Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-10 17:07:19

Duelo per epigramoj

Lago. Sur la lago boato kaj sur boato du poetoj – Mickieviĉ kaj Puŝkin. Ili reciproke komponas epigramojn. Subite aperas dua boato kun du belegaj virinoj. Puŝkin, ravita, ekkrias:
– Kiel miraklo, kiel bela revuo, boato fluas malgraŭ du truoj!
Mickieviĉ responde al tio:
– Hola, hola moŝto mia, estas du palisoj por truoj ĝiaj!

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-10 19:50:15

Anekdoto, jam prezentita en la sajto http://www.e-novosti.info/forumo/
Pri du rusaj poetoj, verkintaj dum la unua kvarono de la dudeka jarcento.
----------
Однажды Александр Блок прогуливался с двумя дамами.
Aleksandr Blok foje promenis kun du virinoj.
– Смотрите-ка, вон пьяница в луже лежит, – говорит одна дама. — Александр, придумайте на него эпиграмму.
— Rigardu, jen en la flako kuŝas ebriulo, — diris unu el la virinoj. — Aleksandr, ellpensu pri li epigramon.
– На нашем жизненном пути лежит безжизненное тело... – начинает поэт.
— Sur nia vivo-vojo plate senviva korpo ies kuŝas... – komencas la poeto.
Пьяный, поднимая голову:
La ebriulo, levante sian kapon, replikas:
– А вам, козлам, какое дело?.. Могли бы просто обойти…
— Ĉu tio vin, kaprulojn, tuŝas?.. Vi povus preteriri glate...
Блок:
– О, девушки, позвольте представить — мой друг Сергей Есенин.
Blok diras:
— Ho, knabinoj, permesu prezenti — mia amiko Sergej Jesenin.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-11 19:41:58

Однажды Джеймс Бонд, спасаясь от преследования, спрятался на чайной плантации и притворился чайным кустом.
Once James Bond, fleeing pursuit, hid on a tea plantation and pretended to be a tea bush.
Foje Ĝejms Bond, fuĝante de persekuto, kaŝiĝis sur te-plantejo kaj ŝajnigis ke li estas te-arbusto.

- Ты кто? - спросила его девушка, собиравшая чайные листья.
"Who are you?" asked him a girl, who was plucking tea leaves.
- Kiu vi estas? - demandis lin junuliino, kiu kolektantis te-foliojn.

- Бонд... Брук Бонд, - ответил суперагент.
"Bond ... Brooke Bond," answered the super agent.
- Bond ... Bruk Bond, - respondis la super-agento.

* * *

Однажды Джеймс Бонд и Скрипаль пили вместе виски.
Once James Bond and Skripal drank whiskey together.
Foje Ĝejms Bond kaj Skripal drinkis kune viskion.

После третьего стакана Скрипаль без сознания упал на пол.
After his third glass, Skripal fell unconscious to the floor.
Post sia tria glaso Skripal senkonscie falis surplanken.

"Новичок," - подумал Джеймс Бонд, допивая пятый стакан.
"Novichok," James Bond thought as he finished his fifth glass.
"Noviĉok," - pensis Ĝejms Bond, findrinkante sian kvinan glason.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-11 21:39:30

Divenkapabla edzo

– Ho, supoze baldaŭ estos tagmanĝo – diras la edzo.
– De kio vi tiel supozas? – demandas la edzino.
– Mi sentas brulodoron – respondas la edzo.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-12 11:33:11

Ho, tiuj patroj!

La edzino forveturis. La edzo devas prizorgi la filon. Matene li veturigas lin al unu antaŭlernejo.
– Li ne estas nia infano! – la patro aŭdas.
Li veturigas la filon al dua kaj aŭdas la samon, en tria kaj kvara – la samon.
– Paĉjo ni veturu ankoraŭ al unu antaŭlernejo kaj tuj poste ni veturu al lernejo ĉar mi malfruiĝis al leciono! – diras la filo.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-12 15:32:20

Однажды Джеймс Бонд увидел в кафе Мату Хари и решил с ней познакомиться.
One day James Bond saw in a café Mata Hari and decided to make her acquaintance.
Unu tagon James Bond ekvidis en kafejo Mata'n Hari'n kaj decidis konatiĝi kun ŝi.

Он подошёл к ней и представился:
He went up to her and introduced himself:
Li proksimiĝis al ŝi kaj prezentis sin:

- Бонд... Джеймс Бонд.
"Bond... James Bond."
- Bond... Ĝejms Bond.

Она отвернулась от него.
She turned her face away from him.
Ŝi turnis sian vizaĝon for de li.

Он подошёл к ней с другой стороны.
He approached her from the other side.
Li proksimiĝis al ŝi aliflanke.

- Бонд... Джеймс Бонд.
"Bond... James Bond."
- Bond... Ĝejms Bond.

Она опять отвернулась.
She turned away again.
Ŝi denove forturniĝis.

Он подошёл в третий раз.
He came up the third time.
Li aliris ŝin triafoje.

- Бонд... Джеймс Бонд.
"Bond... James Bond."
- Bond... Ĝejms Bond.

- На х#й... Иди на х#й, - ответила наконец шпионесса, не желающая тратить время на вымышленного героя.
“Off... Fuck off,” answered at last the spyness, not wanting to waste her time for a fictional hero.
- Kacen... Iru kacen, - finfine respondis la spionino, ne dezirante malŝpari sian tempon por fikcia heroo.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-13 11:44:51

A mother says to her little daughter:
Мать говорит маленькой дочери:
Patrino diras al sia eta filino:

"Why is your dress dirty? And your hands are dirty too. Have you ever seen me in a dirty dress and with dirty hands?"
- Почему твоё платье грязное? И твои руки тоже грязные. Ты когда-нибудь видела меня в грязном платье и с грязными руками?
- Kial via robo estas malpura? Kaj viaj manoj ankaŭ estas malpuraj. Ĉu vi iam vidis min en malpura robo kaj kun malpuraj manoj?

"I didn't see you when you were a little girl," answers the daughter.
- Я не видела тебя, когда ты была маленькой девочкой, - отвечает дочь.
- Mi ne vidis vin, kiam vi estis eta knabino, - respondas la filino.

* * *

A woman says to a little boy:
Женщина говорит маленькому мальчику:
Virino diras al eta knabo:

"Why don't you comb your hair?"
- Почему ты не причёсываешь свои волосы?
- Kial vi ne kombas vian hararon?

"No comb, Miss"
- Нет расчёски, мисс.
- Mankas kombilo, sinjorino.

"Couldn't you take your father's comb?"
- А ты не можешь взять расчёску своего отца?
- Ĉu vi ne povas preni la kombilon de via patro?

"No hair, Miss."
- Нет волос, мисс.
- Mankas hararo, sinjorino.

* * *

A man says to a little boy:
Мужчина говорит маленькому мальчику:
Viro diras al eta knabo:

"Why, boy, you are so short for your age!"
- Слушай, паренёк, ты слишком низкорослый для своего возраста!
- Hej, bubo, vi estas tre malalta por via aĝo!

"I'm so busy... I've no time to grow," proudly answers the boy.
- Я очень занят... У меня нет времени на то, чтобы расти, - гордо отвечает мальчик.
- Mi estas tre okupita... Mi ne havas tempon por kreski, - fiere respondas la knabo.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-13 22:32:20

Se nur la nazo estus alia… (malnova juda ŝerco)

Icek kun si svatanto iris al eventuala fianĉino. Post alveno dekomence videbliĝis ke Icek ne havas konvinkon por edziĝi sed ne kapablas elturni sin de tio. Fine diras:
– Ŝi nudiĝu.
La potenciala junezino, malgraŭ la honto, nudiĝas.
Kiam ŝi staras antaŭ la viroj “tia kiel Dio ŝin kreis”, Icek skuas nee la kapon kaj diras:
– La nazo ne plaĉas al mi…

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-14 10:32:39

Ĉarpentisto Ivano venas al uzuristo Abramo kaj diras:
— Saluton, Abramo. Pruntu al mi unu rublon por monato.
— Jes, mi faros tion, — diras Abramo. — Sed post monato vi redonu al mi du rublojn.
— Mi konsentas, — diras Ivano.
— Krome, vi devas restigi ion kiel garantiaĵon. Vi povas restigi vian hakilon.
Ivano fordonis sian hakilon, prenis la rublon kaj ekpaŝis al la pordo.
— Ivano, haltu pormomente! — vokis lin Abramo.
Ivano turniĝis.
— Por vi ja malfacilos redoni du rublojn tuj... Donu al mi unu rublon nun kaj la alian vi redonos poste.
— Jes, vi pravas, — konsentis Ivano kaj redonis al Abramo la pruntitan rublon.
Paŝante laŭ la strato, Ivano pensas:
"La hakilo estas for, la rublo estas for, ankoraŭ unu rublon mi ŝuldas... Sed ĉio tamen ĝustas.
* * *
Unu polo venas en kostelon por konfesi kaj diras al la pastro:
- Sinjoro ksendzo, mi faris pekon.
- Kio estas via peko, filo mia?
- Mi trompis judon...
Post kurta pripenso la ksendzo diras:
- Tio ne estas peko, filo mia. Tio estas miraklo!

StefKo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-19 19:52:25

Instrua lekcio

Lernejo teknika. Lekcio pri sekureco de laboro. La profesoro demandas la studentojn:
– Prezentu al vi ke vi estas direktistoj de ia konstruado kaj ĉe vi iu laboristo falas de la skafaldo. Kion vi faras antaŭe?
La studentoj:
– Oni devas alvoki kuracoservon!
– Oni devas telefoni al polico!
– Sciigi familion de la falinto!
La profesoro:
– Malbone! Oni devas surmeti kaskon kaj sekurigan zonon sur la korpon de la falinto alie oni metas vin en karceron!

Reen al la supro