Al la enhavo

Kiujn esperantajn vortarojn vi uzas?

de Bronxio, 2020-junio-22

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Bronxio (Montri la profilon) 2020-junio-22 16:52:12

Mi vere ne pensis pri ĉi tiu demando kiam mi eniris la forumon, sed ĝi estas unu, kiun mi havas antaŭ longe! Mi preferas interretajn elektojn kaj neniu problemo estas en la angla aŭ en la hispana.

Metsis (Montri la profilon) 2020-junio-23 07:32:46

Vi povas uzi kaj Lernun kaj Guglon por kruda traduko, sed ĉiam kontrolu kontraŭ pli fidindaj vortaroj. Legu mian respondon en alia fadeno ĉi tie en Lernu.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-23 09:38:38

https://en.bab.la/dictionary/esperanto-english/

^ Tiun vortaron mi foje uzas, kaj ĝi povas esti tre utila.

Bronxio (Montri la profilon) 2020-junio-23 18:05:31

Ho, nun mi havas pli da fontojn, dankon al ambaŭ!

Antaŭ mi nur havis Guglon, PReVo (Android) kaj hispanan vortaron (es-eo kaj eo-es); sed kelkfoje mi bezonas pli da fontojn. Almenaŭ ĝis WordReference.com inkluzivas Esperanton 😁

Urho (Montri la profilon) 2020-junio-24 08:38:55

Jen kelkaj vortaroj, kiujn mi uzas
www.esperanto.fi/ligilojSanakirjoja

Vidu ankaŭ la vortaron de Paul Denisowski
_ _ _
sanakirjoja = vortaroj

Bronxio (Montri la profilon) 2020-junio-26 23:53:06

Interesa materialo, Uhro! Mi ŝatas kiel tatoeba.org/epo aspektas. Dankon!

sendiulo (Montri la profilon) 2020-junio-27 06:08:28

Antaŭ mia saĝtelefono panei mi uzis Praktikan Vortaron.

Bronxio (Montri la profilon) 2020-julio-16 22:13:48

En la okazo ke iu alia rigardu ĉi tie, mi ĵus malkovris per jutubisto Glosbe. Estas ankaŭ apo por Android kaj iOS. Ĝi estas multilingva vortaro, kaj aspektas bone.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-julio-17 10:31:13

Bronxio:En la okazo ke iu alia rigardu ĉi tie, mi ĵus malkovris per jutubisto Glosbe. Estas ankaŭ apo por Android kaj iOS. Ĝi estas multilingva vortaro, kaj aspektas bone.
Mi jam uzis ĝin por ekkoni kelkajn vortojn de francujaj minoritataj lingvoj, sed ĝi ne tre taŭgas por tiaj malgrandaj lingvoj; ĉu ĝi taŭgas por Esperanto? Espereble jes, sed mi ne certas.

Schattenflug (Montri la profilon) 2020-julio-19 12:21:20

Mi sxatas uzi
http://kono.be/vivo/
(estas tre bone cxar gxi sercxas en diversaj vortaroj)

Mi ankaux sxatas
vortaro.net
(nur estas en esperanto sed tre interesa)

Reen al la supro