Al la enhavo

[ENKETO] Ĉu Ĉasado estas nepre necesa

de FrankoVoglero, 2009-junio-10

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-junio-13 09:39:02

FrankoVoglero:
Kiel povas mordigi bestojn esti sporto?

Ĉasado ne estas sporto. Pafi povas esti sporto sed ne pafigi vivantan beston.

Por mi teniso malsamas al ĉasado - teniso estas libertempa ĝojo ĉasado povas esti ankaŭ plentempa laboro ĉar oni havas ankaŭ multajn devigojn antaŭ la ĉasado mem.
Tamen, la ĉasado estas rigardata en Francujo, kiel sporto. Ĝi estas sporto de pafo kaj sporto de eltenemo. Ĝi ne estas bezono, ne estas profesio. Ĝi estas sportaj distraĵoj. Mi ne diras, ĉu la ĉasado estas bona aŭ malbona sporto. Mi diras, kiel la francoj rigardas la ĉasadon.

nikko (Montri la profilon) 2009-junio-13 09:59:08

victornino:
Ne ŝovu nazon en fremdan vazon, estas proverbo. Mondo ne estas paradizo, realo estas reala.
Bona frazo, do ni rigardu la realan mondon. Ankaŭ estas seriaj murdistoj, kategorio kiu enhavas al la ĉasistoj. sal.gif
Murdisto estas profesio? Mi ne scias kion respondi. Eble necesas demandi en ilia profesia unio pro tio.

crescence (Montri la profilon) 2009-junio-14 07:33:14

nikko:
Ne ŝovu nazon en fremdan vazon, estas proverbo.
Ĉu estas rusa proverbo ? Kiel vi ĝin klarigas ?

Timi85 (Montri la profilon) 2009-junio-14 08:04:28

nikko:
Timi85:La ĉasado certe estIS necesa, sed mi pensas, la (vortume malbonŝanca) demando estas ĉi tie, ke nuntempe la ĉasado estAS necesa aŭ kontentiĝu de la simpla "aĉetita viando" (aŭ sen viando)?
Vi firme ligas ĉasadon kun akiro de viando. Oni ĉasas ne nur pro tio. Ĉasistoj forpafas ankaŭ lupojn, ursojn kaj aliajn danĝerajn bestojn kiuj emas multiĝi kaj danĝeri al vilaĝoj. En Rusio estas teritorioj kie loĝas triboj de ĉasistoj, ili vivas tradicie kaj apenaŭ estas senco transporti al ili viandon el Moskvo. Tio simple multekostus kaj stultus.

Sola mia malaprobo estas pri sporta ĉasado, kiam ebriaj generaloj veturas arbaren por gajiĝi. Sed tio apenaŭ oni povas nomi "ĉasado".

Ĉu fiŝkaptado ankaŭ estas ĉasado? Mi ŝatas fiŝkapti.
Nu ĉi tie estas iometa miskompreno - pardonu, se mi ne diris sufiĉe korrekte. Mi volis diri nur, ke ĉi tie ni temas laŭ mia kompreno ne pri la ĉasado dum la historio de la homaro, sed la ĉasado nuntempe.

Sed vi ankaŭ pravas, mi ne tro multe konas la ĉiujn aktivadojn de ĉasistoj. Sed kiel mi jam skribis, se la ĉasado estus, kiel vi skribis, simpla akiro de viando, tiam mi ankaŭ ne povus nei, ĉar mi akceptas, ke ni devas akiri viandon (mi respektas la vegetaranojn sed mi ne estas), kaj se ni devas akiri viandon, ĉasado, porkmortado (laŭ niaj vilaĝaj tradicioj), fiŝkaptado estas eĉ pli indulga kaj humana maniero ol "industria viandproduktado".

victornino:Ĉu ni amas la naturon? Nu, do kial ni permesas ekzemple tion?
http://www.youtube.com/watch?v=am-zDZnGbIQ
La antaŭa estas mia respondo ankaŭ al ĉi tio. Kiam oni diras, ke la ĉasado, porkmortado, ktp estas malhumana kaj brutala, tamen manĝas viandon kion povas nur simple aĉeti en la vendejo, estas nur ĉar estas pli facile ne pensi pri tio, kiel tio viando "fariĝis".

nikko (Montri la profilon) 2009-junio-14 14:21:44

crescence:
nikko:
Ne ŝovu nazon en fremdan vazon, estas proverbo.
Ĉu estas rusa proverbo ? Kiel vi ĝin klarigas ?
Estas esperanta proverbo, el Zamenĥofa proverbaro.

victornino (Montri la profilon) 2009-junio-14 18:50:25

Timi85:
victornino:Ĉu ni amas la naturon? Nu, do kial ni permesas ekzemple tion?
http://www.youtube.com/watch?v=am-zDZnGbIQ
La antaŭa estas mia respondo ankaŭ al ĉi tio. Kiam oni diras, ke la ĉasado, porkmortado, ktp estas malhumana kaj brutala, tamen manĝas viandon kion povas nur simple aĉeti en la vendejo, estas nur ĉar estas pli facile ne pensi pri tio, kiel tio viando "fariĝis".
Vi pravas. Mi konas kelkajn personojn kiujn tute ne ŝatas turmenti aliajn. Preter ili diras ke oni devas mortigi aliajn respekte kaj nur laŭ niaj bezonoj. Tamen, kutime la industrio de animala ekspluateco ne funkcias tiel. Ĝenerale estas kruela, kaj senrespekte al la sammondanoj.

Laŭ mi, estas almenaŭ naiva ekzemple paroli pri grandaj homaraj idealoj, pri la abolicio de la abortigo, pri ekologio, kpt samtempe oni partoprenas en la plej granda mortigado de sammondanoj de tuta la historio. Jen nia kontraŭdira mondo.

Sed la temo estas la ĉasado. "nepre la ĉasado" do mi nur volas diri ke ankaŭ ni kutime estas naiva pri tiu temo. Mi legis kelkajn skribaĵojn pri la ĉasado en la mondo. Hodiaŭ, ĝenerale la ĉasado estas simpla negoco. Ekzistas multaj lokoj por facile ĉasadi sen esti "vera" ĉasisto. Fakte oni bredas animalojn - malfortajn, kaj malsanajn - por permesi al la plej malbona pafisto facile moritigi kaj kompreneble foti sian sukceson.

En Hispanio estis novaĵo kiam la reĝo de nia lando, partoprenis en unu ĉasado ĉe Rusio. La novaĵo ne estis, kompreneble, la ĉasado mem sed ke la urso kiu li mortigis estis ebria... Verŝajne oni pagis multe da monon pro tia ekologia kaj ama sukceso. En mia regiono tia ĉasado ankaŭ okazas, kaj alportas multe da monon al la kamparaj posedantoj. Tiuj terposedantoj, fake strategie bredas animalojn kaj oni necesas kontroli la kvanton, helpita de la ĉasistoj. Sed ni ne diru stultaĵoj, tiu "ekologia sistemo" estas tute artefarita, tiom artefarila kiel la "sim" komputiloludo. Kaj kun la sama celo, la mono.

Du libroj kie oni povas legi pri la komerca ĉasado.
- Mosterín, Jesús (1998). ¡Vivan los animales! (hispanlingve)
- Jane Goodall, marc bekoff "The Ten Trusts: What We Must Do to Care for the Animals We Love" (angle)

victornino (Montri la profilon) 2009-junio-14 18:57:39

nikko:
victornino:
Ne ŝovu nazon en fremdan vazon, estas proverbo. Mondo ne estas paradizo, realo estas reala.
Bona frazo, do ni rigardu la realan mondon. Ankaŭ estas seriaj murdistoj, kategorio kiu enhavas al la ĉasistoj. sal.gif
Murdisto estas profesio? Mi ne scias kion respondi. Eble necesas demandi en ilia profesia unio pro tio.
ni devus demandi al Alquaeda, IRA, ETA,... lango.gif Kvankam ili ne mortigas pro la amuzo. lango.gif

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2009-junio-15 08:56:36

victornino:
Sed la temo estas la ĉasado. "nepre la ĉasado" do mi nur volas diri ke ankaŭ ni kutime estas naiva pri tiu temo. Mi legis kelkajn skribaĵojn pri la ĉasado en la mondo. Hodiaŭ, ĝenerale la ĉasado estas simpla negoco. Ekzistas multaj lokoj por facile ĉasadi sen esti "vera" ĉasisto. Fakte oni bredas animalojn - malfortajn, kaj malsanajn - por permesi al la plej malbona pafisto facile moritigi kaj kompreneble foti sian sukceson.
Ho ve ĉu vere ekzistas loko en la EU, kie oni povas ĉasi sen ĉaslicenco (en germanujo nomata "la verda abiturienta ekzameno")?

Ĉi-tie ĉe ĉio vintra grupĉasado la licencoj de ĉiu ĉasisto estas kontrolita!

Fakte ankaŭ en germanujo estas laŭleĝe bredi animalojn por la ĉasado Sed ekzistas restrikcion - Oni ne devas pafi la bestojn tuj post ĝia ennaturigo. La bestojn devas vivi en la naturo dum 6 monatojn - do se la bestoj estus malfortaj, malsanaj ktp.. iu vulpo certe formanĝus ilin dum la 6 monatoj (Bongustaj por la vulpoj)!

En Germanujo oni diras dum la 6 unua monatoj la bestoj estas dombestoj - sed post tia tempo la bestoj fariĝos ĉasbesto. Kaj ĉasbestoj ĉiam havas la eblecon eviti la pafadon - ĉar ili ankaŭ evitis la mortigo de la vulpo ...

Ankaŭ la scio pri la leĝo estas konsistaĵo de la verda ekzameno. Mi min ne sentas kiel murdisto - mi min sentas kiel komponanto de nia naturo - kaj mi estas kiel lupo aŭ urso ĉasisto sed plue mi ankaŭ gardas la naturon en kiu la ĉasbestoj vivas.

Ĝis baldaŭ
Frank

manu_fr (Montri la profilon) 2009-junio-16 10:39:18

Saluton,
La temo estas interesanta, kaj la demando de Franck estas klara por ne miksi aliajn demandojn.
Laŭ mi, kiu nek estas ĉasisto nek fiŝisto, la bezono de ĉasi sovaĝajn bestojn nur havas sencon en la lokoj, kie ekzistas homvivado kaj homaktiveco.
Male, kie la homo neniam tuŝis naturon, la naturo mem faras laboron sen bezono de homo, mi kredas.
Tial ĉasado estu afero de spertuloj : en Francio ekzemple oni ankoraŭ tro ofte ĉasas por plezuro murdi.
Kaj la nuntempaj problemoj estis kreitaj per la ĉasistoj mem (abundo de aproj proksime de urboj), aŭ naturprotektistoj (ĉeesto de lupoj en la francaj alpoj proksime de ŝafgregoj). Ĉasi estu profesio, ne libertempa amuzo.
La ĉasado estas nepre necesa, mi bedaŭrinde kredas. Pro homvivkondicioj.
amike
Emmanuel

victornino (Montri la profilon) 2009-junio-16 17:36:49

FrankoVoglero:
Ho ve ĉu vere ekzistas loko en la EU, kie oni povas ĉasi sen ĉaslicenco (en germanujo nomata "la verda abiturienta ekzameno")?

Ĉi-tie ĉe ĉio vintra grupĉasado la licencoj de ĉiu ĉasisto estas kontrolita!

Fakte ankaŭ en germanujo estas laŭleĝe bredi animalojn por la ĉasado Sed ekzistas restrikcion - Oni ne devas pafi la bestojn tuj post ĝia ennaturigo. La bestojn devas vivi en la naturo dum 6 monatojn - do se la bestoj estus malfortaj, malsanaj ktp.. iu vulpo certe formanĝus ilin dum la 6 monatoj (Bongustaj por la vulpoj)!

En Germanujo oni diras dum la 6 unua monatoj la bestoj estas dombestoj - sed post tia tempo la bestoj fariĝos ĉasbesto. Kaj ĉasbestoj ĉiam havas la eblecon eviti la pafadon - ĉar ili ankaŭ evitis la mortigo de la vulpo ...

Ankaŭ la scio pri la leĝo estas konsistaĵo de la verda ekzameno. Mi min ne sentas kiel murdisto - mi min sentas kiel komponanto de nia naturo - kaj mi estas kiel lupo aŭ urso ĉasisto sed plue mi ankaŭ gardas la naturon en kiu la ĉasbestoj vivas.

Ĝis baldaŭ
Frank
Mi ne dubas pri via ĝenerala boneco, sed samtempe verŝajne vi ŝatas mortigi aliajn, simple tio. Vi povas uzi tiajn ekskuzojn kiel "mi sentas kiel...". Sed pensu ke iu ajn aktiva membro ekzemple de ETA (murdistaj hispana grupo/"revoluciaj homoj"), vidas al si "kiel...revoluciaj homoj". Tamen preter al la imagado de ĉiu, la fakto estas ke ili mortigas senutile...kial vi ne mortigas malsanajn homojn? Unu apro havas centralan nervan sistemon kiel ni, kaj multe pli inteligenteco ol beboj.

Se vi estas amanto de la naturo, kial vi ne uzas aliajn metodojn por mortigi aliajn?. Se la celo estas la kontrolado de la ekosistemo, aliaj metodoj validus same. Ni havas sufiĉan teknologion por fari tion. Kaj denove, se vi estas amanto de la naturo, mi supozas ke vi ne konsentas kun la nura komerca sistemo de animalaj bredado, tre kruela, for de la naturaj ekosistemoj. Mi komprenus vian vidpunkton se vi manĝus ĝenerale vegetare, kaj samtempe helpus aliajn kun viaj armiloj (prefereble aliaj iloj). Ne, vi ne estas kiel la urso, ni ne ludu al la dua-vivo (secondlife) en la reala-vivo, vi havas multe pli respodecon ĉar vi estas homo. Akceptu tion.

Mi konsentas kun manu_fr en tiu ĉi frazo: "la naturo mem faras laboron sen bezono de homo"

Reen al la supro