Al la enhavo

Kio baras plian disvastigon de Esperanto?

de StefKo, 2020-februaro-27

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

opajpoaj (Montri la profilon) 2020-marto-01 10:52:22

Esperanto estas...
ankaŭ demokratia idealo, kontraŭ privilegio de riĉaj klasoj asignantaj al si mem la malsimplan uzadon de naturaj lingvoj
("Idéal démocratique aussi, contre le privilège des classes riches qui s'approprient l'usage complexe des idiomes naturels."
Michel BRAUDEAU, « ESPERANTO », Encyclopædia Universalis [en ligne], consulté le 1 mars 2020.
URL : http://www.universalis.fr/encyclopedie/esperanto/ )

Barilego, ĉu ne ?

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-01 11:07:22

1. Forigo de ia-ajn debato pri lingvoj, kaj asertado, ke ĝi ne utilas, kaj jam estas la angla (kiu...? - la asertinto ne sentas sin devigata precizigi: nek por kiu, nek kiun nivelon, nek per kiuj rimedoj, nek... ktp.).

Konsekvence la publiko nur memoras la kutimajn falŝaĵojn pri esperanto:

- artefarita lingvo, do nehumana, nekapabla esprimi sentojn, emociojn, ktp
- simpla lingvo, do ne kapabla esprimi ion prcizan, nuancan, abstraktan aŭ filozofian,
- utopia lingvo, kiu volas malaperigi ĉiujn aliajn por uniformigi la penson, kiel Orvela novlingvo de 1984,
- malnovaĵo, kiu ne plu interesas iun, kaj certe ne mojosajn gejunulojn,
- senkultura lingvo.

Por tiu lasta punkto, la publiko facile konfuzas sian senkulturecon pri esperanto kun senkultureco de esperanto, ĉar la mensaj bildoj, kiujn ili kontruas el la ĉi-supraj elementoj ne ebligas al ili imagi, kio povas esti esperanta kulturo, kaj ili ne volas perdi tempon plu informiĝi pri nia lingvo.

2. (daŭrigota)

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-01 20:16:58

Altebrilas:(...)
- malnovaĵo, kiu ne plu interesas iun, kaj certe ne mojosajn gejunulojn,
- senkultura lingvo.

Por tiu lasta punkto, la publiko facile konfuzas sian senkulturecon pri esperanto kun senkultureco de esperanto, ĉar la mensaj bildoj, kiujn ili kontruas el la ĉi-supraj elementoj ne ebligas al ili imagi, kio povas esti esperanta kulturo, kaj ili ne volas perdi tempon plu informiĝi pri nia lingvo.
(...)
Mi konfirmas. Lastatempe mi memlaŭdis al iu persono, ke mi aktivas en esperanta forumo. Tiu persono estas klera virino, instruistino de la Pola en mezlernejo. Ŝi, mirigita, demandis: “Tiu lingvo do ekzistas? Mi pensis ke ĝi iĝis morta lingvo kaj neniu uzas ĝin hodiaŭ”. Tia estas opinio eĉ kleraj homoj. La demandon: "Ĉu iu ajn uzas tiun lingvon?" oni ofte aŭdas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-02 11:37:11

Kiam sufiĉas tajpi "esperanto" en serĉilo por konstati la amplekson de la uzado de nia lingvo, oni povas vidi kiel efike la kvazaŭoficiala propagando funkcias...

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-02 11:58:54

Opinio pri Esperanto kiun mi trovis en ia forumo:

Ekzistas la teorio – ekolingvistiko, kiu supozas, ke lingvoj similas al vivantaj organismoj, vivantaj en sia natura medio, kortuŝitaj de mediaj, geografiaj, politikaj, ekonomiaj, kulturaj faktoroj. Tia organismo vivas laŭ sia maniero kiel iuj ajn alia specio surtere, havas malamikojn, aliancanojn. Liaj naturaj procezoj formas lian ekziston. Tial verŝajne la lingvon Esperanton oni ne akceptis kaj ne akceptos, ĉar ĝi ne estas tia vivanta organismo, ĝi ne havas vivon, kiu estas influita de iuj faktoroj, ĝi ne disvolviĝas, kaj tial ‘ne vivas’. Tial mi pensas, ke ĉi tiu ideo ne havas sencon, bedaŭrinde. Anstataŭe oni prefere akceptu, ke la hispana, la ĉina, aŭ la angla iĝas la universala lingvo. Plifortigi tiujn lingvojn ne devas ja signifi rezignadon de naciaj lingvoj kaj kulturoj.

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-04 07:56:17

El “Por aktiva lingvopolitiko” (“Aktoj de la Lingvopolitika Seminario en la 81-a Universala Kongreso de Esperanto”, Prago 1996)

Estas evidente, ke la Akademio de Esperanto en la pasintaj jardekoj plene perfidis la taskojn, kiujn la komunumo volas ke ĝi plenumu. Anstataŭ gvidi la evoluon de la lingvo, helpi ĝin per plenigo de la ekzistantaj fakaj vakuoj, konsili eldonantojn pri konservado de la fundamenta Esperanto, ĝi okupiĝis pri luktado kontraŭ la solvoj intuicie alprenitaj de la parolantoj de Esperanto.
(…)Esperanto estas lingvo jam planita, kiu nur bezonas kompletigon en kelkaj kampoj (ĉiutaga vivo kaj fakaj kampoj)

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-04 09:15:39

Esperanto ja estas vivanta organismo, kies malamikojn oni bone konas: la politikaj hegemoniaj fortoj kiuj delongtempe malhelpas la pacon en la mondo. Tiom longe, ke oni kredos, ke oni bezonas regi aliajn homojn por esti sekura, anstataŭ interkonsenti kun ili, esperanto havos tiujn malamikojn.

Vi oportune aldonis la duan mesaĝon, kiu starigas la problemon de la rolo de Akademio kaj de la Fundamento. Ankaŭ tio devas esti la rolo de lingvistoj: kompari la fundamentan esperanton kun tiu, kiu estas reale parolata (ekz. dum la kongresoj), kaj vidi, ĉu iuj reguloj estas fleksebligindaj. Estas la prezo pagenda por akiri la statuson de natura lingvo.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-16 18:56:56

Kio baras plian disvastigon de Esperanto? Kompreneble la la angla, ĉar ĝi jam estas la internacia lingvo, ĉefe de la teknologia mondo.

novatago (Montri la profilon) 2020-marto-20 09:23:29

Vinisus:Kio baras plian disvastigon de Esperanto? Kompreneble la la angla, ĉar ĝi jam estas la internacia lingvo, ĉefe de la teknologia mondo.
Verdire tio neniam estus vera baro ĉar kiam Esperanto naskiĝis la franca estis la internacia lingvo, kaj fakte ĝi estis instruita tiucele en mia lando ĝis la 1980-a jardeko. Ĉiam ekzistos internacia lingvo, ĉiam ekzistis internacia lingvo ĉar homoj bezonas ĝin.

La problemo rilate al la angla (sen gravi ĉu estas la angla aŭ alia) estas kiom da mono estraroj uzas por reklami kaj instrui la anglan (verŝajne miliardoj sume de la tuta mondo), kaj kiom por Esperanto (se bonŝance, unu aŭ du miloj da eŭroj sume de la tuta mondo). Tiel maleblas ŝanĝi la vidpunkton de la homaro por ke oni postulu pli bonan internacian lingvon.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

novatago (Montri la profilon) 2020-marto-20 09:42:35

Altebrilas:Kiam sufiĉas tajpi "esperanto" en serĉilo por konstati la amplekson de la uzado de nia lingvo, oni povas vidi kiel efike la kvazaŭoficiala propagando funkcias...
Tio verdire pruvas nenion. Se oni tajpas "esperanton" en serĉilo, ĝi montros kiom da fojoj oni uzis tiun vorton en teksto sen gravi la lingvo aŭ la celo de la teksto (ne malofte estas por ridindigi la lingvon aŭ reklami kontraŭ ĝi).

Por pruvi la uzadon de Esperanto, oni devas serĉi en Esperanto, ne "Esperanto".

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro