Al la enhavo

Mi provas traduki, sed mi bezonas helpon!

de ChrisMP1, 2007-junio-01

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

ChrisMP1 (Montri la profilon) 2007-junio-01 23:48:45

Mi provas traduki la programojn de Mac OS X al esperanto, sed mi bezonas bonan vortaron! Ĉu ajnulo konas bonan vortaron pri komputilaj vortoj? Mi ne povis trovi iun.

awake (Montri la profilon) 2007-junio-02 03:32:08

Verŝajne vi deziras ion, kio estas pli plena. Sed eble la sekvanta paĝo estas utila. Estas kelkaj da tiaj vortoj ĉe ĉi-loko.

http://mindprod.com/esperanto/esperanto.html#COMPU...

ChrisMP1:Mi provas traduki la programojn de Mac OS X al esperanto, sed mi bezonas bonan vortaron! Ĉu ajnulo konas bonan vortaron pri komputilaj vortoj? Mi ne povis trovi iun.

Urho (Montri la profilon) 2007-junio-02 04:34:33

Estus bone vidi ankaŭ Komputeko - prikomputila terminokolekto

http://viavento.aplus.pl/komputeko/

Krome, bonvolu vidi:

http://en.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=6...

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2007-junio-02 06:59:45

Bona ideo!

Mi ankaû uzas Mac OS X kaj mi pensas ke esperanto versiono de Mac OS X povas havi influo positiva por esperanto ...

Geraldo

ChrisMP1 (Montri la profilon) 2007-junio-02 18:32:42

Urho:Estus bone vidi ankaŭ Komputeko - prikomputila terminokolekto

http://viavento.aplus.pl/komputeko/
Dankon! Ĝi estas perfekta! Mi bezonis vortojn kiel: konservi, reŝarĝi, ktp. Aliaj vortaroj ne havis tiajn vortojn.

Reen al la supro