Zum Inhalt

esperanta civito

von Matilda 69, 11. April 2007

Beiträge: 26

Sprache: Esperanto

AlfRoland (Profil anzeigen) 29. Mai 2007 20:52:11

Pri la Esperanta Civito mi ne multe scias, sed ĝi ŝajnas al mi esti ia framasona loĝio. Mi pensas ke tia organizo ne multe helpas varbi novajn adeptojn al Esperanto sed ke nur temas pri ia ludo.

Se temas pri enkonduko de novaj vortoj ni estu singardaj. Tiaj vortoj eble ne estos kompreneblaj al homoj en alia mondparto.

Precipe mi malamas la vortojn "ino" kaj "malino" anstataŭ la kutimaj viro - virino.
"Mal-" laŭ PIV havas jenan signifon:

Prefikson montranta ideon kontraŭan al tiu, kiun montras la radiko!

Laŭ mi la vortoj "ina - malina" estas uzeblaj por priskribi tute alian aferon ol "viro - virino" - oni eĉ povas diri ke virino estas malina. Do preskaŭ temas pri mokvorto.

RiotNrrd (Profil anzeigen) 3. Juni 2007 01:35:50

manu_fr:ideo de la mateno:

Por ke esperanta civito havus sencon, forgesu tian proverbon.
Mmmm... mi malkonsentas iomete.

Mi konsentas ke iom da proverboj faras ne laŭvortan sencon. Mi konsentas ke tiujn proverbojn blokas komprenadon inter diversaj kulturoj, kaj devus esti neuzita esperante.

Sed, iom da proverboj faras sencon en ĉiuj lingvoj, ĉar ili nur koncize ilustras ordinarajn situaciojn. Tiel, kiel analogioj, ili eble helpus interkomprenon.

Mi scias ke iom da homoj ne povas pensi analogie, kaj ili ne eble komprenos tiujn proverbojn ĉiukaze. Sed, tio estas vera eĉ kun la proverboj en iliaj propraj lingvoj. Nenio povas esti farita por tiuj malfortaj pensuloj. Se ni ĉiam devus paroli konkrete, nia povo de esprimo suferos.

manu_fr (Profil anzeigen) 3. Juni 2007 21:07:27

RiotNrrd:

mi parolis pri tiu ĉi proverbo :
"Batu viajn, por ke aliaj timu".

Mi ne dubas pri la senco de proverboj ĝenerale.
Male, ĉiuj povas kompreni tiajn proverbojn, ĉar la senco estas klara...

Mi nur diras ke tiu ĉi proverbo ne havas placon en fadeno, kies temo estas "esperanta civito".

Konkrete ne estas pacema proverbo, kaj por mi esperanta civito rimas kun pacema homo.

Estas nur mia vidpunkto, kompreneble.
Ĉu ne estas la via ?

amike

Manu

RiotNrrd (Profil anzeigen) 4. Juni 2007 02:24:59

manu_fr:
mi parolis pri tiu ĉi proverbo :
"Batu viajn, por ke aliaj timu"...

Mi nur diras ke tiu ĉi proverbo ne havas placon en fadeno, kies temo estas "esperanta civito".

Konkrete ne estas pacema proverbo, kaj por mi esperanta civito rimas kun pacema homo.
Jes, mi konsentas. Mi kredis ke vi skribis pri proverboj ĝenerale, ne unu specifike. Mi malpravis.

manu_fr (Profil anzeigen) 4. Juni 2007 19:10:13

RiotNrrd:
manu_fr:
mi parolis pri tiu ĉi proverbo :
"Batu viajn, por ke aliaj timu"...

Mi nur diras ke tiu ĉi proverbo ne havas placon en fadeno, kies temo estas "esperanta civito".

Konkrete ne estas pacema proverbo, kaj por mi esperanta civito rimas kun pacema homo.
Jes, mi konsentas. Mi kredis ke vi skribis pri proverboj ĝenerale, ne unu specifike. Mi malpravis.
ne gravas, estis eta miskompreno, kiun mi nur volis klariĝi.
sal.gif

José Carlos Valim (Profil anzeigen) 9. Juni 2007 17:05:52

" ...Sed, mi estas tute malamiko de tiuj, kiuj elspezas monon de pli ol 100 jaroj en kongresoj.
Tia agado estas tro vana, kaj tro malefika, kaj tro malmoderna. Certe agrabla por kelkaj ? Sed kiu, en la reala vivo, povas fari la vojaĝojn al la kongresoj ? Ĉu Afrikanoj ? Certe ne. Nur la pli riĉaj esperantistoj kompreneble...
Laŭ mi, la internacia movado estas ege koruptita..." Mano.

Ĉio vidpunktoj estas gravaj kaj respektindaj.La persononj, kiuj esprimas siajn pensoj devas esti pli multe respektindas. La vidpunkto exprimita de Manu estas tre interesaj, kvankam li estas nenio modesta. Nun, en ke koncernas pri intencoj partoprenoj en kongresoj, grava rimarki ke la homoj esta liberaj por partopreni aŭ ne en ĝi. Mi, por manko da mono, neniam partoprenis, sed mi havas tre grandan volon partopreni ĝin.

Dirite tion gravas rimarki ankaŭ ke la internacia lingvo Esperanto,devas esti precipe frata lingvo. Do, ni devas zorgi por ne estos malĝentilaj unu kun aliaj. Do, mi pensas, ke nia samideano Mano ne agis bone kiam esprima malĝentilajn vortojn pri ĉiujn esperantistojn, kiujn malsame pensas pri kongresaj partoprenoj, ktp. La utilizita vorto " koruptita" estas tre provoka. Do, li devus bonvole pardonpetu.

Amike

Valim

Zurück nach oben