Al la enhavo

Kiel aŭdiĝas ĉi tiu lingvo ? :]

de vincas, 2010-septembro-26

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Hispanio (Montri la profilon) 2010-septembro-26 17:42:30

Ĝi ŝajnas la rusa lingvo, sed mi ne scias.

vincas (Montri la profilon) 2010-septembro-26 17:47:40

Ĝi estas hindeŭropa lingvo, sed ne rusa rideto.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2010-septembro-26 20:13:29

Konsiderante ke vi estas litovo, kaj ke la teksto via paĝo estas litove skribita, mi supozas, ke tio estas la litova lingvo.

vincas (Montri la profilon) 2010-septembro-27 07:15:29

Mutusen:Konsiderante ke vi estas litovo, kaj ke la teksto via paĝo estas litove skribita, mi supozas, ke tio estas la litova lingvo.
Jes, sed kiel aŭdiĝas, sonas litova lingvo. Ĉu belsone aŭ malbelsone? Al kiu lingvo laŭ ĝiaj sonoj ĝi estas la plej simila. Mi ne povas juĝi ĉu litova lingvo sonas bele, ĉar ĝi estas mia gepatra lingvo. Mi esperas, ke litova lingvo ne sonas terure rideto.gif

grizalupo (Montri la profilon) 2010-septembro-27 07:56:49

Auskultante vian lingvon por mi sonas bele, ritme. Kelkaj sonoj similas al la rusa.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-septembro-27 08:03:33

Verdire sonas iom portugala

vincas (Montri la profilon) 2010-septembro-27 18:36:01

> Kelkaj sonoj similas al la rusa.

Povas esti, sed litova lingvo ne estas slava ĝi estas balta lingvo rideto.gif

galvis (Montri la profilon) 2010-septembro-27 21:42:09

Ja, mi ne komprenas la signifojn de la vortoj de la lingvo Litova, sed mi kaptas perfekte la sonojn. Ĝi estas lingvo belsona kaj la diversaj sonoj, ŝajnas al mi, ne havas tiom da nuancoj kiel aliaj lingvoj.
Mi ne scias Germana lingvon, sed mi rekonas ĝin, pro tio mi povas diri ke via lingvo estas iomete simila al la Germana.
Mi pensas ke pro paroli la hispana, mi lernus iom facile la prononcadon de la Litova.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-06 16:48:48

Tiu estas bela lingvo. Ĝi ne havas gorĝajn sonojn. (ĥ ch kh kaj la malbelan araban q-on)
Ĉu ĝi havas parencecon kun la hungaran aŭ la finnan?

Reen al la supro