Al la enhavo

Du demandoj / Two questions

de MiMalamasLaAnglan, 2019-septembro-29

Mesaĝoj: 42

Lingvo: English

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-02 07:56:13

Dank' al la flava subaĵo oni pli bone vidas la ŝildojn vintre kontraŭ neĝa medio. Por ne disturbi homojn en trafiko ĉi tie oni preferas ŝildojn kun minimala amaso da teksto. Plie ĉiuj ja scias, ke temas pri km/h, oni ne uzas aliajn mezurunuojn en trafikŝildoj. Mi pensas, ke en Irlando oni elektis montri mezurunuon, ĉar oni nur lastatempe vidis la lumon… he, ŝanĝis al metroj.

sudanglo (Montri la profilon) 2019-oktobro-02 11:32:18

Rapidon - kiel esprimi en Esperanto?

Unue, kosideru :

Ni vendas la vinon po-glase (signifas ke, oni ne bezonas aĉeti plenan botelon)
La po-glasa kosto estas €2.

Do, koncerne la jenan dialogon?

Angla policano: S-ro, mi mezuris vian po-horan rapidon je 50, sed la limo ĉi tie estas 30,

Kondukanto: Mi estas eksterlandano. La rapido-metro estas markita en ??. Mi forgesis momente ke mi estas en Anglujo kaj la ŝildoj estas markitaj en ??

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-02 15:57:06

Metsis:Dank' al la flava subaĵo oni pli bone vidas la ŝildojn vintre kontraŭ neĝa medio. Por ne disturbi homojn en trafiko ĉi tie oni preferas ŝildojn kun minimala amaso da teksto. Plie ĉiuj ja scias, ke temas pri km/h, oni ne uzas aliajn mezurunuojn en trafikŝildoj. Mi pensas, ke en Irlando oni elektis montri mezurunuon, ĉar oni nur lastatempe vidis la lumon… he, ŝanĝis al metroj.
Ĉu vi pensas, ke Usono iam ŝanĝos? Nur 3 landoj el la tuta mondo ne uzas la metran sistemon. Liberio kaj Birmo komencis ŝanĝi, do en kelkaj jaroj eble nur Usono uzos la malbonan sistemon.

https://en.wikipedia.org/wiki/File:Metrication_by_... estas interesa.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-02 16:10:30

sudanglo:Rapidon - kiel esprimi en Esperanto?

Unue, kosideru :

Ni vendas la vinon po-glase (signifas ke, oni ne bezonas aĉeti plenan botelon)
La po-glasa kosto estas €2.

Do, koncerne la jenan dialogon?

Angla policano: S-ro, mi mezuris vian po-horan rapidon je 50, sed la limo ĉi tie estas 30,

Kondukanto: Mi estas eksterlandano. La rapido-metro estas markita en ??. Mi forgesis momente ke mi estas en Anglujo kaj la ŝildoj estas markitaj en ??
Pri po:
Kial ne diru "por ĉiu" anstataŭ "po"? Ekzemple: "La kosto estas €2 por ĉiu glaso."

Mi ne ŝatas la vorton "po".

Pri la polica dialogo:
Ĉu la 50 estas km/h aŭ mejloj hore? 50 km/h ≈ 30 mejloj hore, ĉu ne?

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-05 14:31:17

"Por ĉiu" signifas entute kaj "po", ke ĉiuj membroj aŭ partoj ricevas la egalan amason. Nature se temas nur pri unu membro aŭ parto, "por" sufiĉas. "Po" estas iomete malfacila vorto rekte traduki ekz. al la angla, sed iu diris, ke "apiece" havas similan sencon.

La ekzemploj havis erarojn, kiujn mi korektis 2019-01-07.
  • Estas kvar glasoj da vino. La kosto estas po €2 (por glaso). (La kvar glasoj entute kostas 4x2 €.)
  • Estas kvar glasoj da vino. La kosto estas €2 por ĉiuj glasoj. (La kvar glasoj entute kostas 2 €).
Kie estas tiel malmultekosta vino?

nornen (Montri la profilon) 2019-oktobro-05 15:37:44

Bonvolu vidi en PMEG "erara uzo de po".

Via "€2 po glaso" estas tipa erara uzo.
Gxuste estus "po €2 por glaso."

Gvida frazo el PMEG: Tiu ĉi ŝtofo kostas po dek dolarojn por metro.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-05 21:23:30

nornen:Bonvolu vidi en PMEG "erara uzo de po".

Via "€2 po glaso" estas tipa erara uzo.
Gxuste estus "po €2 por glaso."

Gvida frazo el PMEG: Tiu ĉi ŝtofo kostas po dek dolarojn por metro.
Ĉu pravas la unua ekzemplo de Metsis?

(La kosto estas €2 por ĉiu glaso. (La kvar glasoj entute kostas 2 €.))

nornen (Montri la profilon) 2019-oktobro-05 21:37:25

MiMalamasLaAnglan:
nornen:Bonvolu vidi en PMEG "erara uzo de po".

Via "€2 po glaso" estas tipa erara uzo.
Gxuste estus "po €2 por glaso."

Gvida frazo el PMEG: Tiu ĉi ŝtofo kostas po dek dolarojn por metro.
Ĉu pravas la unua ekzemplo de Metsis?

(La kosto estas €2 por ĉiu glaso. (La kvar glasoj entute kostas 2 €.))
Gxi ne pravas.

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-05 22:14:15

MiMalamasLaAnglan:(La kosto estas €2 por ĉiu glaso. (La kvar glasoj entute kostas 2 €.))
Ne miksu "por ĉiu glaso" kaj "por ĉiuj glasoj"
"ĉiu" means "each", "ĉiuj" means "all"

4 glasoj (po) €2 por ĉiu - kostas €8.
4 glasoj €2 por ĉiuj - kostas €2.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-06 15:14:31

sergejm:
MiMalamasLaAnglan:(La kosto estas €2 por ĉiu glaso. (La kvar glasoj entute kostas 2 €.))
Ne miksu "por ĉiu glaso" kaj "por ĉiuj glasoj"
"ĉiu" means "each", "ĉiuj" means "all"

4 glasoj (po) €2 por ĉiu - kostas €8.
4 glasoj €2 por ĉiuj - kostas €2.
Do, se mi diras "€2 por ĉiu glaso", ĉu ĝi signifas, ke unu glaso kostas €2, sed "€2 por cxiuj glasoj signifas, ke la glasoj entute kostas €8?

Reen al la supro