Al la enhavo

Ĉu ekzistas simila al lernu! paĝaro pri angla lingvo?

de kat_art_sys, 2011-aŭgusto-18

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

kat_art_sys (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-18 12:32:25

Saluton!
Mi volas demandi - ĉu ekzistas lerna paĝaro pri angla lingvo, simila al lernu.net? Aŭ eble estas paĝaroj pri aliaj lingvoj? Mi nun konas slovaklingvan tian paĝaron. Ĉu iu povas helpi?)

sudanglo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-18 14:45:38

Provu ĉi tion de la British Council - senpaga.

geo63 (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-18 15:13:33

kat_art_sys:Saluton!
Mi volas demandi - ĉu ekzistas lerna paĝaro pri angla lingvo, simila al lernu.net? Aŭ eble estas paĝaroj pri aliaj lingvoj? Mi nun konas slovaklingvan tian paĝaron. Ĉu iu povas helpi?)
Se vi volas lerni la anglan lingvon, iru al la angla forumo de lernu! Sed turnu vian atenton al tio, kion vi skribas tie, ĉar kelkaj el tieaj uzantoj estas netuŝuminuloj kaj entute ne komprenas, ke vi ankoraŭ lernas la lingvon kaj havas rajton erari. Sed verdire tiu angla forumo estas ĉefe por anglalingvanoj lernantaj esperanton.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-18 16:37:59

geo63:Sed turnu vian atenton al tio, kion vi skribas tie, ĉar kelkaj el tieaj uzantoj estas netuŝuminuloj kaj entute ne komprenas, ke vi ankoraŭ lernas la lingvon kaj havas rajton erari.
Ne vere ... mi ne memoras okazon, kiam tie estis maltoleremo kontraŭ iu, ĉar tiu ne sufiĉe bone regas la anglan.

jpablo68 (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-18 17:09:15

darkweasel:
geo63:Sed turnu vian atenton al tio, kion vi skribas tie, ĉar kelkaj el tieaj uzantoj estas netuŝuminuloj kaj entute ne komprenas, ke vi ankoraŭ lernas la lingvon kaj havas rajton erari.
Ne vere ... mi ne memoras okazon, kiam tie estis maltoleremo kontraŭ iu, ĉar tiu ne sufiĉe bone regas la anglan.
nun kiu vi mencii tiu, mi volas lerni la japanan kaj mi serchas retpaĝo simila lernu.net sed ĉu skribi en la japana forumo kaj lerni la lingvo tie estas bonan ideo? (aŭ en aliaj forumoj interne lernu.net)

kat_art_sys (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-19 11:37:42

sudanglo:Provu ĉi tion de la British Council - senpaga.
Dankon. Sed tie estas nur angla kaj araba lingvo; kaj mi nenion povis kompreni malgajo.gif Mi komprenas rusan, ukrainan lingvon kaj esperanton.

kat_art_sys (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-19 11:40:38

geo63:
kat_art_sys:Saluton!
Mi volas demandi - ĉu ekzistas lerna paĝaro pri angla lingvo, simila al lernu.net? Aŭ eble estas paĝaroj pri aliaj lingvoj? Mi nun konas slovaklingvan tian paĝaron. Ĉu iu povas helpi?)
Se vi volas lerni la anglan lingvon, iru al la angla forumo de lernu! Sed turnu vian atenton al tio, kion vi skribas tie, ĉar kelkaj el tieaj uzantoj estas netuŝuminuloj kaj entute ne komprenas, ke vi ankoraŭ lernas la lingvon kaj havas rajton erari. Sed verdire tiu angla forumo estas ĉefe por anglalingvanoj lernantaj esperanton.
Tie oni devas skribi angle; sed mi ne povas skribi per tiu lingvo... Mi nur iome komprenas anglan, sed nenion povas diri aŭ skribi. Tial mi petas doni al mi konsilon - kie mi povas lerni anglan?

romio (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-29 16:57:53

kat_art_sys:Saluton!
Mi volas demandi - ĉu ekzistas lerna paĝaro pri angla lingvo, simila al lernu.net? Aŭ eble estas paĝaroj pri aliaj lingvoj? Mi nun konas slovaklingvan tian paĝaron. Ĉu iu povas helpi?)
Ankaŭ mi havas similan problemon. Mi komprenas, ke por finvenkistojn kaj maltoleremaj (koncerne la anglan) esperantistoj tiu ĉi loko ne taŭgas por solvi tiun ĉi problemon. Sed mi opinias ke e-o estas bonega ilo por helpi en diversaj kampoj, inkluzive studado de aliaj lingvoj.
Do, mi nun serĉas angle-esperante parolantan eŭropan familion, kiu povas alpreni mian 14-jaran filinon por praktiki la anglan (bedaŭrinde e-o ne sufiĉas por bonkvalita eduko). Pli bone estus somertempo (1-2 monatoj). Anstataŭ ni povas alpreni infanojn por praktikado de la rusa. Detaloj estas pridiskuteblaj. Helpu, homoj...

sudanglo (Montri la profilon) 2011-septembro-09 12:43:44

Jen demando. Ĉu iu verkema Esperantisto (denaska parolanto de la angla) eble trovus merkaton por gvidlibro en Esperanto pri la baza strukturo de la angla?

Ĉu ne ekzistas lernolibroj/gvidiloj en Esperanto por diversaj naciaj lingvoj?

targanook (Montri la profilon) 2011-septembro-20 09:09:17

La denaska parolanto de iu lingvo (angla, germana, pola, rusa...) atingas sian lingvan lertecon en la aĝo de 17 jaroj. Do por 15 jaroj li/ŝi uzas la lingvon po 10 horojn je tago. Simpla kalkulo montras, ke li/ŝi estas ĉe la lingvo dum 54750 horoj. La eksterlandano ne povas dediĉi tiom da tempo al la lernado de la alia lingvo. Se vi lernas 4 horojn dum la semajno por 10 jaroj, vi pasigas kun la lingvo nur 2085 horojn. Nun komparu:

54750 : 2085
25 : 1

Do vi nur atingos 1/25 da nivelo de la denaska parolanto. Vi uzos la lingvon kiel 5-6 jara infano. Tiom vi povas lerni en la lernejo. Kaj tia estas la nivelo de la plejmulto de fremdluloj.

Do ne kredu ke iu kurso aŭ iu lernejo farigos vin anglo-parolanto kiel la anglo. Tio ĉi estas tute neebla. Aĉetu iun kurson de la angla lingvo kaj komencu lerni laŭ ĝi. Se vi havas problemojn, demandu iun anglan esperantiston. Sed memoru - tio daŭros por multaj jaroj - la angla estas dekoble pli malfaĉila ol esperanto. La angla entute ne estas simpla lingvo - komplika elparolo, nefonetika skribsistemo, miloj da esprimoj kaj esceptoj.
Sukceson

Amike, Adam.

PS: Mi lernas la anglan jam 13 jaroj kaj mi ne povas min flue kaj senerare esprimi angle. Kaj mi lernas esperanton por 4 monatoj kaj mi ne havas problemojn kun ĝi - supera lingvo.

Reen al la supro