Al la enhavo

semajntagoj

de annadahlqvist, 2007-majo-12

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-14 19:39:51

manu_fr:Se vi rigardas la esperantajn nomojn, ili treege similas al la francajn skribitajn
precizo : escepte por sabato

Fons Lacrimarum (Montri la profilon) 2007-majo-15 14:26:27

manu_fr:La kialo certe estas, ke la franca estis vaste uzita, kiam Z kreis la esperanton.
Sed, vi pravas, ke esperanto devus uzi tagnomojn tiel :
Franca Respublika Kalendaro->Nova esperantnomo
* Primidi ->Unuatago
* Duodi ->Duatago
* Tridi ->Triatago
* Quartidi ->Kvaratago
* Quintidi ->Kvinatago
* Sextidi ->Sesatago
* Septidi ->Sepatago
* Octidi
* Nonidi
* Décadi
Kaj kial ne sur la bazo de 10 tagoj/semajno kiel post la franca revolucio ? (tamen, ne, estis vere frenezo ...!)

amike

Manu
Mi konsentas - uzinto la franca revolucia kalendaro estus terura. Mi trovis ĵus un ideo - tio estus simila al la tri pli bazaj difinoj de la tagoj. Hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ. La fineto je 'aŭ' ne estas populara. Tio estus malpli miskomprenebla ("Unuatago" estas tre simila al "unua tago")

Unu(a)tagaŭ
Du(a)tagaŭ
Tri(a)tagaŭ
Kvar(a)tagaŭ
Kvin(a)tagaŭ
Ses(a)tagaŭ
Sep(a)tagaŭ

Ili ne sonas malbone ridulo.gif

mnlg (Montri la profilon) 2007-majo-16 10:16:32

Ĉio estas tute bona, sed, ĉu la unua tago estu dimanĉo aŭ lundo?

En Zamenhofaj tempoj verŝajne oni elektintus dimanĉon, sed nun oni elektus lundon. Kaj post 100 jaroj?

Mi perfekte kontentas kun tagnomoj kiuj sonas aparte, kaj neniel ajn rilatas al iu ajn numera ordigo. Kompreneble la du sistemoj povas kunvivi, sed pro malsameco de kulturoj oni neniam povas certi ĉu la unua tago laŭ ni estas la sama kiel en iu certa lando.

Rilate al monatoj mi estus pli konsentema. Jam la romianoj enkondukis numeran ordon (SEPTEMbro, OCTObro, NOVEMbro, DECEMbro), nur por poste fuŝi la tuton je enmeto de monatoj honore al Iulius Augustus ridulo.gif

Kwekubo (Montri la profilon) 2007-majo-16 19:16:50

La irlandaj tagonomoj prezentas kunfandon de la romiaj nomoj kun la religiaj nomoj uzataj de la kristanoj.

Lundo => Luan (tago de la luno)
Mardo => Máirt (tago de Marso)
Merkredo => Céadaoin (la unua fasto)
Ĵaŭdo => Déardaoin (la tago inter la du fastotagoj)
Vendredo => Aoine (la fasto)
Sabato => Satharn (tago de Saturno)
Dimanĉo => Domhnach (tago de la Eternulo; komparu kun la latina vorto por eternulo/mastro, dominus)

Fons Lacrimarum (Montri la profilon) 2007-majo-17 22:17:48

mnlg:Ĉio estas tute bona, sed, ĉu la unua tago estu dimanĉo aŭ lundo?

En Zamenhofaj tempoj verŝajne oni elektintus dimanĉon, sed nun oni elektus lundon. Kaj post 100 jaroj?

Mi perfekte kontentas kun tagnomoj kiuj sonas aparte, kaj neniel ajn rilatas al iu ajn numera ordigo. Kompreneble la du sistemoj povas kunvivi, sed pro malsameco de kulturoj oni neniam povas certi ĉu la unua tago laŭ ni estas la sama kiel en iu certa lando.

Rilate al monatoj mi estus pli konsentema. Jam la romianoj enkondukis numeran ordon (SEPTEMbro, OCTObro, NOVEMbro, DECEMbro), nur por poste fuŝi la tuton je enmeto de monatoj honore al Iulius Augustus ridulo.gif
Vi pravas laŭ mi je monatoj. Sed mi ne estas certa kial tagnomoj maldevetas esti organizanta.

En iom ladoj, semajnoj komencas en lundo, en aliaj en dimanĉo... sed estas ankaŭ grupoj de homoj kiu ĝenerae ne uzas gregorian kalendaron (plej ofte tioj estas religio-grupoj).

Do, mi pensas ke tio estus bone se Esperantistoj uzus simplajn nomojn de tagoj - ne eŭropajn nomojn. Eĉ se parto de tiuj devas lerni ke semajno komencas en dimanĉo okulumo.gif

Kio estas malbona ke post 100 jaroj semajno eblas komenci en "kvaratagaŭ" aŭ ie ajn.

Tio ne signifus ke lokaj nomoj mortos - simila kiel lokaj lingvoj, lokaj kulturoj ktp.

Alia afero, ke tio estas nur 7 vortoj - ili prenas malgrandajn spacojn en vortaro kaj en kapo ridulo.gif - en tio ĉi kunteksto, ĉio kio mi skribis super estas sensenca okulumo.gif

Amike! ridego.gif

mnlg (Montri la profilon) 2007-majo-17 23:27:16

Mi ne certas ĉu oni entute povas strebi por neŭtraleco.

Eĉ per ŝanĝado de monataj aŭ tagaj nomoj, oni ankoraŭ uzus la okcidentan kalendaron, kaj nur pro tio, ajna proponita sistemo estus malperfekta tiusence.

Eĉ se oni finfine trovus konsenton pri uzo kaj apogo de okcidenta kalendaro, numerstila nomado ne konvinkus min.

Oni povus komence opinii ke bona anstataŭigo por la monataj nomoj estus nomoj de agoj aŭ situacioj kiuj estas kutimaj por ĉiu monato, kiel ekzemple en la franca revolucia kalendaro aŭ en la finna lingvo. Sed ankaŭ en ĉi tiu kazo ni ne estus tute neŭtralaj, ĉefe pro tio ke plejparto de tiuj situacioj rilatas al la sezono, sed sezonoj ne estas samaj en ĉiu parto de la mondo; supozu ke oni nomu januaron "fridmonato". Novzelandanoj ne konsentus.

Mi supozas ke por monatoj oni povus trovi nomojn de eventoj kiuj okazis ĝuste je tiuj monatoj. Ekzemple, mi ne scias, julio povus nomiĝi "lunmonato" ĉar ĝuste dum iu julio unuan fojon homo promenis sur luno. Tial monatoj povus eĉ havi pli ol unu nomo (kondiĉe ke la celitaj eventoj estas sufiĉe rekonitaj en la tuta mondo) kaj oni povus eble ekhavi sistemon kiu ja desegnas nomojn ĉirkaŭ homara historio, kaj ne nepre ĉirkaŭ ies kulturo, vivmaniero, aŭ vetero/geografio.

Simila sistemo por tagoj estus multe pli malfacila.

Ankaŭ en ĉi tiu kazo, numerstila nomado ne estus trafa. Laŭ mi semajno komenciĝas je lundo. Estas por mi tute logike ke semajna kalendaro montru laborajn tagojn maldekstre, kaj "semajnfinojn", propre je la fino, t.e. dekstre. Mi tamen perfekte opinias ke en aliaj mondopartoj tio ne veras (mi devis plurfoje lasi la ideon aĉeti belajn kalendarojn en anglalingvaj landoj ĉar estus por mi malfacile kutimiĝi al tio, ke semajnfinaj tagoj aperas je komenciĝoj de semajnoj). Do kiu estus la "neŭtrala" unua tago? Neniu rajtus diri.

Mi supozas ke neŭtralemuloj devus esperi ke post sufiĉa tempo, la nunaj tagnomoj fariĝu tiel malligitaj al siaj antaŭaj radikoj, ke ili aperu historiaj, tradiciaj; ke ili tenu sian sinsekvon, sed ne plu havu iun ajn internan informon pri numero aŭ pri pozicio en ideala semajno. Kredeble oni devus ankoraŭ multe atendi.

yugary (Montri la profilon) 2007-majo-18 03:39:37

mnlg:Ĉio estas tute bona, sed, ĉu la unua tago estu dimanĉo aŭ lundo?

En Zamenhofaj tempoj verŝajne oni elektintus dimanĉon, sed nun oni elektus lundon. Kaj post 100 jaroj?
Kvankam eĉ ISO difinas Lundon kiel la unuan tagon de la semajno, en Koreio, Japanio, kaj en anglaparolantaj landoj oni ankoraŭ sekvas la tradicion ke dimanĉo estas la unua tago de la semajno. Mi ne estas kristano aŭ judo, sed mi scias ke ankaŭ la Biblio diras ke dimanĉo estas la unua tago de la semajno. La arabaj kaj la maltaj nomoj de la tagoj klare montras ke origine dimanĉo estas la unua tago. La maltoj nomas ĝin "il-Ħadd" ('la unua tago'), sed iliaj kalendaroj similas al la italaj, montrantaj "it-Tnejn" (signifanta 'la dua tago') kiel la unuan tagon! Ŝajnas al mi kiel sensencaĵo, kaj por mi estas tre strange vidi eŭropan kalendaron kiu montras lundon kiel la unuan tagon.

--Gary Yu

white knight (Montri la profilon) 2007-majo-18 09:16:46

yugary:

Mi ne povas kompreni, ke la Biblio diras ke
dimanĉo estas la unua tago.
Mi aŭdis, ke Dio verkis la mondo dum ses ta-
goj kaj ke li restis la sepa tago.
Do mi pensas ke lundo devus esti la unua tago. Sed eble mi ne pravas.

Ciro (Montri la profilon) 2007-majo-18 09:23:27

En Brazilo:

Krom Sábado kaj Domingo:

Lundo = segunda-feira = dua foiro;
Mardo = terça-feira = tria foiro;
Merkredo = quarta-feira = kvara foiro;
Ĵaŭdo = quinta-feira = kvina foiro;
Vendredo = sexta-feira = sesa foiro.

Fons Lacrimarum (Montri la profilon) 2007-majo-18 09:39:18

white knight:Mi ne povas kompreni, ke la Biblio diras ke dimanĉo estas la unua tago. Mi aŭdis, ke Dio verkis la mondo dum ses ta-goj kaj ke li restis la sepa tago.
Do mi pensas ke lundo devus esti la unua tago. Sed eble mi ne pravas.
La sabato estis la sep tago kiam dio ripozis laŭ kristianoj kaj judoj. Judoj festas nuntempe sabatojn. Sed la dimanĉo estas ial grava por kristianoj, do ili ŝanĝis la tagon de ripozo al dimanĉo. Mi ne memoras nun kio afero tio estis - probable io relatas al Kristo. Eble iu kristiano eblus pli ekspliki kial ni havas problemojn por difini kio estas la unua tago de semajno okulumo.gif?

Ciro:En Brazilo:
Krom Sábado kaj Domingo:
Lundo = segunda-feira = dua foiro;
Mardo = terça-feira = tria foiro;
Merkredo = quarta-feira = kvara foiro;
Ĵaŭdo = quinta-feira = kvina foiro;
Vendredo = sexta-feira = sesa foiro.
Mi estis tre mirita kiam mi unua foje aŭdis portugalajn tagnomojn - tio estis en la lasta monato. Mi antaŭe pensis ke tioj estas simila al hispana (luno, martes, mierkoles, jueves, viernes, sabado, domingo) - mi lernas iom tion lingvon. Agrabla suprizo ridulo.gif kaj tio pruvas ke numeriga tagoj povas funkcii bone ridulo.gif.

Reen al la supro