Al la enhavo

Mia kredo - Dio estas Mondo

de vedev, 2009-marto-01

Mesaĝoj: 70

Lingvo: Esperanto

Andrej Kurtenkov (Montri la profilon) 2009-marto-07 19:25:04

AlfRoland:...Dioj nur ekzistas en superstiĉa homa cerbo.
... kaj ankaŭ en la parolo de ruzaj trompantoj.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-07 19:29:33

Miland:
Mi ne konsentas kun ambaŭ el tiuj. La soleco de la fizika kosmo estas al mi falsa ideo. Mi kredas ke estas nevidebla mondo ekster la mondo kiun esploris Juri Gagarin ktp.

Homaro estas la reĝoj de la Tero, la reprezentantoj de Dio ĉi tie. La ideo de nia kreado laŭ la 'imago' de Dio spegulas nian apartecon de aliaj vivantaĵoj ĉi tie.
Jes, estas nevidebla mondo! Mi ankaŭ estas nevidebla por vin. Sed - videbla aŭ nevidebla - tio estas unu mondo. Tuto = absoluto, aŭ, se vi volas - sumo de ĉiuj mondoj - videblaj kaj nevideblaj.

Homaro estas la reĝoj de la Tero? Bakterioj kaj virusoj ankaŭ scias tion? rideto.gif

Nia apartecon de aliaj vivantaĵoj? En via intestaro vivas milionoj de aliaj vivantaĵoj. Kaj vi mortos sen ilin dum kelke horoj.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-07 20:35:38

henma:
Tio estas tro homcentra... Mi ne konsentas kun tio...

Dio ne kreis la homojn laŭ sia imago, sed la homoj kreis diojn laŭ sia imago... Tial en la religioj kreitaj de la homoj, ili estas la centro kaj la reĝoj de la mondo. Simple, ĉu ne?
Mi parte malkonsentas - Daniel, Dio vere kreis la homojn laŭ sia imago, sed Dio kreis ĉiuj uloj laŭ sia imago, ne sole la homojn. Ĉar tuto mundo estas Dio. Ĉiuj uloj estas partes de tuto. Tuto havas uno plano, unu imago.

Mi diras multe - Dio, vere, ne kreis ĉiun el nenio, sed ĝi simple iĝas tiojn ĉiujn ulojn. Mondo estas Dio, kaj Dio estas mondo.
Aŭ, se vi volas - Dio estas en ĉiu ulo.

Terminoj "animo de tuta mondo", "korpo de tuta mondo" - estas puraj kondicionalaj terminoj. Dio estas integra, unueca!

Unua demando de filozofio (kio estas primara - materio aŭ spirito) - ne havas sencion. Do - kaj idealistoj kaj materialistoj estas prava kaj malpravaj samtempe, sed vero en la mezo.

Kaj homcentra opinio estas malvere,malbone - tio simila
de naciocentra, religiocentra, seksocentra ktp.

Se homaro estas cerbo kaj koro - homoj devas diskonti interesajn de ĉiuj uloj , alie homaro estos simila kancera tumoro.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-07 20:42:49

Andrej Kurtenkov:
AlfRoland:...Dioj nur ekzistas en superstiĉa homa cerbo.
... kaj ankaŭ en la parolo de ruzaj trompantoj.
Kompreneble vi pravas. Tiuj, kiuj scipovas la anglan povas informiĝi pri murdo ene de sveda religia sekto antaŭ kelkaj jaroj.

http://www.thelocal.se/16846/20090111/
http://www.apologeticsindex.org/366-knutby-filadel...

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-07 20:50:51

Andrej Kurtenkov:
AlfRoland:...Dioj nur ekzistas en superstiĉa homa cerbo.
... kaj ankaŭ en la parolo de ruzaj trompantoj.
"Dio" estas vorto. Uno vorto ne estas vera. Veraj estas ĉiuj vortoj. Kio estas Dio? Tio estas absoluto, kaj tio absoluto havas individuon, aŭ animon - se vi volas - kaj tio estas ple grande ol mi, aŭ vi. Vi (aŭ mi) - simila de: gutoj en maro, ĉeloj en korpo, stalaj en galaksio...

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-07 21:18:52

vedev:
"Dio" estas vorto. Uno vorto ne estas vera. Veraj estas ĉiuj vortoj. Kio estas Dio? Tio estas absoluto, kaj tio absoluto havas individuon, aŭ animon - se vi volas - kaj tio estas ple grande ol mi, aŭ vi. Vi (aŭ mi) - simila de: gutoj en maro, ĉeloj en korpo, stalaj en galaksio...
Pardonu min, Vedev, ke mi tute ne komprenas kion vi skribas. Tio ne signifas ke vi malbone skribas esperanton. Male, vi mem asertis ke vi lernis dum unu samajno aŭ du. Mi devas gratuli vin al bona rezulto. Mi partoprenis religian diskuton en alia fadeno kaj ĉiu defendanto de religioj havis propran definon de la termino "dio". Tio konfirmas ke "dio" estas homa kreaĵo. La okazintaĵoj en Knutby klare montras ke eblas al senskrupulaj personoj per cerbolavado kontroli aliajn homojn. Do tre danĝera afero.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-07 22:42:59

Se Dio estas chio, ni tute ne povas paroli pri Ghi, nek Ghin koncepti, Ghi estas al ni nenio...
Se Dio estas chie, Ghi estas al ni nenie...
Se dio chion povas kaj scias, ghi estas la sola granda kulpanto pri chio kio okazas kaj ni, ghiaj viktimoj, sklavoj, pupoj...

Char la homoj bezonas Dion, ili elpensas Ghin laù sian imagon... Tio estas komprenebla kaj kompatinda...

Sed kiuj sin nomas pastroj, tiuj ja estas nekompatindaj charlatanoj ! sal.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-08 00:34:21

vedev:Sed - videbla aŭ nevidebla - tio estas unu mondo. Bakterioj ..vi mortos sen ilin dum kelke horoj.
La morto faras la dividon inter la mondo alirebla al naturscienco kaj la nevidebla mondo. La unua ne havas la perfektecon de la dua.

Homoj havas la povon krei kulturon kaj rezoni - bakterioj kaj ĉiuj aliaj bestoj ne. Ni unike reprezentas Dion - sed ne perfekte, tial nia bezono por la Kuracisto.

Tamen, ni ne interkonsentas pri la ideo de 'perfekteco' - al mi, tiu signifas ne nur la tuton sed ankaŭ la partojn. Por pli da debato utili, necesas ke ni uzu vortojn sammaniere.

Sed, krom ĉio, mi miras ke ni povas debati ĉi tian temon uzante nur Esperanton. Mi ne konas la rusan - mi ne scias ĉu vi studis la anglan ĉe lernejo.

Vere, Esperanto estas utila internacia lingvo por debati gravajn demandojn!

Kraughne (Montri la profilon) 2009-marto-09 08:14:05

Vere, Esperanto estas utila internacia lingvo por debati gravajn demandojn!
Jes, jes, amiko! Mi ŝatas vian vidpunkton. Tamen, ĉiuj ne tute interkonsentos de ĉio (bedaŭrinde). `-_-

Almenaŭ ni havas esperon ankoraŭ...

nshepperd (Montri la profilon) 2009-marto-09 08:54:07

Se Dio povas ĉion, li povas resanigi la infanojn en Afriko. Kial li ne volas...?

Reen al la supro