Al la enhavo

[ENKETO] Ĉu Ĉasado estas nepre necesa

de FrankoVoglero, 2009-junio-10

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2009-junio-17 14:20:45

manu_fr:Ĉasi estu profesio, ne libertempa amuzo.
La ĉasado estas nepre necesa, mi bedaŭrinde kredas. Pro homvivkondicioj.
Mi konsentas - se ni vivus en paradizo - ĉasado ne estus nepre necesa - sed bedaŭrinde ni vivas en homkulturigita mondo.

victornino:sed samtempe verŝajne vi ŝatas mortigi aliajn, simple tio
Ĉu vere? De kiu vi aŭdis tion? Ne diru malverajojn mi petas. Ĉu vi scias kiom da bestoj mi jam mortigis?. Mi estas ĉasisto ekde majo - ĉi-jare kaj la respondo estas neniu besto - ĉar estas malpermesata mortigi vulpojn kaj inajn kapreolojn nuntempe ĉar ili kreskigas siajn infanojn.

victornino:Sed pensu ke iu ajn aktiva membro ekzemple de ETA (murdistaj hispana grupo/"revoluciaj homoj"), vidas al si "kiel...revoluciaj homoj". Tamen preter al la imagado de ĉiu, la fakto estas ke ili mortigas senutile...kial vi ne mortigas malsanajn homojn?
Kial mi ne mortigas malsanajn homojn, vi demandas? Ĉar "malsana homo" ne estas skribita en mia ĉaslicenco kiel tiel dirita ĉasbesto - almenaŭ mi ne trovis la beston "malsana homo" en tiu dokumento.

Ĉasbestoj

Do "malsana homo" verŝajne altenas al la publika listo de la naturprotektisoj - do ili decidu kion fari kun tio speco!

victornino:Se vi estas amanto de la naturo, kial vi ne uzas aliajn metodojn por mortigi aliajn?
Mi ne mortigas aliajn. Pri kiaj metodoj vi parolas (kaptiloj, kontraŭkoncipaj piloloj)?

victornino:Ne, vi ne estas kiel la urso, ni ne ludu al la dua-vivo (secondlife) en la reala-vivo, vi havas multe pli respodecon ĉar vi estas homo. Akceptu tion. Mi konsentas kun manu_fr en tiu ĉi frazo: "la naturo mem faras laboron sen bezono de homo"
Jes mi bone scias ke mi estas homo - ĉu homoj ne ĉasu? Kaj jes la naturo farus la laboron, kiam la mondo estus kiel vi vidas la realon. Sed la realon estas tute alia - vekiĝu!

Malbona homaro jam delonge forigis la viandmanĝaj bestoj por protekti siajn dombestojn. Kaj nun li mem devas protekti la naturon de malsanoj kaj superpopulacio.

Ĝis la
Frank

victornino (Montri la profilon) 2009-junio-17 15:50:05

ha mi ne sciis ke vi estas nova ĉasisto. Do ankoraŭ vi ne mortigis plezure aliajn.

Tiam mi ŝanĝos la mesaĝon. Stonte, ne mortigu aliajn bonvolu. Se vi volas kompreni la ekosistemon, studu! via armilo instruos al vi nenion.

FrankoVoglero:
Malbona homaro jam delonge forigis la viandmanĝaj bestoj por protekti siajn dombestojn. Kaj nun li mem devas protekti la naturon de malsanoj kaj superpopulacio.
Se vi diras la veron, ne permesu kion oni vidas ekzemple tie ĉi:
http://video.google.com/videoplay?docid=-8655541...

Mi certas ke neniu necesas vian armilon. Revenu al la reala nuna vivo.

sinjoro (Montri la profilon) 2009-junio-25 09:39:58

FrankoVoglero:
Kial mi ne mortigas malsanajn homojn, vi demandas? Ĉar "malsana homo" ne estas skribita en mia ĉaslicenco kiel tiel dirita ĉasbesto - almenaŭ mi ne trovis la beston "malsana homo" en tiu dokumento.
Do, vi ne mortigas homojn nur pro tio, ke vi ne havas licencon por ilin mortigi. Interese.

Mi strikte kontraŭas ĉasadon de bestoj, kaj trovas argumentojn de ĉasistoj (pri protekto de naturo, boniga kontrolo de bestnombro, ne nur mortigado - sed ankaŭ kulturo kaj tradicio) tute absurdaj. Mi legis unu kaj estas leganta duan tre interesajn librojn, kiuj pritraktas ĉasistan medion en Pollando. La unua libro nomiĝas "Farbo signifas sango" ("Farba znaczy krew"), ĉar en ĉasista (almenaŭ pola) lingvaĵo oni uzas tiun ĉi evitvorton por diri ekzemple, ke en la arbaro, kurante post suferanta kaj mortanta cervo, oni trovis multe da "malhela farbo". Verkis ĝin iama ĉasisto kies ĉiuj familianoj ĉasis, kaj kies pensmanieron la tradicio influis terure. Li rakontas pri finmortigado de cervo per ponardo, pri teknikoj mortigi leporojn, kiuj ne povas fuĝi, per sufoko - tion ĉi li devis fari - kaj tiam estis fiera pri siaj eblecoj - kiel dekkelkjara knabo. La alia libro, "Ĉasadeto" ("Polowaneczko"), estas verkita de homo kiu observas de multaj jaroj la stultegan medion de ĉasistoj - kiuj tre infanece respondas al la demandoj: Kial vi mortigas, kion vi sentas farante tion, kial vi kolektas bestotrofeojn... ktp.

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2009-junio-26 07:05:11

sinjoro:
FrankoVoglero: Kial mi ne mortigas malsanajn homojn, vi demandas? Ĉar "malsana homo" ne estas skribita en mia ĉaslicenco kiel tiel dirita ĉasbesto - almenaŭ mi ne trovis la beston "malsana homo" en tiu dokumento.
Do, vi ne mortigas homojn nur pro tio, ke vi ne havas licencon por ilin mortigi. Interese.
Ĉu vi ne komprenas la ironia sarkasmo inter tiaj vortoj?
La unua libro nomiĝas "Farbo signifas sango" ("Farba znaczy krew"), ĉar en ĉasista (almenaŭ pola) lingvaĵo oni uzas tiun ĉi evitvorton por diri ekzemple, ke en la arbaro, kurante post suferanta kaj mortanta cervo, oni trovis multe da "malhela farbo".
Estas simile en la germana ĉastradicio. Oni ne diras malhela farbo sed ŝvito ("Schweiß") - Do ankaŭ en germanio ekzistas ĉasistaj vortoj kaj lingvo. La ĉasista lingvo estas malbone komprenebla - oni devas lerni ĝin por kompreni ĝin.
La alia libro, "Ĉasadeto" ("Polowaneczko"), estas verkita de homo kiu observas de multaj jaroj la stultegan medion de ĉasistoj - kiuj tre infanece respondas al la demandoj: Kial vi mortigas, kion vi sentas farante tion, kial vi kolektas bestotrofeojn... ktp.
Mi ne nomus la ĉasadon stultegan - estas malnova kulturo kion vi simple ne komprenas.

Kion mi malŝategas - estas pagi monon por vojaĝi al pollando aŭ aliaj landoj nur por ĉasi fortajn kaj nekonatajn bestojn. Tio ne estas ĝusta - ĉar tiam ĉasado iĝas plezuro de la kolekto de la bestotrofeojn kaj de la mortigo - (Mortigi nur por trofeoj aŭ plezuro - tion mi neniam komprenis)

Mi pafmortigos nur por viando - kaj certe mi tiam ankaŭ prenos la trofeon - sed la trofeo ne estas la celo! Kiam mi devas pafi vulpojn (protektado de la leporoj) mi pafmortigis ilin vintre - por ke la felo estas uzebla. Mortigi bestojn devas havi motivo alia ol nur la plezuro de mortigi. Por mi mortigi ne estas plezuro - kredu min.

Mi estas esperantisto kaj mi kredas je la bonan en la mondo kaj homo. Kaj jes mi scias ke ekzistas ĉasistoj kiuj estas "pafvoluptaj" ("Schießgeil"). Sed ankaŭ ekzistas bonaj ĉasistoj - kun aliaj celoj.

Bonan tagon
la ĉasisto Frank

Bennon (Montri la profilon) 2009-junio-30 10:02:55

Ĉasado estas necesa nur pro vivteno ĉasistos, sed kiam estas bona?

Mi ne manĝas viandon, kaj por ke mi havas partion koncerne kelkas argumentos. Oni diris ke en Francio, ĉasado estas sporto, kaj kiu estas bona, se ĝi vere estas sporto. En regionos en Usono, ĉasado ne povas nomiĝi sporton, sed buĉon.

Ĉasistos devas respekti bestojn kaj uzas ĝiajn korpojn. Se ĝi estas tro facila, oni ne respektas ilin, kaj ĉasado perdas celon se la korpoj ne estas uzata. Bestoj ne estas homoj, sed ili vivas, kaj oni ne devas mortigi malgrave.

sinjoro (Montri la profilon) 2009-julio-05 21:38:20

Ekzakte, Bennon. Oni ne rajtu mortigi malgrave. La diferenco inter buĉado de bestoj en buĉejoj kaj ĉasado estas tio, ke la dua "okupo" estas mortigado por plezuro. Mi ne aŭdis pri buĉistoj kiuj semajnfine post sia laboro "hobie" vizitadas siajn buĉejojn por "sporte" mortigi kelkajn kromajn bestojn. Tian buĉiston oni trovus freneza. Dum ĉasadon oni trovas "honora sporto" - kial?

Mi estas por tuta malpermeso de tiu ĉi primitiva okupo. Homo sapiens estas la sola mamulo, kiu mortigas la aliajn nur por sin distri.

Andrej Kurtenkov (Montri la profilon) 2009-julio-14 16:21:35

Murdi por plezuro estas malbeleco.
Kaj inter kvin kaj dek homoj estas kadavrigitaj dum la ĉasado en Bulgarujo ĉiujare kaŭze de misoj. Kiu bezonas tiojn viktimojn?

Reen al la supro