Al la enhavo

Gxojan Tagon

de nornen, 2020-novembro-01

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-01 14:47:45

Ĝojan Tagon de la Mortintoj al ĉiuj!

Kondutu bone kaj respekte kun viaj mortintoj kaj ili helpos vin. Kondutu malbone kaj la mortintoj, la Sivanaba, la Ĵorona kaj eĉ la Kadehxo mordos vian pugon.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-01 17:42:09

En Francujo tiu tago nur rilatas al malĝojeco ploro.gif, neniel al ĝoja familia kunveno. Bedaŭrinde!

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-01 19:41:54

En Pollando ankaŭ kiel en Francujo.
Sivanaba, Ĵorona (Yorona?), Kadeĥo (Cadejo?) ne estas konataj.

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-01 19:50:40

Zam_franca:En Francujo tiu tago nur rilatas al malĝojeco ploro.gif, neniel al ĝoja familia kunveno. Bedaŭrinde!
Sed kial malĝojo?!? Dum tiuj ĉi tagoj de la jaro, kiam la vualo inter la mondo de la vivantoj kaj la mondo de la vivintoj estas plej maldensa kaj plej trairebla, oni ĝoju pro esti pli proksime al tiuj, kiuj ne plu loĝas ĉe ni. La tuta familio iras al la tombejo, oni kune kun la mortintoj manĝas kaj trinkas kaj drinkas, kune oni aŭskultas la marimbistojn kaj marjaĉiojn, kune oni spektas la grandegajn flugludilojn en la ĉielo. Oni festas, ridas, kantas, dancas kun la mortintoj. Oni parolas kun ili pri gravaĵoj kaj paroletas kun ili pri stultaĵoj. Oni memoras ĉiujn aferojn ridigajn, plorigajn, belajn, malbelajn, stultajn kaj ŝercajn. Oni povas konsili kun ili kaj peti konsilojn pri decidoj. La tuta tombejo estas ornamita de floroj, flagoj kaj flugludiloj de centoj da koloroj. Kaj post la meznokto oni revenas hejmen kun la varma sento, ke oni pasigis tre belan tagon kun tiuj, kiuj nun estas for. Aŭ, se vi drinkis sufiĉe, vi mem dormas en la tombejo kaj vekiĝas matene kun granda kapdoloro, kiu memorigas vin pri la bela festo antaŭtaga.

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-01 20:03:38

StefKo:En Pollando ankaŭ kiel en Francujo.
Sivanaba, Ĵorona (Yorona?), Kadeĥo (Cadejo?) ne estas konataj.
Jen Sivanaba, Ĵorona kaj Kadeĥo.

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-01 20:14:46

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-01 20:15:55

nornen:
Zam_franca:En Francujo tiu tago nur rilatas al malĝojeco ploro.gif, neniel al ĝoja familia kunveno. Bedaŭrinde!
Sed kial malĝojo?!? Dum tiuj ĉi tagoj de la jaro, kiam la vualo inter la mondo de la vivantoj kaj la mondo de la vivintoj estas plej maldensa kaj plej trairebla, oni ĝoju pro esti pli proksime al tiuj, kiuj ne plu loĝas ĉe ni. La tuta familio iras al la tombejo, oni kune kun la mortintoj manĝaskaj trinkas kaj drinkas, kune oni aŭskultas la marimbistojn kaj marjaĉiojn, kune oni spektas la grandegajn flugludilojn en la ĉielo. Oni festas, ridas, kantas, dancas kun la mortintoj. Oni parolas kun ili pri gravaĵoj kaj paroletas kun ili pri stultaĵoj. Oni memoras ĉiujn aferojn ridigajn, plorigajn, belajn, malbelajn, stultajn kaj ŝercajn. Oni povas konsili kun ili kaj peti konsilojn pri decidoj. La tuta tombejo estas ornamita de floroj, flagoj kaj flugludiloj de centoj da koloroj. Kaj post la meznokto oni revenas hejmen kun la varma sento, ke oni pasigis tre belan tagon kun tiuj, kiuj nun estas for. Aŭ, se vi drinkis sufiĉe, vi mem dormas en la tombejo kaj vekiĝas matene kun granda kapdoloro, kiu memorigas vin pri la bela festo antaŭtaga.
Mi havas du demandojn:
1. Ĉu tiuj homoj estas kristanoj?
2. Ĉu ili vere kredas ke al tiuj "ludadoj" alvenas spiritoj de la mortintoj?
Se viaj respondoj estas "jes", mi demandas: "Kie en Biblio estas mencio ke spiritoj de mortintoj alvenas al nia mondo?". Tio povas fari nur demonoj kiuj ŝajnigas niajn proksimajn konitojn. La vokado (kontakto) de la demonoj ja estas peko. Kio pri tio diras pastroj?

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-01 20:25:30

nornen:
StefKo:En Pollando ankaŭ kiel en Francujo.
Sivanaba, Ĵorona (Yorona?), Kadeĥo (Cadejo?) ne estas konataj.
Jen Sivanaba, Ĵorona kaj Kadeĥo.
Ĉu homoj vere kredas ke ili ekzistas?

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-01 20:30:50

Jen slavaj demonoj: https://pl.wikipedia.org/wiki/Demony_s%C5%82owia%C...

Mi ne rekomendas legi la tekston (nur pola), mi volus nur atentigi vin al nombro de ili.

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-01 20:33:07

1. Ĉu tiuj homoj estas kristanoj?
Surpapere pli ol 90% de la gvatemalanoj estas kristanoj. Tamen mi opinias, ke la plejparto el ili kore sekvas la majaan religion. Dum jarcentoj (ĉi tie nomataj "la jarcentoj de glavo kaj kruco") estis danĝere ne esti kristano. La misiistoj kaj la hispana krono intencis, malsukcese, mortigi la majaan kulturon: ili malpermesis la dancojn, la lingvojn, la librojn, la religion. Tial estas kompreneble, ke multe da homoj --kvankam kore majareligiaj-- samtempe deklaras sin kiel kristanoj. Multe da homoj ja iras dimanĉe al la kristana preĝejo, sed ili ankaŭ iras al la sanktaj majaaj lokoj. La plejparto de la infanoj ĉi tie estas "baptataj" kaj kristane kaj majae.
La festo de la tago de la mortintoj estas pli malnova ol la alveno de la misiistoj al Ameriko. Ekzemple en Meksiko, oni festas la kristanan "tagon de ĉiuj sanktoj / festum omnium sanctorum" la 1an de novembro, kaj la malnovan "tagon de la mortintoj / hanal pixan" la 2an de novembro por disigi la kultojn kristanajn kaj majaajn/aztekajn.
2. Ĉu ili vere kredas ke al tiuj "ludadoj" alvenas spiritoj de la mortintoj?
Mi dirus, ke la plejparto ja. Aliaj iras tombejen, ĉar tie okazas la festo. Same kiel estas kristanoj, kiuj festas la 24/25/26 de decembro ne kiel la naskiĝon de Jesuo Nazareno, sed kiel komercan feston, kiu nur temas pri donacoj.
Kie en Biblio estas mencio ke spiritoj de mortintoj alvenas al nia mondo?
Pri la Biblio mi ne scias. En la Popol Vuh ja estas sufiĉe da mencioj. Kaj ne estas, ke ili alvenas al nia mondo. La mondo ne estas "nia" de la vivantoj; estas samtempe de la vivantoj, vivintoj kaj vivontoj. La vivantoj kaj vivintoj loĝas kune en tiu ĉi nia mondo, tamen sur aliaj "ebenoj".

Reen al la supro