Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 2011-decembro-25

Mesaĝoj: 8962

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-21 11:42:07

La sinsekvo de la tempo estas neevitebla, kaj post la okazoĵo ĝi ṕerdiĝas; la geamataj estuloj kiuj forpasis por ni neniam plu revenos. Vi pravas pri Esperanto, ĉar ĝi certe, jes ja estas kunulo por la tuta vivo.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-22 02:09:28

Versaĵoj bibliaj multaj enhavas tre gravajn kaj vivvigligajn instruaĵojn.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-22 15:25:04

Inter batalantoj la pravo estas ĉiam de tiu, kiu ne envolvas sin en vanajn diskutojn. "Eloi, Eloi, lama sabaĥtani; tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?" (Sankta Marko 15----34-35) Laŭ mi ne estas vivvigligaj vortoj, sed malespero antaŭ la terura fino, kiu rondiras ĉiun el ni.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-23 04:06:54

DISAWIA:
sudanglo:cFlat, ĉu arboj havas brakojn en Esperantujo? Mi ĉiam supozis ke ili havas branĉojn
-La unua vorto de la dua frazo komenciĝu je la unua litero de la lasta vorto de la unua frazo. Je ĉi tiu ekzemplo, 'i' estas la unua litero de 'interbraĉe', kiu estas la lasta vorto de la frazo.
[jes]

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-23 04:08:28

Nepre oni povas trovi kontraŭajn ekzemplojn.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-23 12:16:31

Ekzistas ankaŭ en Esperanto, kaj ĉiu ajn lingvo metaforo por ke oni povu beligi sian diraĵon ekz-e: La vento skuis la brakojn de la arboj; kompreneble temas pri metaforo. En poeziaĵo oni multe uzas metaforon, kelkfoje por agordi la metrikon.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-24 03:14:42

Meti kisojn estas floroj de ama kareco.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-24 13:16:22

Kiam Judaso per kiso transdonis Jesuon al soldatoj, certe, ne estis signo de ama kareco. Ne tiu, kiu elirigas iun de la truo estas amiko (Saddam Hussein).

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-27 03:08:34

Havante iun, kiu amas vin ankaŭ estas situacio kie vi povas sekure ricevi agojn de amemo.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-27 11:53:54

Aŭdu, vidu, akompanu kaj parolu noble, fidela al la konfido al vi donita. Amo estas kiel pano, kiun oni devas manĝi sen troigo, aŭ kiel la akvo kiun oni devas trinki en la ĝusta kvanto.

Reen al la supro