Al la enhavo

Projekto de solvo de l' problemo de seksa malsimetrio en Esperanto.

de Jxusteno, 2019-novembro-06

Mesaĝoj: 76

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-15 21:42:31

nornen:Esperanta vorto estas oficiala, se la Akademia Vortaro enhavas ĝin. La Akademia Vortaro enhavas la vortojn de la Universala Vortaro (kiu estas parto de la Fundamento) kaj la vortojn aldonitajn per la naŭ Oficialaj Aldonoj kaj aliaj aldonokazoj. Vorto kunmetita el oficialaj vortoj estas oficiala.
Esperanta vorto estas neoficiala, se ĝi ne estas oficiala.

Zamenhof (Antaŭparolo):1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la « Fundamento » ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento »
Tio estas: Zamenhof invitas nin riĉigadi la lingvon per novaj vortoj. Tamen ni ne altrudu ilin al aliaj Esperantistoj. Parolante kun nekonatuloj, ni penu uzadi nur oficialajn vortojn por certigi la kompreneblecon.
Jes, sed tiuj ĉi vortoj estas troveblaj en la vortaro de lernu aŭ en la PIV. Ĉiuj esperantistoj konas certe la vorton "mojosa"!

nornen (Montri la profilon) 2019-novembro-15 22:24:07

Nek trovebleco en neoficialaj vortaroj nek vasta konateco oficialigas vorton.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-16 07:50:59

nornen:Nek trovebleco en neoficialaj vortaroj nek vasta konateco oficialigas vorton.
Mi ne diris tion. Mi nur diris, ke ĉiuj esperantistoj konas la vorton "mojosa" kaj multe da lernaj vortaroj enhavas ĝin.


Mi kredas, ke la Akademio estas iomete morta...Ĝia retejo preskaŭ ne havas novaĵojn.

akueck (Montri la profilon) 2019-novembro-16 17:30:44

nornen:
Tio estas: Zamenhof invitas nin riĉigadi la lingvon per novaj vortoj. Tamen ni ne altrudu ilin al aliaj Esperantistoj. Parolante kun nekonatuloj, ni penu uzadi nur oficialajn vortojn por certigi la kompreneblecon.
Jen sugesto por legado: "La 7a alineo de la Antauparolo al la Fundamento: Pri novaj vortoj".

akueck (Montri la profilon) 2019-novembro-17 08:21:54

Zam_franca:
nornen:Mi kredas, ke la Akademio estas iomete morta...Ĝia retejo preskaŭ ne havas novaĵojn.
Parte vi ne pravas, char nepre iom rimarkeble aktivas la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto.

Parte vi pravas, char la Akademio devus aktivi iom pli taskokonscie. Ekzemple ghi povus fari ian deklaron pri seksneutralaj personaj pronomoj; jen mia propono por io tia.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-novembro-17 09:19:24

akueck:
nornen:
Tio estas: Zamenhof invitas nin riĉigadi la lingvon per novaj vortoj. Tamen ni ne altrudu ilin al aliaj Esperantistoj. Parolante kun nekonatuloj, ni penu uzadi nur oficialajn vortojn por certigi la kompreneblecon.
Jen sugesto por legado: "La 7a alineo de la Antauparolo al la Fundamento: Pri novaj vortoj".
La esprimo "kiuj estas rigardataj kiel la plej autoritataj en nia lingvo" aspektas al mi iom malpreciza kaj fonto de disiĝo: ĉiuj ne agnoskas la samajn aŭtoritatojn kaj tio ofte estigas konfliktojn. Tial oni kreis racion, kiu ebkigas solvi tiun aŭtoritatan problemon: aplikante konatajn regulojn, pri kiuj ĉiu interkonsentas, oni povas decidi pri kiu pravas sen longaj disputoj kie finfine la plej forta -aŭ la plej ruza - venkas.

Mi supozas, ke en la 7a alineo temas pri AdE, kies aŭtoritaton oni agnoskas, enirante la movadon. Plie, Zamenhof ne rekomendas blinde obei, sed skribis ke" tiuj chi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj".

Zorge precizigi aŭtoritatajn kriteriojn estas grava afero, se ni ne deziras, ke svarmu aro da memproklamitaj aŭtoritatoj, kiuj opinias, ke defendo de justa afero permesas al ili fari ion ajn. Ĉar tiu "io ajn" baldaŭ konfliktus kun la "io ajn" de defendantoj de aliaj justaj aferoj, kaj tio dividus nian movadon. Kaj nia Majstro nepre volis eviti tion.

Frano (Montri la profilon) 2019-novembro-17 10:08:01

akueck:... la Akademio devus aktivi iom pli taskokonscie. Ekzemple ghi povus fari ian deklaron pri seksneutralaj personaj pronomoj; jen mia propono por io tia.
1. Kio estas "la autoritata centra institucio (ACI)" reale?
ACI:ACI opinias:
La uzado de ri ankorau ne estas tiel matura, ke prie ACI proponu novan regulon jam nun.
La uzado de ri, por plenumi la supre menciitajn funkciojn, ne estu rigardata, kiel kontrau-Fundamenta, por ke ne estu malhelpate, ke eventuale necesan novan regulon estontece ACI povu dedukti kaj laubezone ech oficialigi.
2. Alivorte: ACI en tiu ĉi Deklaro nur konstatas sian maltrankviliĝon pri la problemo. Ĉu ne?

P.S.
FUNDAMENTA GRAMATIKO DE LA LINGVO ESPERANTO EN KVIN LINGVOJ:Noto II. Presejoj, kiuj ne havas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ komence povas uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.
(traduko el la rusa)
Ĉu ACI (la autoritata centra institucio) ankoroŭ ne havas tiujn literojn?

akueck (Montri la profilon) 2019-novembro-17 12:02:14

Frano:
1. Kio estas "la autoritata centra institucio (ACI)" reale?
"Autoritata centra institucio" estas dufoje menciita en la Antauparolo. Mi ne scias, kio ACI estas reale. Chu eble la Akademio de Esperanto?
Frano:
Alivorte: ACI en tiu ĉi Deklaro nur konstatas sian maltrankviliĝon pri la problemo. Ĉu ne?
Temas nur pri malneto verkita de mi (kaj mi ne estas ACI). Se estus ia autoritata centra institucio kaj se tiu chi estus taskokonscia, ghi povus deklari tion, kion mi proponas ghis nun nur, kiel malneton.
Frano:Ĉu ACI (la autoritata centra institucio) ankoroŭ ne havas tiujn literojn?
Mi ne scias. Demandu al ACI okulumo.gif

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-17 15:47:49

Frano:
akueck:P.S.
FUNDAMENTA GRAMATIKO DE LA LINGVO ESPERANTO EN KVIN LINGVOJ:Noto II. Presejoj, kiuj ne havas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ komence povas uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.
(traduko el la rusa)
Ĉu ACI (la autoritata centra institucio) ankoroŭ ne havas tiujn literojn?
Ĉi tiujn literojn ne havas akueck. Se li havas eblecon, li ne uzas ilin, uzante menciitan permeson.

akueck (Montri la profilon) 2019-novembro-17 16:30:30

Altebrilas:
Mi supozas, ke en la 7a alineo temas pri AdE, kies aŭtoritaton oni agnoskas, enirante la movadon.
Eble. Chiuokaze estas tiel, ke - en la kunteksto de la principoj de vorto-uzado - Zamenhof interpretis la terminon "nova vorto" tiuefike, ke enkonduko je tia ne bezonas la permeson de la Lingva Komitato; jen la indikajho pri tio.

Reen al la supro