Al la enhavo

pri taŭgaj vortoj kaj kabeado

de paulogeyer, 2007-januaro-27

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

paulogeyer (Montri la profilon) 2007-januaro-27 07:35:36

hodiaŭ iu ege furioziĝis pri mi, ĉar mi parolis "morta" anstataŭ "mortinta", kaj eĉ menciis ke li kabeos (forlasos la movadon)

do, post iom pensi pri la afero, mi konstatis
morta = sen vivo
mortinta = kiu mortis

Ne ĉiu kiu estas morta, iam vivis, kaj kiuj estas mortaj ne havas vivon - inkluzive la mortintaj.

La Unua Libro estas morta sed ne estas mortinta, ĉar ĝi ne mortis.
Zamenhof estas morta kaj mortinta, ĉar li mortis.

ĉu mi fariĝis komprenebla?

la vorto "mortinta" plitaŭgas, ĉar mi parolis pri homo kiu mortis, sed "morta" ankaŭ ŝajnas korekta al mi, ĉar li ne havas vivon.

tiaj fervoraj esperantistoj pli saĝigas min, kaj lacigas ankaŭ.

galvis (Montri la profilon) 2007-januaro-27 16:25:41

Mi pensas ke morta signifas ion kio neniam
havis vivon, kiel stono. Dum, mortinta jam
estis viva kaj sia vivo finiĝis, ekzemple:
homo aŭ arbo.

Kwekubo (Montri la profilon) 2007-januaro-27 19:07:17

Via kunparolinto sendube estas tre laciga homo! Sed mi emus diri, ke li pravas. "Morti" ne signifas "malvivi", ĝi signifas "malviviĝi, antaŭe estinte viva"; do "morta" ĝuste signifas "malviva, antaŭe estinte viva".

T0dd (Montri la profilon) 2007-januaro-28 23:48:28

paulogeyer:hodiaŭ iu ege furioziĝis pri mi, ĉar mi parolis "morta" anstataŭ "mortinta", kaj eĉ menciis ke li kabeos (forlasos la movadon)
Ja estas nuanceta distingo inter "Li estas morta" kaj "Li estas mortinta." Tio distingo estas pro tio ke la finaĵo "-inta" temas pri la kompleteco de procezo. "Li estas mortinta" signifas ke la mort-procezo finiĝis, sed "Li estas morta" indikas la finstaton de tiu procezo.

Li emas kabei pro io ĉi tia?

paulogeyer (Montri la profilon) 2007-februaro-03 18:40:21

Kiam mi parolis kun li, la ReVo ne funkciis, nun mi povas vidi la difinon pri "morta" ĉe ReVo, kaj mi vidas ke li pravas.

1. Rilata, konforma, konvena al morto: morta kanto; Jesuo, Maria, Josefo, prizorgu min en la morta horo [4]; se la vento restus tiel favora, ili povus post unu horo atingi la hejmon; tiel proksime ili estis de ĝi kaj de la ĝojo, ― tiel proksime ili estis de la morto kaj de morta angoro [5].

2. Kiu kaŭzas aŭ probabligas morton: morta malsanoZ; morta veneno; morta bato; morta kondamno; KAT morta peko (kiu pereigas la animon); kaj mi vidis unu el ĝiaj kapoj kvazaŭ morte vunditan; kaj la morta vundo saniĝis [6].


ktp...

Pensante pri tio, mi volas kreii liston pri oftaj eraroj, mi certas ke lingvohelpantoj de lernu certe povas doni kelkajn al tiu listo =)

Ĉi tie (Brazile) ekzistas kelkaj manlibroj pri redaktado/skribado, kiu klarigas tiajn aferojn, kion vi pensas pri tio?

paulogeyer (Montri la profilon) 2007-februaro-03 18:56:26

oh oh
laŭ PMEG:
morta besto = “ne plu vivanta besto, mortinta besto”

ĉu oni devas uzi mortiganta por aferoj kiuj mortigas?

aŭ mortigema?
tiu a-vorto tute konfuzigas min ;P

erinja (Montri la profilon) 2007-februaro-06 18:54:41

paulogeyer:
Pensante pri tio, mi volas kreii liston pri oftaj eraroj, mi certas ke lingvohelpantoj de lernu certe povas doni kelkajn al tiu listo =)
Jam ekzistas tia listo ĉe lernu!; mi sugestos al la teamo ke ni aldonu ion pri "morta" kaj "mortinta", ĉar tio estas bona ekzemplo de ofta eraro.

Jen la listo:
http://eo.lernu.net/lernado/gramatiko/demandoj/oe....

Indas mencii ke ĉi tiu listo estas por internaciaj uzantoj; estas kelkaj eraroj kiuj estas oftaj inter, ekzemple, parolantoj de la angla, sed ne inter parolantoj de aliaj lingvoj. Tiaj eraroj ne inkluziviĝas en la supra listo.

Reen al la supro