemojn.
  • Ateistoj, agnostikuloj kaj aliaj povas altiĝi al la altecoj sen malfacilaĵoj – gravas tio, kion ili faris en siaj vivoj kaj instigoj por fari tion, kaj ne tion, je kio ili kredis.
Daŭrigo sekvas.

El la hispana en la polan tradukis Magdalena Gorostiza.
El la pola en Esperanton tradukis StefKo

El: https://www.onet.pl/styl-zycia/kobietaxl/co-sie-z-...

Fonto:

https://circulodebusqueda.wordpress.com/2010/05/26...

StefKo (Montri la profilon) 2021-julio-19 11:01:43

Kio okazos al ni, kiam ni mortos? Teorio de Joakimo Cámara (3)

Gravaj mesaĝoj el la postmorta vivo (2)
  • Amo, senkondiĉa amo, estas la plej potenca forto konata en la Universo.
  • Senkondiĉa amo estas neinversigebla ligo kun niaj proksimuloj en la postmorta vivo.
  • Bonaj, prudentaj homoj estas bonvenaj inter siaj proksimuloj – ĝemelaj animoj rekunigxas. Superaj Inteligentecoj diras al ni, ke nia apero en la postvivo revenas al sia antaŭa gloro – por plej multaj homoj en la komenco aŭ mezo de la 20-aj jaroj.
  • Forpasintaj proksimuloj havas potencon viziti amatojn, kiuj ankoraŭ estas sur la tero.
  • Nove alvenintaj proksimuloj, kutime en la unuaj tri monatoj post la transiro, povas komuniki per vidaj mesaĝoj – sonĝoj, revelacioj kaj aliaj rimedoj – pruvojn, ke ili vivas.
  • La speco de vivo kondukota en la postmorta vivo – la beleco, paco, lumo kaj amo, kiuj atendas plej multajn homojn – estas neimagebla.
  • Oni ankoraŭ povas lerni spiritajn lecionojn en la postmorta vivo kaj pluiri al pli altaj kaj pli belaj sferoj.
  • Oni spertas egan facilecon en la postvivo.
  • La fizikaj handikapoj, kiujn homoj havas sur la tero, malaperos – post mensa alĝustiĝo, ne estos misformaĵoj, malsanoj, blindeco aŭ io alia, kiu influis ilin sur la tero.
  • La menso havas grandegan potencon en la postvivo. Li povas krei materion tien kaj transporti sian korpon laŭ la rapideco de la penso, do se iu imagas sin troviĝi ie ajn en la mondo, li tuj alvenas tien.
  • Tiuj, kiuj estis konstante malbonaj, trapasis kun malaltaj vibroj, kun la sama tre malalta spiriteco, estas altiritaj al la malsupraj kaj malhelaj sferoj.
  • Iuj homoj sur la tero havas pli glatan transiron al la postvivo ol aliaj – ju pli ni scias pri la postvivo, des pli facila estas nia transiro.
  • Iuj homoj falas en la kaptilon "inter du mondoj". Sentante sian fizikan korpon, ili ne akceptas, ke ili efektive mortis. Multaj mense embarasiĝas kaj povas resti konfuzitaj dum jardekoj aŭ eĉ pli.
  • Energio – pozitiva aŭ negativa – estas "bumerango". Kiam ni sendas bonan energion al iu, ĝi pli aŭ malpli frue revenos al ni. Se ni sendas negativan energion per malhonesteco, trompado, mensogo, ĉikano, misfamigo aŭ vundo al iu – ĉi tia negativa energio neeviteble revenas al ni.
Daŭrigo sekvas.

El la hispana en la polan tradukis Magdalena Gorostiza.
El la pola en Esperanton tradukis StefKo

El: https://www.onet.pl/styl-zycia/kobietaxl/co-sie-z-...

Fonto:

https://circulodebusqueda.wordpress.com/2010/05/26...

StefKo (Montri la profilon) 2021-julio-26 19:48:44

Kio okazos al ni, kiam ni mortos? Teorio de Joakimo Cámara (4)

Gravaj mesaĝoj el la postmorta vivo (3)
  • "Ni rikoltas tion, kion ni semis" estas agnoskita universala spirita leĝo. La karmo signifas, ke nenio estos forgesita. Ĉiujn negativajn agojn kontraŭ aliuoj oni devas sperti por "daŭrigi spiritan progreson".
  • Ĉiu penso, ĉiu vorto kaj ĉiu ago estas registrataj ... en nia propra trarigardo de nia vivo ni ĉiuj spertos la efikojn de ĉiuj ili.
  • En la astraj planoj eblas memori ĉion kaj vidi tridimensie ĉiun eventon en iu ajn periodo de nia ekzisto.
  • Trouzo de potenco kaj sistema persekutado de aliuloj estas du el la plej karmaj agoj. Terura karmo atendas tiujn, kies misio estis protekti socion, sed kiuj intence trouzis sian potencon, faris arbitran miskonduton kaj kaŭzis damaĝon al aliaj.
  • NENIU estos senkulpigita pro ilia miskonduto, ĉar ili nur obeas ordonojn.
  • Krueleco – psika aŭ fizika por homoj aŭ bestoj – estas tre karma kaj neniam pravigas.
  • Eterna infero kaj eterna kondamno estis inventitaj de homo por manipuli la korojn kaj mensojn de sensuspektantoj – ili NE ekzistas. Kvankam estas vere, ke ekzistas pli malaltaj sferoj en la postvivo, kiuj estas speciale malhelaj, malagrablaj kaj eĉ teruraj – iuj nomas ilin "infero" – vi NE iros tien por ĉiam. La Leĝo de Universala Progreso certigas, ke iam en estonteco homoj kun malaltaj vibroj fine, eĉ se tio daŭros milojn da jaroj, ricevos pli altajn vibrojn kaj povos transiri al pli altaj sferoj. Pri ĉi tiu delikata temo, pli profunda klarigo troveblas en mia libro "Senfina Vivo".
  • Neniu juĝas nin aŭ kondamnas nin al la malsuperaj sferoj. Ni kondamnas nin al teruraj sferoj ("infero") pro nia malalta vibrado (malalta spiriteco), kiun ni akiras dum nia surtera vivo.
  • Konvertiĝo sur la mortlito? Ni estis informitaj de la Altaj Fontoj kaj ili daŭre diras al ni, ke tuj post la morto niaj vibroj ne ŝanĝiĝas eĉ se ni pentos baldaŭ antaŭ ol ni mortos. Ni forprenas amasigitajn vibrojn (spiritecon), kiujn ni akiris aŭ perdis dum nia tuta vivo sur la tero. La bapto kaj pento estas absolute absurdaj kiel rimedo por ricevi "pli bonan traktadon" tuj antaŭ la morto.
  • Malebligo de aliro al scio pri la vero al aliuloj estas tre karma.
  • Neniu sur la tero aŭ ie ajn povas damaĝi vin spirite.
  • Ni ne naskiĝas spirite egalaj.
Daŭrigo sekvos.

El la hispana en la polan tradukis Magdalena Gorostiza.
El la pola en Esperanton tradukis StefKo

El: https://www.onet.pl/styl-zycia/kobietaxl/co-sie-z-...

Fonto:

https://circulodebusqueda.wordpress.com/2010/05/26

StefKo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-05 11:49:41

Kio okazos al ni, kiam ni mortos? Teorio de Joakimo Cámara (5/5)

Gravaj mesaĝoj el la postmorta vivo (4/4)
  • Egoismo estas unu el la plej grandaj ofendoj kontraŭ spiriteco kaj estas tre karma.
  • Ni ne eniras ĉi tiun mondon en revan vivon – sen malĝojo, sen sufero kaj sen problemoj. Ju pli diversaj estas niaj spertoj, des pli ni lernas de niaj eraroj, des pli valora estas nia ekzisto.
  • Universalaj leĝoj funkcias eĉ kiam ni ne konas ilin.
  • “Esti religia” nenepre signifas “esti spirita”.
  • Nepartoprenado religiajn ritojn kiel bapton, konfeson kaj nekredemo al dogmoj aŭ doktrinoj NE malebligos al iu ajn atingi pli altan spiritecon aŭ pli altajn sferojn de la postvivo.
  • Estas kelkaj nedisigeblaj danĝeroj rilatitaj al komunikado kun la postvivo.
  • Postvivaj homoj povas legi niajn mensojn kaj alporti ideojn kaj pensojn en niajn mensojn. Pli malaltaj kaj pli malicaj estaĵoj povas meti negativajn ideojn kaj pensojn, kaj pozitivaj kaj pli kleraj estaĵoj helpas nin en pozitivaj ideoj kaj pensoj. Multe dependas de nia libera volo.
  • Ni povas alvoki niajn potencajn postvivantojn por helpi nin trakti niajn ĉiutagajn problemojn, sed ili ne decidos anstataŭ ni.
  • Kio okazas al homo, kiu sinmortigas, dependas de multaj aferoj. Instigo estas ĉiam tre grava. Ekzemple, estos granda diferenco inter iu, kiu sinmortigas pro baldaŭa morto kaj alia, kiu sinmortigas por eviti respondecon. Tiuj, kiuj mortigas sin por eviti problemojn kaj respondecojn, probable pliigos siajn problemojn kaj respondecojn en la postmorta vivo.
  • Estas malsamaj niveloj de la sferoj en la postvivo – de la plej malaltaj ĝis la plej altaj vibroj. Kiam ni mortas fizike, ni iras al la sfero, kiu estas plej adekvata por la vibroj, kiujn ni amasigas dum nia vivo sur la Tero. Simple dirite, plej multaj homoj iras al la tria sfero – kiun iuj nomas Lando de Somero. Ju pli altaj estas la vibroj, des pli bonaj estas la kondiĉoj, kiuj kondukos nin al la superaj sferoj. Ni ekscias, ke la plej altaj sferoj estas tro belaj por esti imagataj. Tre gravaj problemoj atendas homojn kun tre malaltaj vibroj.
  • Laŭ Leĝo de Progreso, finfine, eĉ se daŭros milojn da jaroj, ni ĉiuj atingos altajn nivelojn.
  • Vere estas milito inter Lumaj Fortoj kaj Mallumaj Fortoj. Tiuj, kiuj konstante subtenas Mallumon: nescion, falsan kaj malutilan propagandon, malamon, persekutadon de aliaj, misuzon de potenco, mensogon, trompon, regadon por ekspluati kaj aliajn negativajn energiojn altiros la Mallumajn Fortojn kaj plej probable fariĝos parto de ili. Tiuj, kiuj laboras kaj disvastigas pli grandan komprenon, scion, pacon, amon, lumon, harmonion kaj aliajn pozitivajn energiojn, allogos la Lumajn Fortojn kaj fariĝos parto de ili.
  • Respondeco por si mem – ĉiu finfine respondecas pri siaj propraj agoj kaj malplenumoj dum sia vivo sur la tera nivelo.
El la hispana en la polan tradukis Magdalena Gorostiza.
El la pola en Esperanton tradukis StefKo

El: https://www.onet.pl/styl-zycia/kobietaxl/co-sie-z-...

Fonto:

https://circulodebusqueda.wordpress.com/2010/05/26

StefKo (Montri la profilon) 2021-septembro-24 10:34:06

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (p.1a)

Kiel la spiritoj respondas fundamentajn demandojn? Ne spekulativu pri tio vi mem! Aliuloj jam faris tiujn demandojn. Jen la parto de la respondoj kolektitaj de Allan Kardec en La libro de la spiritoj (la esperantigo de Luiz da Costa Porto Carreiro Neto. Legu pri tio: https://www.youtube.com/watch?v=XX0q99DALFU).
Kredi – nekredi? Decidu vi mem!


La tekstoj kiel la citaĵoj estas la respondoj donitaj de la spiritoj mem. Post iuj respondoj la aŭtoro aldonas siajn rimarkojn kaj klarigojn. Iujn el ili mi mallongigis.

***

ANTAŬPAROLO

(...)
La komunikaĵoj inter la spirita kaj la korpa mondoj troviĝas en la naturo mem kaj tute ne estas supernaturaĵoj; tial iliajn postsignojn ni trovas ĉe ĉiuj popoloj kaj en ĉiuj epokoj; hodiaŭ ili estas ĝeneralaj kaj evidentaj al ni ĉiuj.

La spiritoj sciigas, ke estas alveninta la tempo difinita de la Providenco por universala manifestado kaj ke, kiel adjutantoj de Dio kaj plenumantoj de Lia volo, ili havas la mision instrui la homojn kaj klarvidigi ties konsciencojn; tiel malfermigas nova epoko por la rebonigo de la homaro. Ĉi tiu libro estas la kolekto de iliaj instruoj; ĝi estas skribita laŭ la ordono kaj diktado de la superaj spiritoj, por ke estu starigitaj la bazoj de racia filozofio, libera de la antaŭjuĝoj de ia sistemeco; ĝi enhavas nenion alian ol la esprimon de ilia penso kaj nenion ne submetitan al ilia ekzameno. Nur la metoda ordigo de la aferoj, la rimarkigoj kaj la formo de kelkaj partoj de la redaktaĵo reprezentas la laboron de tiu, kiu ricevis la mision publikigi ĉi tiun libron.

El la spiritoj, kunhelpintaj por la farado de ĉi tiu verko, pluraj vivis dum diversaj epokoj sur la Tero, kie ili predikadis kaj praktikadis virton kaj saĝon; aliaj, laŭ sia nomo, apartenis al neniu persono, kies memoron la historio konservis; sed ilian superecon atestas la pureco de ilia doktrino kaj ilia identeco kun tiuj, kiuj havis alte ŝatatajn nomojn.

Jen la vortoj, per kiuj ili donis, skribe kaj pere de pluraj mediumoj, la mision skribi ĉi tiun libron:

“Okupiĝu, kun zorgo kaj persistemo, pri la laboro, kiun vi entreprenis kun nia helpo, ĉar tiu laboro estas nia. En ĝin ni metis la fundamentojn de la nova konstruaĵo, kiu nun ekstaras kaj kiu iam kolektos ĉiujn homojn en unu saman senton je amo kaj karitato; sed, antaŭ ol diskonigi ĝin, ni ĝin kune revizios, por ekzameni ĉiujn ĝiajn detalojn.

Ni estos kun vi ĉiam, kiam vi petos, por helpi vin en via laboro, ĉar ĉi tiu misio estas nur parto de tiu konfidita al vi kaj jam al vi sciigita de unu el ni. El la aferoj instruitaj al vi kelkajn vi devos gardi kun vi sola, ĝis nova ordono; ni sciigos al vi la momenton oportunan por ties publikigo; dume, meditu pri ili, por esti preta tiam, kiam ni diros al vi. Sur la fronto de la libro stampu la vinbertrunkon, kiun ni desegnis por vi, ĉar ĝi estas la emblemo de la laboro de l’ Kreinto; ĉiuj materialaj principoj, plej kapablaj reprezenti korpon kaj spiriton, estas tie kunigitaj: la korpo estas la vinbertrunko, la spirito estas la suko; la animo, aŭ la spirito, ligita al la materio, estas la grajno. La homo subtiligas sian spiriton per laborado, kaj vi scias, ke nur per laborado de la korpo la spirito akiras scion. Ne malkuraĝigu vin kritiko. Vi ektrovos obstinegajn kontraŭulojn, precipe en la rondo de homoj, kiujn interesas malpacoj. Vi ektrovos tiajn eĉ en la mondo de la spiritoj, ĉar tiuj, ankoraŭ ne tute liberigitaj el la materio, ofte klopodas por dissemi dubon, pro malico aŭ neklereco; sed iradu ĉiam, kredu je Dio kaj paŝu plu fidplene: ni alestos ĉiam por vin subteni; kaj alproksimiĝas la tempo, kiam la vero ĉie elŝprucos."
(…)

Allan Kardec


Daŭrigo sekvos...

StefKo (Montri la profilon) 2021-septembro-29 07:11:01

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (p. 2a)

Dio kaj la Senfino

1. Kio estas Dio?
“Dio estas la superega intelekto, primara kaŭzo de ĉiuj estaĵoj.”
2. Kion oni komprenu kiel senfinon?
“Tion, kio havas nek komencon nek finon: tion nekonatan; ĉio, kio estas nekonata, estas senfina.”
3. Ĉu oni povus diri, ke Dio estas la senfino?
“Nekompleta difino. Malriĉeco de la lingvo de la homoj, nesufiĉa por difini aferojn superajn ol ilia intelekto.”
Dio estas senfina laŭ Sia perfekteco, sed senfino estas abstraktaĵo; diri, ke Dio estas la senfino, estas preni la atributon por la kaŭzo mem kaj difini ion nekonatan per io ankoraŭ malpli konata.

Pruvoj pri la ekzisto de Dio

4. Kie ni povas trovi la pruvon pri ia ekzisto de Dio?
“En la aksiomo, kiun vi uzas en viaj sciencoj: ne estas efiko sen ia kaŭzo. Serĉu la kaŭzon de ĉio, kio ne estas homa faro, kaj via prudento respondos al vi.”
Por kredi je Dio, sufiĉas ekrigardi la kreaĵojn. La universo ekzistas, kaj havas do ian kaŭzon. Dubi pri la ekzisto de Dio estus kiel nei, ke ĉiu efiko havas ian kaŭzon kaj aserti, ke la nenio povis ion naski.

5. Kian konsekvencon ni tiru el la intuicia sento, kiun ĉiuj homoj portas, pri la ekzisto de Dio?
“Ke Dio ja ekzistas; ĉar, alie, kia estus la origino de tia sento, se ĉi tiu estus tute senbaza? Ĝi estas ankoraŭ konsekvenco de la principo, ke ne ekzistas efiko sen ia kaŭzo.”
6. Ĉu la intima sento, kiun ni havas pri la ekzisto de Dio, ne estus rezultato de edukado kaj produkto de akiritaj ideoj?
“Se estus tiel, kial viaj sovaĝuloj havus tian senton?”
Se la sento pri la ekzisto de ia superega estulo estus nura frukto de instruado, ĝi ne estus universala kaj ekzistus, kiel la sciencaj konoj, nur ĉe la homoj ricevintaj tiun instruadon.

7. Ĉu povus esti trovita la primara kaŭzo de la kreado de la aĵoj ĉe la intimaj proprecoj de la materio?
“Kia estus do la kaŭzo de tiuj proprecoj? Necesas ĉiam ia primara kaŭzo.”
Atribui la komencan formadon de la aĵoj al la intimaj proprecoj de la materio estus preni la efikon por la kaŭzo, ĉar tiuj proprecoj estas ankaŭ efiko, kiu nepre devas havi ian kaŭzon.

8. Kion ni pensu pri la opinio, kiu atribuas la unuan formadon al ia okaza kombino de la materio, alivorte, al la hazardo?
“Plia absurdo! Kia saĝa homo povas rigardi hazardon, kiel intelektan estaĵon? Krom tio, kio estas hazardo? Nenio.”
La harmonio, reguliganta la meĥanismon de la universo, evidentigas antaŭdifinitajn kombinojn kaj celojn, kaj ĝuste pro tio ĝi montras la ekziston de iu intelekta potenco. Atribui ia komencan formadon al hazardo estus sensencaĵo, ĉar hazardo estas blinda kaj ne povas naski la efikojn de intelekto. Intelekta hazardo jam ne estus hazardo.

9. Kie oni vidas ĉe la primara kaŭzo superegan intelekton, superan ol ĉiuj intelektoj?
“Vi havas proverbon, kiu tekstas: “laŭ la frukto oni arbon ekkonas”. Nu! Rigardu la frukton kaj serĉu ties arbon. Nekredemo naskiĝas el malhumileco. Malhumila homo akceptas nenion super si, kaj pro tio li sin nomas forta spirito. Kompatinda estulo, kiun ekblovo de Dio povas neniigi!”
La povo de intelekto estas juĝata laŭ ties faroj: ĉar neniu homo povas ja krei tion, kion la naturo kreas, tial la primara kaŭzo de la kreitaĵaro povas esti nenio alia, ol ia intelekto supera ol la homaro.

Kiaj ajn estas la mirindaĵoj realigataj de la homa intelekto, tiu ĉi havas, siavice, ian kaŭzon; kaj ju pli grandaj la faroj de tiu intelekto, des pli granda devas esti la primara kaŭzo. Ĝuste tiu superega intelekto estas la primara kaŭzo de ĉiuj aĵoj, kia ajn estas la nomo, kiun la homo donas al ĝi.

Daŭrigo sekvos...

StefKo (Montri la profilon) 2021-oktobro-02 14:30:59

Kredi? Ne kredi? Decidu vi mem! (parto 3a)

Atributoj de Dio

10. Ĉu la homo povas kompreni la intiman naturon de Dio?
“Ne; tio estas sento, kiu mankas al la homo.”
11. Ĉu estos iam donite al la homo kompreni la misteron de Dio?
“Kiam lia spirito ne estos plu nebuligita de la materio kaj kiam, per sia perfekteco, li estos alproksimiĝinta al Dio, tiam la homo Ĉi tiun vidos kaj komprenos.”
La malgrandeco de la homaj kapabloj ne ebligas al la homo kompreni la intiman naturon de Dio. Dum la infaneco de la homaro, la homo ofte ne distingas la Kreinton je la kreito kaj rigardas Lin kiel estulon kun samaj neperfektaĵoj; sed, laŭmezure kiel elvolviĝas la morala sento, la homa penso pli bone penetras la fundon de la ekzistaĵoj, kaj la homo formas al si pri Dio ideon pli ĝustan kaj konforman al la sana prudento, kvankam ja nekompleta estas tiu ideo.

12. Se ni ne povas koni la intiman naturon de Dio, ĉu ni kapablas almenaŭ prezenti al ni kelkajn el Liaj perfektaĵoj?
“Jes, kelkajn. Proporcie kiel li liberiĝas de la jugo de l’ materio, la homo ilin pli bone komprenas; li ilin duonvidas per la penso.”
13. Kiam ni diras, ke Dio estas eterna, senfina, neŝanĝema, nemateria, unika, ĉiopova, superege justa kaj bona, ĉu ni ne havas kompletan ideon pri Liaj atributoj?
“El via vidpunkto, jes, ĉar vi kredas, ke vi ĉion ĉirkaŭkomprenas; sed sciu, ke multe da aferoj staras super la kompreno de 1’ plej inteligenta homo, kaj por tiuj via lingvo, limigita al viaj ideoj kaj sentoj, ne havas taŭgajn esprimojn. La prudento diras al vi, efektive, ke Dio nepre posedas tiujn perfektaĵojn en plej alta grado, ĉar, en la okazo, se mankus al Li eĉ unu sola, aŭ, se tiu ne estus senlima, Li jam ne estus supera al ĉio kaj, sekve, Li ne estus Dio. Por stari super ĉiuj ekzistaĵoj, Dio ne povas submetiĝi al ia ajn sortovico, nek havi ian ajn el la neperfektaĵoj, kiujn konceptas la homa imagpovo.”
Dio estas eterna; se Li estus iam komenciĝinta, Li do estus elveninta el la nenio, aŭ estus kreita de iu antaŭa estulo. Tiel, ni iom post iom paŝas al la senlimo kaj al la eterno.

Li estas neŝanĝema; se Li povus ricevi aliiĝojn, la leĝoj de la universo havus neniom da fikseco.

Li estas nemateria; tio estas, lia naturo diferencas je ĉio, kion ni nomas materio; alie, Li ne estus neŝanĝema, ĉar Li devus sperti la aliiĝojn de la materio.

Li estas unika; se ekzistus pli ol unu Dio, estus, do, pli ol unu penso kaj pluraj potencoj en la aranĝo de l’ universo.

Li estas ĉiopova; ĉar Li estas unika. Se Li ne havus la superegan potencon, ekzistus iu alia pli aŭ tiel pova kiel Li; Li ne estus farinta ĉiuĵn aĵojn, kaj tiuj, kiujn Li ne estus farinta, estus verko de alia dio.

Li estas superege justa kaj bona. La providenca saĝeco de la diaj leĝoj elmontriĝas ĉe la plej malgrandaj aferoj, kiel ĉe la plej grandaj; kaj tiu saĝeco ne lasas, ke ni dubu pri la justeco kaĵ boneco de Dio.

Panteismo

14. Ĉu Dio estas tute individua estulo aŭ, laŭ ia opinio de kelkaj, ĉu Li estas ia rezultanto de ĉiuj fortoj kaj intelektoj de la universo kunigitaj?
“Se estus tiel, Li ne estus Dio, ĉar Li estus efiko, ne kaŭzo; Li ne povas esti samtempe ambaŭ.

Dio ekzistas, vi tion ne povas pridubi, kaj tio estas esenca afero; kredu min, ne iru pluen; ne enprofundiĝu en labirinton, el kiu vi ne povus eltiriĝi; tio ne igus vin pli bonaj, sed eble iom pli fieraj, ĉar vi pensus ion scii kaj, en efektiveco, vi scius nenion. Flanke lasu do ĉiujn tiajn sistemojn; multe da aliaj aferoj vin pli rekte koncernas, komencante de vi mem; studu viajn proprajn neperfektaĵojn, por ilin forskui de vi; tio estus al vi pli utila, ol deziri esplori tion, kio estas mem nepenetrebla.”
15. Kion pensi pri la opinio, laŭ kiu ĉiuj korpoj en la naturo, ĉiuj estaĵoj, ĉiuj globoj de la universo, estas partoj de Dio kaj konsistigas, entute, Dion mem; alivorte, kion pensi pri ia panteisma doktrino?
“Ne povante fariĝi Dio, la homo volas almenaŭ esti parto de Dio.”
16. Tiuj, kiuj praktikas tiun doktrinon, pretendas trovi en ĝi ia demonstracion pri kelkaj el la atributoj de Dio. Ĉar la mondo estas senlima, Dio estas, ĝuste pro tio, senlima; ĉar la perfekta malplenaĵo aŭ nenio ekzistas en neniu loko, Dio estas ĉie; ĉar Li estas ĉie, tial Li havigas al ĉiuj naturaj fenomenoj inteligentan kaŭzon pro tio, ke ĉio estas neforigeble konsista parto de Dio. Kion ni povas prezenti kontraŭ tiu rezonado?
“La prudenton; pripensu mature, kaj ne estos al vi malfacile konstati la absurdon de tiu rezonado.”
Tiu doktrino faras el Dio materian estulon, kiu, kvankam Li havas superegan intelekton, estus, en grandaj mezuroj, tio, kio ni estas en malgrandaj.

Nu, se estus tiel, kaj ĉar la materio senĉese aliformiĝas, Dio estus neniel starema; Li povus sperti ĉiajn sortoŝanĝojn kaj eĉ havi ĉiajn homajn bezonojn; mankus al Li la neŝanĝemo, unu el la esencaj atributoj de la Dia Potenco. La proprecoj de la materio ne povas harmonii kun la ideo pri Dio, sen malaltigo de Dio en nia penso, kaj ĉiaj subtilaĵoj de sofismo ne sukcesos solvi la problemon pri Lia intima naturo. Ni ne scias ĉion, kio Li estas, sed ni scias tion, kio Li ne povas ne esti. Panteismo estas tute kontraŭa al la plej esencaj kvalitoj de Dio kaj ne distingas inter kreinto kaj kreito, ĝuste tiel, kiel se oni volus, ke lerte elpensita maŝino estus neforigebla parto de la meĥanikisto, kiu ĝin konstruis.

La inteligenteco de Dio elmontriĝas en Liaj verkoj, same kiel tiu de pentristo ĉe liaj bildoj; sed la verkoj de Dio ne estas Dio mem, same kiel bildo ne estas la pentristo ĝin konceptinta kaj farinta.

Daŭrigo sekvos...

Reen al la supro