Al la enhavo

Raŭmismo post 40 jaroj – ĉu ĝi ankoraŭ gravas por la nova generacio?

de rapn21, 2020-aprilo-05

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

rapn21 (Montri la profilon) 2020-aprilo-05 20:44:23

Saluton al ĉiuj!

Raŭmismo estas unu el tiuj temoj pri kiuj oni aŭdas sed ofte ne bone komprenas. Do, mi verkis artikolon pri la temo kaj diskutas ĉu ĝi ankoraŭ gravas hodiaŭ. Kion vi opinias?

Raŭmismo post 40 jaroj – ĉu ĝi ankoraŭ gravas por la nova generacio?

Ĝis!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-05 21:06:14

Saluton!
Unuafoje mi legis vin en fadeno de lernu, kaj tiu ĉi fadeno temis pri kial la lingvo ne disiĝos.
Sekve mi legis vin en Libera Folio, t.e. en la Washington Post de Esperantujo!
Kiel amuza povas esti Esperanto!
Rimarkindas ke lingvoinstruado estas la unua celo en la listo, kvazaŭ Esperanto mem ne estis la celo, sed nur ponto al alia lingvo. Ĉu tiu ne kontraŭdiras la aliajn partojn de raŭmismo kiuj diras ke Esperanto estas ne nur ilo sed unika komunumo?
Trafe!
Ĉu ludantoj de ŝako ankaŭ apartenas al diasporo ĉar ili estas ĉie en la mondo sed sen hejmlando?
Tia 'hejmolando' ekzistis. Ĝi nomiĝis "Sovetunio"!
Milionoj (!) da Sovetunianoj estis anoj de la sovetunia ŝaka federacio.
(mi perfekte scias, ke via artikolo ne temas pri tio).
Ĉi tiu aspektas kiel ia stranga Esperanto-naciismo, kiu estas bizara laŭ mi. Ni ne estas popolo aŭ etno, kun nia propra identeco, ni ne estas minoritato. La celo de Esperanto estas kunigi homojn, ne kreu apartan identon.
Mi samopinias.

Metsis (Montri la profilon) 2020-aprilo-06 11:18:23

Se mi ĝuste komprenas la kernan ideon de la raŭmismo, tio estas, ke oni uzu la espan por komuniki ideojn kaj sciojn pri io ajn kaj ne uzu la lingvon nur por paroli pri la lingvo mem. Mi ege samopinias!

Qrak_Eemch (Montri la profilon) 2020-aprilo-24 00:50:34

Mi demandas al mi ĉu la skribisto eĉ kredas ke esperantistoj estas en movado. Li uzas la vorton "movado" si mem sed li parolas pri esperanto kiel ĝi estu nur ŝatokupo. Mi ja ne malsamopinias je tiu vidpunkto. Mi nur scivolas prie.

Mi memoras kiam mi eklernis esperanton kaj ekrenkontiĝis kun tiu komunumo. Mi sentis min tiam, kvazaŭ mi aligis min al nova nacio/kulturo/identeco ktp. Tia, al kia, iu ajn povus aligi sin, se oni lernas la lingvon. Dum mi estis komencanto, tiu estis tre bela kaj impresa pensado. Bedaŭrinde, mi longe ne parolis esperanton kaj nuntempe rekomencas. Mi ne plu opinias tiel, kiel mi opiniis kiel komencanto. Nun, esperanto ja nur estas ŝatokupo. Sed tia pensado ne belas kaj impresas kiel la antaŭa.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aprilo-27 15:08:39

Esperantio estas bunta komunumo al kiu oni apartenas pro diversaj motivoj: homaranismo, renkontoj, gastigado, la lingvo mem, verkado, vojaĝoj, ktp. Ĉiu, teorie povas trovi en ĝi tion, kion li atendas.

Tamen estas iaj homoj, kiuj malmultas en la movado: tiuj kiuj ne aprobas ĝiajn celojn : ksenofoboj, aŭ homoj kiuj opinias, ke la popolanoj ne bezonas komuniki eksterlande: Por tio ekzistas elito por traduki aŭ elekti la tradukindaĵojn. Alia kategorio estas tiuj, kiuj atendas rapidan profiton, ĉefe konkretan.

Vole nevole, esperantistoj formas komunumon kiu havas komunajn valorojn, se ne celojn. Ili havas komunajn spertojn, foje legis la samajn librojn aŭ gazetojn, havas ofte la samajn flankinteresojn: tio kreas esperantan identecon kaj kulturon, kies elementojn ni povas uzi alude por komuniki.

Ankaŭ la motivoj povas evolui dum onia esperantista vivo. Mi mem spertis plurajn.

Reen al la supro