Al la enhavo

NEO: plan-lingvo kreita de Arturo Alfandari

de Terano, 2009-septembro-21

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Terano (Montri la profilon) 2009-septembro-21 10:28:11

Karaj amikoj, mi invitas vin partopreni tradukadan projekton pri ĉefa libro de Alfandari "Cours pratique de Neo". Aŭtentika lingvo de la libro estas la franca. Lingvo de tradukado estas Esperanto. La projekto bezonas tradukistojn el franca en Esperanton, korektistojn kaj redaktistojn de Esperanta teksto.

Se vi regas la francan kaj (aŭ) Esperanton bone kaj interesiĝas historion de interlingvistiko, bonvenu!

Vi povas konatiĝi kun parto de la laboro tie

Dezirantoj, bonvolu lasi komentojn en ĉi-temo aŭ skribi al mi persone per Lernu.net.

Trovu praktikan aplikon de via Esperanto kaj novajn amikojn!

Amike

crescence (Montri la profilon) 2009-septembro-23 11:49:36

Terano:Karaj amikoj, mi invitas vin partopreni tradukadan projekton pri ĉefa libro de Alfandari "Cours pratique de Neo". Aŭtentika lingvo de la libro estas la franca.
Kio estas "Neo" ? Kio estas ĝia historio ?

qwertz (Montri la profilon) 2009-septembro-23 12:41:23

ekzistas kelkaj vikipedio informacio.

Gbx,

crescence (Montri la profilon) 2009-septembro-23 13:18:12

qwertz:ekzistas kelkaj vikipedio informacio.
Gbx,
Dankon al vi. Mi ne konis tiun lingvon. Kiu ĝin parolas ?

Terano (Montri la profilon) 2010-januaro-24 13:17:05

Karaj amikoj.

Mi ĝojas informi vin ke sur la paĝaro amikosdeneo.org dupaĝa kurso de Neo (en angla kaj rusa) estas publikita.

Se vi povas kaj ŝatas traduki la paĝojn en hispana, portugala, germana, franca, ĉina, japona, araba, persa, turka aŭ aliaj lingvojn, bonvolu informigi min.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-januaro-25 13:07:53

Dankon pro la sciigo, mi fakte preterlasis Neon ĉar pensis ke estis alia esperantoklono.

ĉu vi scias kie oni povus trovi elektronikajn (pli-ol-du-paĝajn) dokumentojn pri tio en la franca?

ridulo.gif,

Terano (Montri la profilon) 2010-aprilo-04 11:50:09

Rigardu ĉi-tien:

Cours pratique de Neo

Tio estas plena kurso de Neo kaj grandega Franca-Neo / Neo-Franca vortaro.

eurimaco (Montri la profilon) 2010-majo-17 15:53:11

Terano:Karaj amikoj, mi invitas vin partopreni tradukadan projekton pri ĉefa libro de Alfandari "Cours pratique de Neo". Aŭtentika lingvo de la libro estas la franca. Lingvo de tradukado estas Esperanto. La projekto bezonas tradukistojn el franca en Esperanton, korektistojn kaj redaktistojn de Esperanta teksto.

Se vi regas la francan kaj (aŭ) Esperanton bone kaj interesiĝas historion de interlingvistiko, bonvenu!

Vi povas konatiĝi kun parto de la laboro tie

Dezirantoj, bonvolu lasi komentojn en ĉi-temo aŭ skribi al mi persone per Lernu.net.

Trovu praktikan aplikon de via Esperanto kaj novajn amikojn!

Amike
Kara Amiko,

Mi kredas ke ghis nun Esperanto estas la sola lingvo povanta tauhgi por kunigighi la homaro. Pri tio ni havas sufichajn provojn. Ni ne devos nei chi tion. Mi reale kredas ke vi kongruas kun mi. Chu mi divenis?

Ghis revido, kaj bonan sanon!

crescence (Montri la profilon) 2010-majo-17 16:58:41

Terano:Rigardu ĉi-tien:

Cours pratique de Neo
Tiu ligilo ne funkcias.

Terano (Montri la profilon) 2010-junio-08 22:09:50

Ĝi bone funkcias por mi. Verŝajne vi uzas oldan krozilon (programon por interret).

Se vi deziras mi povas sendi la libron retposhte.
Tiu ligilo ne funkcias.

Reen al la supro