Al la enhavo

Kial oni aliĝus al la Esperanta Civito?

de rapn21, 2019-novembro-13

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

rapn21 (Montri la profilon) 2019-novembro-13 11:36:56

Saluton al ĉiuj,

Mi estas scivolema pri la Esperanta Civito. Honeste mi ne vere komprenas kial ĝi ekzistas aŭ kio estas ĝiaj celoj. La ideo de iu ŝajn-ŝtato aspektas stranga al mi. Ĉu iu povus klarigi kial oni aliĝus al la Civito? Se vi estas civitano, kial vi aliĝis? Kial oni opinias ke Esperantistoj estas aparta popolo? Kial parlamento, juĝejo, konstitucio ktp helpas al Esperantujo?

Dankon

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-13 15:57:58

Ĉu vi legis la vikipedian artikolon?

rapn21 (Montri la profilon) 2019-novembro-13 20:55:11

Zam_franca:Ĉu vi legis la vikipedian artikolon?
Kompreneble jes, sed ĝi ne klarigas kial oni aliĝus. Ĝi estas tre malnova kaj urĝe bezonas ĝisdatigon. Ĝi nur raportas pri la Civito ĝis 2003.

Reen al la supro