Al la enhavo

Ĉu ekzistas verbo, kiu signifas "diri aŭ skribi"?

de Francestral, 2013-aprilo-08

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Francestral (Montri la profilon) 2013-aprilo-10 10:46:12

TatuLe:La sufikso -iv estas evitinda ĉar ĝi estas neoficiala.
La sufikso -iv estas en PIV.

novatago (Montri la profilon) 2013-aprilo-10 10:54:53

Francestral:
TatuLe:La sufikso -iv estas evitinda ĉar ĝi estas neoficiala.
La sufikso -iv estas en PIV.
La vorto mutulo, kies radiko estas fundamenta, ankaŭ estas en PIV kaj vi ne uzis ĝin. Kio ja strangas se oni atentas vian stragan vortaran obsedon.

Ĝis, Novatago.

Sahaquiel (Montri la profilon) 2013-aprilo-10 20:54:15

PIV ne estas oficiala organo, kaj ĝi enhavas multajn francaĵojn kaj anglaĵojn, eĉ neologismojn nebezonatajn. Estu atenta kiam vi ĝin rigardu, kontrolu aldone pli da vortaroj.

Kaj kiel klarigite, mutuloj ja parolas per la manoj. Sed eble vi volas diri «esprimi».

Francestral (Montri la profilon) 2013-aprilo-10 23:17:43

Sahaquiel:PIV ne estas oficiala organo
Kiel oni scias, ĉu io estas oficiala?

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 14:36:51

novatago:Tamen, uzi "diri" tiukaze estas tute ĝusta. Ĉar mutulo (sed ankaŭ nemutuloj) parolas per gestoj. Memoru signolingvo estas lingvo, do se oni parolas aŭ scipovas tiun lingvon, oni kapablas diri aĵojn per tiu lingvon.
Mi mem uzas "diri" eĉ se estas evidente, ke temas pri skribo. En letero mi povus skribi "En via lasta letero vi diris ... Nun mi volas diri ...". Sed mi ne kredas ke oni povas uzi "diri" tiel, kiam la verko estas pli formala: "En la kontrakto la luanto diras ...".

Sahaquiel (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 17:06:50

Francestral:
Sahaquiel:PIV ne estas oficiala organo
Kiel oni scias, ĉu io estas oficiala?
Jes, nur la verkoj de la Akademio de Esperanto estas oficialaj.

Reen al la supro