Al la enhavo

Uzo de "direkto" en akuzativo

de Karlo_amas_lingvojn, 2020-junio-04

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Karlo_amas_lingvojn (Montri la profilon) 2020-junio-04 17:49:39

Saluton

Mi ne komprenas la pravan uzon de la vorto "direkto", precipe de la akuzativo. Ŝajnas, ke la PIV ne rekomendas la akuzativon, ĉar ni trovas ĉe la vorto "direkto" tiujn ĉi ekzemplojn:
  • "multo da provoj estis faritaj en tiu ĉi direkto"
  • "la avo kapsignis en la direkto al la spegulo"
Sed, uzante Tekstaro, oni povas trovi plurajn ekzemplojn kaj de "en la direkto" kaj de "en la direkton" (precipe "Le Monde diplomatique" en Esperanto). Ankaŭ Erich-Dieter Krause, en sia verko "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto" ŝajnas ebligi la uzo de direkto kun akuzativo: Ekzemplo (vorto "Richtung"): "in die falsche Richtung fahren (gehen) - veturi (iri) en la malĝustan direkton".

Nu, kio pravas? Ĉu oni diru "Mi iras en la direkto de la pordo" aŭ ĉu oni diru "Mi iras en la direkton de la pordo"?

Mi kredas ke tiuj, kiuj ne uzas la akuzativon, pensas, ke la vorto "direkto" mem jam supozas direkton, kaj pro tio la uzo de la akuzativo ne necesas.

Kiu povas help min?

Metsis (Montri la profilon) 2020-junio-05 07:13:34

La akuzativo havas multajn uzojn en Esperanto, kaj unu el tiuj estas por montri direkton.
 
  • Mi iris hejmen : Mi iris al mia hejmo.
Pro sia denaska lingvo oni perceptas medion diversmaniere kaj tio iĝas evidenta ekz. kiel oni komprenas, ĉu iu ago okazas en iu loko aŭ ĉu tiu ago enhavas movon. Ekz.
 
  • Ĉu vi aĉetas en la vendejo aŭ el la vendejo?
Al mi estas pli nature diri
 
  • La avo kapsignis al la direkto de la spegulo. (kp. Ŝi kapsignis al la fenestro (ankaŭ de Z laŭ PIV)
  • veturi en la malĝustan direkton : oni ja movas enen de tiu direkto
Sed ekzemple anglaparolantoj estas pli senmovaj ridulo.gif

StefKo (Montri la profilon) 2020-junio-05 18:03:25

La ekzemplo el PMEG:

direkti → misdirekti = montri aŭ gvidi en malĝustan direkton

Laŭ vortaro.net:
"
direkt/o
1 Loko, flanko celata;(...)
"

Se direkto estas loko do oni povas diri: iri/veturi en la direkton, sed kontraŭe: Multo da provoj estis faritaj en tiu ĉi direkto. Tio ĉi estas ekzemplo el vortaro.net. Tie ĉi ne estas movo, do n estas senbezona.

nornen (Montri la profilon) 2020-junio-05 18:35:58

Traserĉinte la tekstaron, mi povas konstati, ke Zamenhof regule uzis "en la direkto al".

Ekz

Zamenhof:ĝi iris ĝuste en la direkto al la malriĉa knabino
Zamenhof:Sed vi turniĝu, kaj iru en la dezerton en la direkto al la Ruĝa Maro.
Zamenhof:ili iris, sed ĝuste en la direkto ĝuste kontraŭa al tiu, en kiu ili devus iri
Estas nur unu trafo kun "en la direkton al":

Zamenhof:La infano montris en la direkton al la malluma kurteno.

sergejm (Montri la profilon) 2020-junio-05 19:38:21

Tiel estas en la rusa.

Karlo_amas_lingvojn (Montri la profilon) 2020-junio-05 19:55:53

Danko pro viaj respondoj. Do, mi dirus "Mi vidis lin en la direkto al fenestro" (sen movo), sed "Mi iris en la direkto al fenestro" (kun movo)?

Reen al la supro