Al la enhavo

Denove Kartvelio

de Fuzzy, 2009-aprilo-16

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-majo-05 13:36:40

Kiam estis milito en Ĉeĉenio - Moskvo konstante proklamis (diris) ke tio estas interna problema de Rusio!!!

Kompreneble ke laŭ Moskva opinio Kartvelio la samon rajton ne havas!!!

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-majo-05 13:49:52

Ukrainio havos eblecon eniri en NATO nur en 2012 aŭ eĉ 2014 pro tio ke ni malrapide moviĝa en tiu direkto (kaj membroj de NATO nun ne estas aktivaj).

Rusio ankaŭ volas eniri en NATO (sed ili tion ne rakontas al ruslandanoj), Moskvo bone komprenas ke Ukrainio kiam eniros en NATO, pli frue ol Rusio, iĝos granda konkurento de Rusio, ĉar Ukrainio vendos pli mulkte da samaj armiloj ktp.

Rusio kiel kutime faras propagandon, sed por ukrainanoj tio ne estas grava argumento.

Se Kartvelio eniros en NATO pli rapide ol Ukrainio, tio estos grav-eg-a argumento por ke ni eniru en NATO en sekva jaro post Kartvelio.

Jen estas unu el kaŭzoj por ke Moskvo tiel agrese okupiĝas pri Kartvelio.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-majo-05 14:42:02

Fuzzy verŝajne vi pensa ke Rusio estas unu el la plej potencaj landoj kiu kun-regas mondon. Sed tio ne estas vero.

Moskva propagando diras ke Usono estas malamiko kiu havas nuklean bombon.

Sed Moskvo ne parolas pri tio ke nuklean bombon ankaŭ havas, ekzemple:
Anglio
Francio
Ĉinio

Moskvo parolas pri ekonomia potenco de Rusio!

La Malneta Enlanda Produkto (MEP) estas ekonomika mezuro de grandeco de la ekonomio de ŝtato aŭ teritorio (Ĝi estas kalkulata per sumigo de la tuta valoro de ĉiuj varoj kaj servoj produktitaj / plenumitaj dum iu periodo (plej ofte, jaro) en la studata teritorio.) Laŭ CIA:

Mondo - 62,250,000
Eŭropa Unio - 18,850,000
1. Usono - 14,330,000
2. Japanio - 4,844,000
3. Ĉinio - 4,222,000
4. Germanio - 3,818,000
5. Francio - 2,978,000
6. Britio - 2,787,000
7. Italio - 2,399,000
8. Rusio - 1,757,000
9. Hispanio - 1,683,000
10. Brazilo - 1,665,000
11. Kanado - 1,564,000
12. Hinda Unio - 1,237,000
13. Meksiko - 1,143,000
14. Aŭstralio - 1,069,000
...

Sed Monda Banko diras ke laŭ (MEP) Rusio estas 11 lando (kun MEP = 1,291,011)

Do, Italio estas ege pli interesa lando por kunlabori ol Rusio; mi eĉ ne komparas italan korupton kun rusa korupto!!!

nikko (Montri la profilon) 2009-majo-05 17:50:02

Andreo, ĉu vi pensas ke rusoj ne scias kiuj landoj havas nukleajn armilojn? Pri kiu propagando vi parolas? Ŝajnas ke vi ĝis nun vivas en sovetunio, tre disvastigita problemo. Tamen mi dubas ke eĉ dum sovetuniaj tempoj propagando estis tia, kiel vi nun priskribas. Vi vane pensas ke rusoj ne scias realan situacion pri militoj kaj pri lando, eĉ pri justeco ridulo.gif, ili scias samon, kion scias aliaj, sed malsamas nur per tio, ke aprobas tion. Ĉu estas malfacile tion kompreni? Demokratio ne necesas. Tia demokratio, kiun oni disvastigas nun. Restis nur vorto "demokratio", esenco tute malestas. Latvio estas demokratia lando? Ukrainio estas demokratia lando? Irako? Afganio? Kosovo? Sed tio estas demokratio, mi bedaŭras.

nikko (Montri la profilon) 2009-majo-05 17:55:24

Sendepende de viaj deziroj, potenco estas mezurata per kvanto de nukleaj bomboj, tio estas fakto. Des pli, en situacio de politika krizo. Kiu ne havas ilin, sidos kaj pasive spektos kaj atendos, kion decidos gravuloj.

nikko (Montri la profilon) 2009-majo-05 17:56:59

Se Rusujo estas tiel malforta, kaj estraro estas tiel mizera, kaj popolo tiel stulta, kial vi tiel ekscitiĝas? Evidente ke tia lando ne povas iun danĝerigi.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-majo-05 18:55:23

Nikko

1. Ĉu vi pensas ke: se iu lando havas pli multe da armiloj aŭ mono, ĝi nepre devas havi pli multe da rajtoj?

2. Ĉu, kiam Rusio faras trejnadon kun kartvelia armeo - tio estas bone, kiam aliaj landoj - tio estas malbone?

Kaj bone kaj malbone por kiu?
Por kartvelanoj aŭ por Moskvo? Aŭ por Singapuro ridulo.gif ?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-majo-05 19:38:15

lango.gif

3. Kaj kion fin-fine Moskvo volas de Kartvelio?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-majo-05 19:42:48

Andreo Jankovskij:lango.gif

3. Kaj kion fin-fine Moskvo volas de Kartvelio?
Ĉiuj landoj krom Rusio verŝajne diros ke:

"Nenion" aŭ "Ni deziras ĉion bonan al kartvelanoj".

Sed kion fin-fine Rusio volas de Kartvelio?

horsto (Montri la profilon) 2009-majo-05 20:01:36

Sendepende de viaj deziroj, potenco estas mezurata per kvanto de nukleaj bomboj, tio estas fakto.
Ŝajnas, ke la potenco de forumano estas mezurita laŭ la kvanto de sinsekvaj mesaĝoj.

Reen al la supro