Al la enhavo

Vorta ordo en Esperanto?

de awake, 2007-septembro-22

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

awake (Montri la profilon) 2007-septembro-22 18:43:12

Teorie, oni povas uzi iun ajn vortan ordon en Esperanto.

viro kaptis fiŝon
viro fiŝon kaptis
fiŝon kaptis viro
fiŝon viro kaptis

ktp

Tamen, normale, oni uzas la unuan (SVO). Mi ofte scivolis, ĉu Zamenhof intencis, ke oni uzu la vortan ordon de sia denaska lingvo? Aŭ, ĉu Zamenhof intencis ke la SVO-a ordo estu la plej uzita de la komenco de nia lingvo.

Eble, la unuaj esperantistoj havis denaskajn lingvojn je SVO-a ordo, kaj ili igas tiun ordon esti establita? Efektive, Zamenhof Mem uzis la SVO-an ordon; do aliaj homoj nature estus emita kopii lin.

Simajro (Montri la profilon) 2007-septembro-22 19:50:15

Kara amiko, Zamenhof elektis la SVO-an ordon por Esperanto ĉar efektive ĝi estas la plej ofte uzata en la mondaj lingvoj.

sandman85 (Montri la profilon) 2007-septembro-26 21:57:13

Multaj lingvoj uzas diferenca vortorton, ke Zamenhof kompromisis kaj permesis multaj vortorton. Tio helpas por nekonfuzas parolantojn de Esperanto.

Mi denaske parolas Angla, ke mi uzas la SVO vortorton. Sed multaj homoj estas familiara kun diferenca vortortojn, ke ili nebezonas por lernas nova vortortojn.

Sxak (Montri la profilon) 2007-septembro-27 14:13:40

Simajro:Kara amiko, Zamenhof elektis la SVO-an ordon por Esperanto
Sed laŭ mia scio Zamenhof nniam elektis tian vortordon... Mi memoras, ke li aprobis slavan vortodon, kiu ofte sed en ĉiam estas SVO
Kaj nun mi trovis tion...
Zamenhof:
Kelkaj Esperantistoj pensas, ke mi uzas en miaj verkoj stilon slavan. Tia opinio estas tute erara. Estas vero, ke slavoj ofte posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj aŭ romanoj; sed tio ĉi venas ne de tio, ke la stilo en Esperanto estas slava, sed nur de tio, ke la slavaj lingvoj havas vortordon pli simplan kaj sekve ankaŭ pli proksiman al la vortordo en Esperanto. La vera stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas — aŭ almenaŭ devas esti — nur stilo simpla kaj logika.

horsto (Montri la profilon) 2007-septembro-27 17:48:27

Ŝak:

Dankon ŝak por tiu klarigo. Estas ĉiam plezuro legi la klaran kaj logikan stilon de tekstoj de Zamenhof.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-28 21:40:24

Rusa lingvo pro sia enhavo de akuzativo ne ĉiam uzas "rektan vortordon" (SVO).
Ekzemple, la rusa ĉiam uzas en dialogoj de verkaĵoj jenan ordon - VSO.
Tio estas: "diris li" aŭ "respondis ŝi" aŭ "klarigis estro la situacion" kaj similaj.

mnlg (Montri la profilon) 2007-oktobro-29 00:17:20

Interese, T. Kaj kion oni kutime uzas en parolo?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-29 06:22:20

mnlg:Interese, T. Kaj kion oni kutime uzas en parolo?
Tio dependas de situacio, sed plej ofte, certe, estas uzata SVO-ordo.
Kiam necesas ion emfazi, tion oni faras aŭ intonacie, aŭ starigante necesan vorton antaŭe.

Меня Вы спросили о порядке слов в русском языке.
Min vi demandis pri vortordo en la rusa.

Matthieu (Montri la profilon) 2007-oktobro-29 09:15:24

Do ĉiaj vortordoj eblas, kiel en Esperanto?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-29 11:10:54

Mutusen:Do ĉiaj vortordoj eblas, kiel en Esperanto?
Almenaŭ en la rusa - jes.

Reen al la supro