Al la enhavo

Tutmonda krizo

de piotrek92, 2008-oktobro-06

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-02 08:07:10

alfred14:la planedo bezonas komunismon..
Ĉu vere? Mi opinias ke socioj bezonas iom da socialismo enmiksita en kapitalismon, aŭ ekvilibro inter ili, por esti realisma, sed komunismo estas alia afero. Admirantoj de komunismo devus legi al KGB de John Barron, kaj al Arĥipelago Gulaga de Solĵenitsin. Komunismo en praktiko (kiel ni vidis ĉie dum la pasinta jarcento) kontraŭus vian francan nacian idealon de liberte, ĉu ne?

dobri (Montri la profilon) 2008-novembro-02 21:21:31

Miland:
alfred14:la planedo bezonas komunismon..
Komunismo en praktiko (kiel ni vidis ĉie dum la pasinta jarcento) kontraŭus vian francan nacian idealon de liberte, ĉu ne?
Alfred certe opiniis komunismon de Marx, ne ĝian praktikadon en Sovetunio kaj ĝiaj satelitoj. Teorie la komunismo estas tre proksima al kristanismo kaj tute ne kontraŭas liberecon. Bedaŭrinde en praktiko neniu lando efektivigis ĝin.

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-02 22:34:24

dobri: Teorie la komunismo estas tre proksima al kristanismo ..
Komunismo estas materialisma kaj ateista. Tial ĝi fundamente kontraŭas kristanismon.

dobri (Montri la profilon) 2008-novembro-02 22:45:18

Miland:
Komunismo estas materialisma kaj ateista. Tial ĝi fundamente kontraŭas kristanismon.
Jes, tiusence vi pravas. Sed ĉu vi konas la proverbon pri du virkokoj en unu kokinejo?
Ĉiu el ili strebas esti la pli bona, tamen ili restas la samaj.
Kristanismo strebis ekregi la homaron per kredo al artefarita Dio. Komunismo strebis la samon per ateismo.

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-02 23:57:27

dobri:Ĉiu el ili strebas esti la pli bona, tamen ili restas la samaj.
Ĉu vere? Laŭ mia kompreno, kristanismo ne temas nur pri la klopodo de homoj strebi plibonigi, sed kunlabori kun la gracio de Dio. Tiu estas pli granda aŭ larĝa afero ol klopodi iĝi 'nova Soveta homo', ktp.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-03 00:18:12

dobri:
Kristanismo strebis ekregi la homaron per kredo al artefarita Dio.
Komunismo strebis la samon per ateismo.
Komunismo - estas iomete alia afero ol tio kio estis en Sovetunio. Fakte jes en Sovetunio eble 60% ke tiu komunismo estis kiel religio - kaj tiuj komunistoj volis forĝeti konkurencantojn (aliaj religioj).

Sed tio estas komplika demando.

- Estas tre bone ke ni plu ne parolas pri la tutmonda krizo kaj ne subtenas ĝin.
Post ĉiu krizo venas kreskado!
Mi jam eĉ vidas estontajn titolojn en gazetoj: "TUTMONDA KRESKADO" aŭ "Aĉetu loĝejon sur la Luno"...

Trold (Montri la profilon) 2008-novembro-03 09:51:50

Eble bone funkcias vera komunismo miksita kun vera demokratio, kompreneble plej bona se la tutan mondon komencus kunlabori kaj haltigi militoj. Iam foje eble?

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-03 10:03:06

Trold:Eble bone funkcias vera komunismo miksita kun vera demokratio, kompreneble plej bona se la tutan mondon komencus kunlabori kaj haltigi militoj. Iam foje eble?
Se per 'komunismo' vi volas diri ke mono aŭ alia propraĵo apartenas al la tuta komunumo, monaĥejoj funkcias tiel, kaj la plej frua kristana komunumo. Sed, bedaŭrinde, en neperfekta mondo ĉi tia sistemo land-skale ne daurigeblas, kaj do ne estas realisma. Legu la faman romanon de George Orwell 'La besto-farmo' (Animal Farm) , alegorio pri kiel la fruaj komunistaj idealoj en la Sovetunio koruptiĝis. En la romano la bestoj komencas sub la devizo 'Ĉiuj bestoj estas egalaj', sed fine la diktatoraj estroj (la porkoj) aldonas 'sed iuj bestoj estas pli egalaj ol aliaj'.

Trold (Montri la profilon) 2008-novembro-04 09:14:09

Vi tute pravas ne estas facile fari iom ajn socian sistemon. do kion estas la plej taŭga? ĉu ekzemple la nuna kapitalista sistemo en la okcidenta mondo estas tute egala por ĉiuj. Mi ofte pensas ke mono kontrolas pli ol la politikistoj (se vi havas monon oni ofte pravas kaj fortas).

Eble ambaŭ sistemoj fakte en teorio estus bone sed miksita kun la homa avideco ambaŭ, aŭ iom ajn sistemon malfacilas kontroli kaj subteni.

Mi pensas ke en la nuna kapitalista sistemo ekzistas tro multe da konkurenco, tro multe da reklamoj kaj mensogo por profiti anstataŭ kunlabori de favoro de ĉioj homoj.

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-04 10:29:47

Trold:..en la nuna kapitalista sistemo ekzistas tro multe da konkurenco, tro multe da reklamoj kaj mensogo por profiti anstataŭ kunlabori..
Vi pravas. Miaopinie, ni realisme bezonas mikson el kapitalismo kaj socialismo. Tiel, per impostoj, ni jungos la profit-avidecon de entreprenistoj, al la komuna bono, kaj ankaŭ provizos necesajan servojn por ĉiuj, ekzemple por edukado, sano kaj prizorgado al maljunuloj.

Churchill diris ke demokratio estas, ne la plej bona sistemo, sed la malplej malbona!

Reen al la supro