Al la enhavo

Dek Bovinoj

de MiMalamasLaAnglan, 2021-januaro-01

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-januaro-01 17:22:16

Mi rimarkis, ke ŝajne nenie interrete estas partituro por Dek Bovinoj. Tamen, mi konas jutuban kanalon, kiu nomiĝas Sheet Music Boss kaj havas pli ol 2 milionojn da abonantoj, kiu faras ĉiutagan filmeton kun piana muziko. Oni povas peti kantojn en la komentejo. Do, hieraŭ mi petis la kanton Dek Bovinoj. Se ili farus instruilon por Dek Bovinoj, imagu, kiom da homoj ekkonus Esperanton!

Se vi volas helpi, bonvolu elekti filmeton de tiu kanalo kaj skribu komenton, kiu diras, ke vi volas instruil-filmeton por Dek Bovinoj. Jen la mia, kopiita de Jutubo kaj skribita angle:
Can you do the song Dek Bovinoj (https://youtu.be/gh9w7QpyQtY)?
(esperante: Ĉu vi povus fari la kanton Dek Bovinoj (ligilo al la filmeto)?)

Se ni ĉiuj komentas, ili iam faros filmeton kaj ni povos disvastigi Esperanton al multegaj homoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-januaro-02 09:56:53

Amuza filmo. Provinda de komencantoj.

Kial la lakto estas farita el sojfaboj kaj ne de la bovinoj mem?

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-januaro-02 16:51:47

Altebrilas:Amuza filmo. Provinda de komencantoj.

Kial la lakto estas farita el sojfaboj kaj ne de la bovinoj mem?
Mi ĵus rimarkis antaŭ kelkaj tagoj, ke la lakto ne estas bova, kvankam mi konis la kanton iom longe antaŭe. Tio estas amuza.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-januaro-05 11:04:17

Ĉu la filmeto estas tradukita el angla lingvo? Tiukaze, ĉu la tradukisto ne rimarkis tion?

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-januaro-05 15:51:41

Altebrilas:Ĉu la filmeto estas tradukita el angla lingvo? Tiukaze, ĉu la tradukisto ne rimarkis tion?
La vortojn "sojfaba lakto" oni skribis esperante, do eĉ se ĝi estas traduko, la tradukisto nepre devis rimarki. Mi neniam konis angle-kantatan version de Dek Bovinoj...

Reen al la supro