Al la enhavo

Kiom da lingvon vi parolas?

de Momomomomo, 2009-marto-22

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

sazlik (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 12:32:12

Mi nur parolas du lingvojn, kaj unu estas mia unua language: la angla. La alia estas Esperanto, sed mi nur estas komencanto!

Mi ŝategas lingvojn, sed mi ne parolas multajn. Mi volas lerni la itala, sed nenie instruas ĝin. En lernejo, mi lernis la japanan kaj la germanan, sed mi ne bone parolas.

Do, mi diris, ke mi parolas unu lingvojn kaj Esperanton. ridulo.gif

Kurawiri (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 07:29:18

Mi nur parolas bone la francan (denaska) kaj la hispanan (preskaŭ denaska nivelo). Krome mi eblas kompreni bonege kaj paroli sen troaj problemoj la anglan, la italan, la katalunan, la okcitanan, la portugalan. Mi povas "supervivi" parolante la eŭskan, la ajmaran kaj la keĉuan (indiĝenaj lingvoj el Peruo kaj Bolivio), la germanan. Mi ankaŭ povas bone kompreni tekstojn en la latina. Finfine - kaj kompreneble - mi parolas esperanton kiel ĉiuj ĉi tie. Mi pensas, ke esperanto estas la kvara lingvo kiun mi plibone parolas post la kataluna.

sigkalis (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 08:06:38

Mia naska lingvo estas la litova. En infanaĝo mi lernis la francan lingvon. En lernejo mi lernis la anglan kaj la rusan lingvon. Mi volis lerni la germanan lingvon, sed en lernejo estis instruita nur la anglan kaj la rusan lingvon ploro.gif
Mi lernas Esperanton jam tri jarojn okulumo.gif

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 02:49:44

sazlik:Mi nur parolas du lingvojn
"...parolas nur du" estas pli bona, mi pensas, sed eble via ne estas malĝusta.

sazlik:...kaj unu estas mia unua language
"...unua lingvo rideto.gif

sazlik:...sed mi nur estas komencanto!
sed via Esperanto estas tre bona!

sazlik:Mi volas lerni la itala, sed nenie instruas ĝin.
ĉu ne "neniu"?

sazlik:En lernejo, mi lernis la japanan kaj la germanan.
Jen estas bela maniero de esprimi tiun: "Lerneje mi lernis..." Kion vi pensas?

sazlik:Do, mi diris, ke mi parolas unu lingvojn kaj Esperanton.
Ĉu ne "unu lingvon"?

Bone!

eikored85 (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 07:35:14

Kiel multaj aliaj homoj jam diris, ĉi tio estas malfacila demando. rideto.gif

Kiam oni demandas al mi kiujn lingvojn mi parolas, mi kutime diras, en descendanta nivelo de flueco: angla, tajvana, franca, mandarina, esperanto, kaj hispana. Mi konas ĉi tiujn sufiĉe por komuniki la plejparto da miaj bezonoj. Tamen, mi parolas nur anglan vere flue.

Tajvana estas mia vera unua lingvo, ĉar ĝi estas la denaska lingvo de miaj gepatroj. Sed mi naskiĝis en Usono, do mi konsideras angla kiel mia vera denaska lingvo. La aliajn mi studis en lernejo.

Se oni demandus al mi kiujn lingvojn mi foje studis, mi devus inkluzivi japanan kaj germanan, kiujn mi studis en klasĉambroj, kaj ankaŭ eĉ egiptan araban kaj hebreon, kiujn mi studis per sonbendoj. Sed mi neniam dirus ke mi parolas ĉi tiujn lingvojn, ĉar mi parolas ilin tre malbone.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 09:53:54

Mi parolas inter unu kaj kvin lingvojn, depende de la difino de “paroli” (tio estas senfina debato).
Do, mi parolas la francan denaske, povas esprimi min sufiĉe flue Esperante kaj angle, kaj povas fuŝkomuniki germane kaj hispane. Mi ankaŭ pli-mapli provas lerni la japanan, la ĉinan kaj la finnan, sed tute ne parolas ilin.

sazlik (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 03:29:27

Dankon, jchthys! ridulo.gif

jchthys:
sazlik:...kaj unu estas mia unua language
"...unua lingvo rideto.gif
Hup! Mia fola eraro! ridulo.gif

jchtys:
sazlik:...sed mi nur estas komencanto!
sed via Esperanto estas tre bona!
Dankon! ridulo.gif Mi benzonas praktiki, ĉar mi tro uzas la vortaron.

DaniBCN (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 21:08:17

mi parolas pli malpli bone 3 lingvojn, kaj mi estas esperantista eterna komencanto.

la Kataluna estas mia lingvo kaj ankaŭ mi parolas Hispana kaj la angla.

Sed, ĉiam ke mi vojaĝas mi intencas povi diri almenaŭ:

-Saluton
-Adiaŭ
-unu bieron bonvolu

Kaj mi povas diri tion en:

Eŭskuo:

-Kaixo
-Agur
-Garagardoa mesedez

Germana:

-Hallo
-ein bier bitter
-tschüss

Helena:

-ya
-Ena bira paralaló
-Ya sas

Sed, mi eĉ devas voiaĝi pli

x Andres x (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 23:22:47

Du kaj duona ridulo.gif
hispana (denaske), angla (dua lingvo, evidente), kaj "esperanto"

ridulo.gif

Clet (Montri la profilon) 2009-majo-12 17:56:19

Franca
+ esperanto
+ 0,4 hispana
+ 0,3 angla
+ 0,2 germana
+ 0,05 latino
+ 0,05 ĉino
-------------
= 3 lingvoj

(mi forgesis kelkaj pulveroj da itala, neerlanda, norvegia...)

Reen al la supro