Al la enhavo

Esperanto, heroo de la lingva justeco, sed kiel?

de Zam_franca, 2019-decembro-01

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-01 21:47:11

Kiel Esperanto povus protekti minoritatajn lingvojn? Mi ne kredas, ke esperantistaro jam havas klaran argumentaron pri tio. Ni kreu ĝin!

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-01 22:00:28

Tre simple. Se okazus la Fina Venko, la diversaj popoloj eble uzus Esperanton por interkomukiĝado, do la "egaj" lingvoj kredeble ne premus la "etajn" lingvojn.

robinvdv (Montri la profilon) 2019-decembro-01 23:52:45

Se la fina venko vere okazus, ĉu Esperanto poste ne premus kaj la grandajn kaj la malgrandajn lingvojn? Kutime kiam mi estas kun samdenasklingvaj esperantistoj, mi daŭre parolas kun ili en Esperanto.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-02 06:02:39

robinvdv:Se la fina venko vere okazus, ĉu Esperanto poste ne premus kaj la grandajn kaj la malgrandajn lingvojn? Kutime kiam mi estas kun samdenasklingvaj esperantistoj, mi daŭre parolas kun ili en Esperanto.
Bonvolu rimarki, ke la diferenco inter la nunaj kaj la postfinvenkaj esperantistoj estas en tio, ke la nunaj penas kiom eble pli ofte uzi Esperanton, dum por la postfinvenkaj esperantistoj Esperanto eble iĝos jam "internacia lingvo, parolata preskaŭ de ĉiuj homoj kaj meritanta neniun zorgon por pluvivo". Nu, ekzemple, ĉu multaj nederlandlingvanoj, ellernintaj la anglan, ĉiam uzas la anglan por interkomukiĝado kun siaj konatoj?

robinvdv (Montri la profilon) 2019-decembro-02 13:46:58

Jxusteno:Bonvolu rimarki, ke la diferenco inter la nunaj kaj la postfinvenkaj esperantistoj estas en tio, ke la nunaj penas kiom eble pli ofte uzi Esperanton, dum por la postfinvenkaj esperantistoj Esperanto eble iĝos jam "internacia lingvo, parolata preskaŭ de ĉiuj homoj kaj meritanta neniun zorgon por pluvivo". Nu, ekzemple, ĉu multaj nederlandlingvanoj, ellernintaj la anglan, ĉiam uzas la anglan por interkomukiĝado kun siaj konatoj?
Ne, ĉar la nederlanda estas pli facila ol la angla por plejparte da nederlandlingvanoj... Sed se Esperanto iĝus tre populara, kaj se ĉiuj bonege parolus ĝin, ili eble povus preferi paroli en Esperanto, ĉar ĝi povus esti pli facila ol la nederlanda kaj la angla. Esperanto havas malmultajn esceptojn, malkiel ekzemple la nederlanda kaj la angla. Por mi persone kelkaj aferoj jam pli facile esprimeblas en Esperanto ol per ajna alia lingvo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-02 17:06:21

Mia demando ĉefe estas tio : jen iu juna peruana keĉulingva parolanto kaj same hispanlingvano. Ni diru, ke subite Esperanto iĝas monde ege diskonigita. Kiamaniere tiu evento povus helpi lin lingve? Kial li ne fine forlasos sian amerikan denaskan lingvon?

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-02 17:16:54

Zam_franca:Mia demando ĉefe estas tio : jen iu juna peruana keĉulingva parolanto kaj same hispanlingvano. Ni diru, ke subite Esperanto iĝas monde ege diskonigita. Kiamaniere tiu evento povus helpi lin lingve? Kial li ne fine forlasos sian amerikan denaskan lingvon?
Eble tion ĉi kaŭzas la interna ideo de Esperanto-movado, t. e. (=tio estas) frateco de la popoloj, rompado de la muroj de miljaroj, konservado de la lingvoj de la malplimultoj (?)...

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-02 17:18:38

Zam_franca:Mia demando ĉefe estas tio : jen iu juna peruana keĉulingva parolanto kaj same hispanlingvano. Ni diru, ke subite Esperanto iĝas monde ege diskonigita. Kiamaniere tiu evento povus helpi lin lingve? Kial li ne fine forlasos sian amerikan denaskan lingvon?
Mi ne povas paroli pri keĉuaparolantoj, sed mi ja povas paroli pri majaparolantoj. Nuntage, oni preskaŭ ne trovas unulingvajn majaparolantojn; la plejparto parolas minimume sian denaskan lingvon kaj la hispanan. Multe parolas du majaajn lingvojn, se la patro kaj la patrino estas el malsamaj popoloj. Kelke parolas la anglan por povi labori en telefoncentroj (call centers).
Fakte estas nur du okazoj, kiam ĉitiea junularo bezonas (kaj tial lernas) fremdan lingvon: labori en telefoncentro kaj labori en USA.
Se nun Esperanto iĝas monde ege diskonigita, kaj se la telefoncentroj ofertus servojn en Esperanto, do tio ja disvastigus Esperanton ĉi tie.
Mi kredas, ke tiu, kiu ne forlasis sian lingvon pro la hispana, ne forlasos ĝin pro Esperanto. Tiu, kiu farlasis sian lingvon pro la hispana, jam perdis ĝin sendepende de ebla alveno de Esperanto.
Mi dubas, ke pro Esperanto mortus niaj lingvoj, ĉar la hispana ne sukcesis dum 500 jaroj de glavo kaj kruco.
Tamen ĉio ĉi estas nur persona konjekto.

La fakto, ke Esperanto aspektas tre eŭropa, eble povos esti problemo en la pra-kolonioj: kial anstataŭigi la lingvon de la eŭropaj konkerantoj per alia eŭropa lingvo.

Certe estas, ke la plejparte eŭropa vortaro de Esperanto helpas lerni ĝin en grandaj partoj de la mondo, ĉar la Hispana kaj la Angla kaj la Franca estas parolataj en multe da pra-kolonioj (nuntempe ekonomiaj kolonioj). Tamen ni ne forgesu, kial tiuj lingvoj estas parolataj en tiom da landoj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-02 17:28:51

Pri kiu kruĉo temas?

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-02 17:32:48

Jxusteno:Pri kiu kruĉo temas?
Pri tiu kruĉo, kiun ĝuste oni skribas "kruco". Mi dankas. Mi ĝustigis la vorton en mia afiŝo.

Reen al la supro