Al la enhavo

Malsaĝaj ŝercoj

de Terurĉjo, 2007-majo-08

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

shlomo_1234 (Montri la profilon) 2007-junio-27 14:26:57

estas hebrea slanga frazo : "שיחקת אותה"
oni intencas vi faris tion tre bone
sed la traduko de la vortoj estas "vi ludis ŝin"
rideto.gif

Le Hibou (Montri la profilon) 2007-julio-01 01:00:03

Jen kelkaj ekzemploj kiujn mi trovis en bela amuza libreto nomita "Sky My Husband! Ciel Mon Mari!" (aŭ "Ĉielo mia edzo!") de Jean-Loup Chiflet. En tiu libro, la verkisto prenas franclingvajn frazojn kiujn li tradukas laŭvorte anglen. Mi klopodas traduki ilin esperanten...

C'est vachement chouette.
Estas bovine strigo. (Estas tre agrabla)

Appuyer sur le champignon.
Premi la fungon. (Plirapidigi aŭton)

Rond comme une queue de pelle.
Ronda kiel vosto de ŝovelilo. (Ebriega)

Sur les chapeaŭx de roues.
Sur la ĉapeloj de radoj. (Rapidege)

Parler à bâtons rompus.
Paroli al rompitaj bastonoj. (Paroli multe)

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-01 11:32:39

Antaŭ multaj jaroj danke al la helpo de kelkaj aliaj mi arigis kvanton da ARE, Angladiroj Rekte Esperantigitaj. Mi donas kelkajn ekzemplojn ĉi tie.

mi estas iranta nuksoj!
ne akiru min malprave!
faru supre vian menson!
mi ne faras menson.
ĉu vi estas manoiom?
ursu kun ni.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-19 20:20:43

En la 2005 George Lucas vizitis Berlinon por prezenti la lastan parton de la serio "Stelaj militoj". Ĵurnalistino intervjuas lin en la germana kaj enterpretisto, staranta apude, tradukas ŝiajn demandojn en la anglan kaj respondojn en la germanan. Fine la ĵurnalistino petas la aŭtoron de l'serio diri la ĉefan frazon de la filmaro.
George Lucas eldiras tre ceremonie: "Мay the Force be with you!"
Enterpretisto: "La kvaran de majo mi estos kun vi!"

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-24 07:09:58

Jen mi trovis: Si six cent sсies sсiaient six cent cyprès, six cent six scies scieraient six cent six cyprès. Ĉu ĝuste estas skribite?
The naked conductor lays under the carriage - tio estas: Nuda kondukisto kuŝas sub la vagono.

Косил косой косой косой.
Mi provis traduki la rusan frazon, uzante PROMT, kaj jen, kio okazis:
En la angla:
Mowed slanting slanting slanting
En la germana:
Mähte von der schiefen schiefen Sense
En la franca:
Fauchait oblique oblique oblique
En la hispana:
Segaba oblicuo oblicuo oblicuo.
Fakte la frazo estas:
Falĉis leporo (rusoj ofte nomas leporon strabulo) per oblikva falĉilo.

karo (Montri la profilon) 2008-januaro-25 10:01:30

Le Hibou:Jen kelkaj ekzemploj kiujn mi trovis en bela amuza libreto nomita "Sky My Husband! Ciel Mon Mari!" (aŭ "Ĉielo mia edzo!") de Jean-Loup Chiflet. En tiu libro, la verkisto prenas franclingvajn frazojn kiujn li tradukas laŭvorte anglen. Mi klopodas traduki ilin esperanten...

C'est vachement chouette.
Estas bovine strigo. (Estas tre agrabla)

Appuyer sur le champignon.
Premi la fungon. (Plirapidigi aŭton)

Rond comme une queue de pelle.
Ronda kiel vosto de ŝovelilo. (Ebriega)

encore quelques unes ridulo.gif
il vaŭ mieŭ avoir des bourses en action
que des actions en bourse ridulo.gif

Il y a des bijoŭ qu'on achètent
et d'autres pas ridulo.gif

le goût des langues étrangères ridulo.gif

Fischerman ridulo.gif le bonbon au goût de foudre ridulo.gif

mi opinias ke ne eblas traduki ĝin esperante ridulo.gif

Sur les chapeaŭx de roues.
Sur la ĉapeloj de radoj. (Rapidege)

Parler à bâtons rompus.
Paroli al rompitaj bastonoj. (Paroli multe)

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-28 12:39:21

Oni publikigas en gazetaro nuran veron krom okazoj, kiam vi estis atestanto.

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-28 15:13:19

Terurĉjo:Oni publikigas en gazetaro nuran veron krom okazoj, kiam vi estis atestanto.
rideto.gifrideto.gifrideto.gif

Memorigas min pri intervjuo, kiun mi donis al loka ĵurnaleto: neniam faros tion mi denove (la ĵurnalisto tiel malfidele citis min, ke mi memhontis legante miajn deklarojn ridindajn en tiel malbonegan francan, ke tian lingvaĵon neniam eĉ uzas mi).

Al aliaj ĵurnalistoj interesaj en mia ĵonglado mi nun diras, ke ili povas memskribi pri iliaj propraj sentoj kaj foti min el ĉiaj anguloj se ili deziras (kaj ne timas... sed verŝajne timindas esti sub ĵonglanto lango.gif ), sed ke mi havas nenion menciindan.

Ho nu! Tio ne estis humoraĵo, kaj eble ne indis ĝin ĉi tie afiŝi... Se vi tion opinias, mi al vi pardonpetas humile.

sal.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-28 17:35:36

Filu, tute male.
Plezuron grandegan ricevis mi, rakonton vian amuzan kaj atendindan legante.
Alian demandon permesu al mi fari - ĉu fakte vi aktoras kune kun ursego blanka kaj timiga treege?

Matthieu (Montri la profilon) 2008-januaro-28 18:14:44

Terurĉjo:Jen mi trovis: Si six cent sсies sсiaient six cent cyprès, six cent six scies scieraient six cent six cyprès. Ĉu ĝuste estas skribite?
La frazo estas korekta, sed mi konas ĝin tiel: Si six scies scient six cyprès, six cent six scies scient six cent six cyprès. (Prezenco anstataŭ preterito.)
Ĝi signifas: “Se ses segiloj segas ses cipresojn, sescent ses segiloj segas sescent ses cipresojn.”
La unuan parton de la frazo oni elparolas tiel: [si si si si si sipre]... Estas preskaŭ neeble kompreni ĝin parole.

Terurĉjo:En la franca:
Fauchait oblique oblique oblique
Nu, signifas nenion. (“Falĉis oblikva oblikva oblikva.”)

Reen al la supro