Al la enhavo

Kiel oni diras "ĉion plej bonan" en viaj linvoj?

de Mateo93, 2010-aŭgusto-25

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

peteris92 (Montri la profilon) 2010-oktobro-26 16:14:28

Prusa: Wissan ukawalnan



wissan ukalabban (malpli ofte uzata)

Rogir (Montri la profilon) 2010-oktobro-27 12:16:14

Nederlande oni foje diras 'het beste', sed pli kutimas diri 'sterkte' aŭ 'succes'.

gabadubo (Montri la profilon) 2010-oktobro-31 21:55:07

Mi traduku la frazojn de Rogir litere:
"Het beste" nur signifas "la plej bonon"
"Sterkte" signifas "fortecon" kaj
"Succes" estas divenebla: "sukseson"

yugary (Montri la profilon) 2010-novembro-04 08:42:58

Oni ne ofte uzas tian saluton, sed en formala letero oni povus skribi ĝin jene:

만사여의되시기를 기원합니다.
fonetike: mansajŏidöŝigirıl giŭŏnhamnida

만사여의(mansajŏi) devenas de la ĉina 萬事如意 (rekta traduko: "miriadaj aferoj laŭvole") kaj signifas ke ĉiuj aferoj progresu laŭvole. La cetero signifas ke la parolanto aŭ skribanto preĝe petegas (al la ĉielo aŭ al la dioj)ke fariĝu tiel.

oksigeno (Montri la profilon) 2010-novembro-24 19:03:46

En la portugala de Portugalio:
Felicidades (feliĉoj)
Fica bem (staru bone)
Fica na boa (staru en la bona)

(al la aktoroj, en teatro, por deziri bonŝancon) muita merda (multa merdo)

cshtarkov (Montri la profilon) 2010-novembro-24 19:09:53

En bulgara: Всичко е добре. (vsiĉko e dobre) aŭ la pli vulgara всичко е супер (vsiĉko e super).

vidas vandenis (Montri la profilon) 2010-novembro-24 19:19:23

Litove: viso geriausio (geriaŭsjo)

formiĉjo (Montri la profilon) 2010-decembro-01 07:05:23

Svahila: Yote ni sawa!

tesi_s (Montri la profilon) 2010-decembro-13 09:55:04

Mateo93:Kiel oni diras la deziron "ĉion plej bonan" en viaj lingvoj?

En la slovena:
Vse najboljše!
sal.gif

Reen al la supro