Al la enhavo

Esperanto-movado kaj EU

de diogotux, 2007-oktobro-03

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

diogotux (Montri la profilon) 2007-oktobro-03 20:22:13

Mi ĵus legis artikolon pri esperanto-movado kaj Eŭropa-Uneco (EU). Ĝi klarigas iuj kialoj por Esperanto esti akceptata en EU. Mi trovis ĝin tre interesa, pro tio mi rekomendas legi.

Legu en via patra lingvo: http://www.2-2.se/

mastro Jano (Montri la profilon) 2007-oktobro-05 17:28:31

Bedaurinde ĝi estas legebla nek en mia gepatra lingvo, nek Esperante. malgajo.gif

Jes (Montri la profilon) 2007-oktobro-05 20:11:26

Mi loĝas en Hispanio kaj mi vizitis la "Europa Parlamento" septembre 2003... Mi vidis ekzistecon de traduktejojn kaj traduktantojn do oni bezonis tradukti 11 MALSAMAJN LINGVOJN!!

Kaj nun, hodiau oni bezonas tradukti almenaŭ 25 MALSAMAJN LINGVOJN!!

Oni scias ke tio okazas multa elspezado da monon ĉiu tage!! Evidente, Ĝi estas iome malesperiganta!!

Tial, mi sendis leteron al Europa Parlamento proponinte la Esperanto kiel Lingvo en la Parlamento (tiel, oni ne bezonus elspezi tro da monon kaj oni povus uzi alie!) Sed... ĝis nun, mi ne ricevis respondon, nek... nenion. (mi jam sendis leteron antaŭ unu jaro)

Ĉu eble ili pensas ke nure mi scias esperanton? demando.gifdemando.gif

ora knabo (Montri la profilon) 2007-oktobro-05 21:37:51

Jes:Oni scias ke tio okazas multa elspezado da monon ĉiu tage!! Evidente, Ĝi estas iome malesperiganta!!

Tial, mi sendis leteron al Europa Parlamento proponinte la Esperanto kiel Lingvo en la Parlamento (tiel, oni ne bezonus elspezi tro da monon kaj oni povus uzi alie!)
Sed tio ne estas tiel simple. Imagu: Oni skribis ion en hungara lingvo, kaj tradukis tion en Esperanto (tre malsimila al hungara), kaj poste tradukis la Esperantan tradukon en ekzemple la pola (tre malsimila al Esperanto). Se oni uzus tiun ĉi manieron, oni povus perdi multe da senco de skribita teksto, ĉu ne? Do, traduki el hungara en pola estus pli bone, kaj la rezulto estus pli korekta. Bedaŭrinde, pli multekosta.
Mi ankaŭ volas ke Eŭropanoj (kaj mondanoj) havu komunan lingvon, sed oni ne povas tuj komenci kun Esperanto. Laŭ mia opinio, unue la pli granda parto da Eŭropanoj devus ellerni Esperanton (por ke la hungara-esperanta-pola afero ne okazu).

Mi ja esperas ke mia mesaĝo estas tute komprenebla, ĝis nun mi skribis nur pri simplaj aferoj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-06 03:16:19

Rusa proverbo: Unua krespo ĉiam estas bulo.
Kiu spertis baki krespojn, tiu komprenos. lango.gif
Temas ja, ke dekomence ĉiuj tekstoj (prelegoj, raportoj kaj tiel plu) estu skribataj (parolataj, kreataj) en Esperanto kaj nur poste tradukotaj en diversajn lingvojn.
Kiom da jaroj, kara Ora knabo, vi lernas kaj uzas Esperanton? Ĉu tio povas kompariĝi kun, ekzemple, la tempo de via lernado de la angla (la germana, la itala aŭ la rusa - mi ne scias, kiun lingvon vi lernis).
Sendube, ke, por klare kaj kompreneble ekspliki en Esperanto viajn opiniojn en via lasta mesaĝo, vi bezonis malpli da tempo kaj obstineco pri lernado de la lingvo, ol vi elspezus ilin por fari la samon en iu nacia (ne via gepatra) lingvo.
Eĉ post jarduono de uzado de Esperanto en komunaj rilatoj en EU oni sentus grandegan utilegon de tia uzado.
Kialoj de la malo (ke Esperanto ne fariĝis la komuna lingvo) estas politikaj, ideologiaj kaj financaj. Mi ne ekskluzivas, ke la kialoj ofte estas personaj, ĉar multaj homoj estas tre pigraj. rideto.gif

Ĉu la frazoj en mia mesaĝo ŝajnas al iu tro longaj?

ora knabo (Montri la profilon) 2007-oktobro-06 12:23:16

Terurĉjo:
Temas ja, ke dekomence ĉiuj tekstoj (prelegoj, raportoj kaj tiel plu) estu skribataj (parolataj, kreataj) en Esperanto kaj nur poste tradukotaj en diversajn lingvojn.

Ĉu la frazoj en mia mesaĝo ŝajnas al iu tro longaj?
Jes, kun tiu ideo mi konsentas. Sed, kiel mi diris, por skribi ĉiujn tekstojn originale en Esperanto, multaj homoj devas ĝin scii.

La frazoj ne ŝajnas tro longaj al mi lango.gif

Gerusa (Montri la profilon) 2007-oktobro-26 13:55:16

Mi legas en brazila lingvo. Tre interesa kaj grava por esperantista movado, speciale la frazo (mi tentos traduki por Esperanto):
"La persono ke scias kio la esperanto reprezentas, havas ŝuldon de ĝin divastigi" (Leo Tolstoy). Ĉu vi interakordas?? senkulpa.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-27 01:35:59

Fakte elstara rusa verkisto Lev Tolstoj skribis en sia letero al kelkaj esperantistoj, kiuj demandis lin pri lia opinio pri internacia lingvo entute kaj pri Esperanto konkrete, sekvon:

Forigita granda parto en la rusa, kiu ne havis tradukon al Esperanto.

И потому изучение эсперанто и распространение его
есть несомненно христианское дело, способствующее установлению Царства Божия, того дела, которое составляет главное и единственное назначение жизни человеческой.
"

Mi tradukis nur la lastan parton, kiel la plej gravan.

Tial lernado de Esperanto kaj ties disvastigado estas sendube kristana afero, kontribuanta al starigo de Regno Dia, de tiu afero, kiu estas ĉefa kaj sola destino de vivo homa.

Matthieu (Montri la profilon) 2007-oktobro-27 08:41:22

Tiu paĝaro estas interesa; mi povos montri ĝin al dubemuloj pri Esperanto. (Kvankam estas kelkaj eraroj en la franca traduko.)

Reen al la supro