Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2577

Lingvo: Esperanto

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-24 03:08:44

Individua konscienco ekzistas por gvidi vin, sed multaj ignoras ĝin.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-24 13:42:18

Ĝin (La individua konscienco) oni uzas por gardi eternajn valorojn, ĉar la verdaj jaroj pasas rapide, tamen la faritaj kompromisoj daŭras dum la tuta ekzistado.

La tuta ekzistado

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-27 03:01:02

La tuta ekzistado en la lageto dependas unu de la alia.

La alia homo ...

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-27 12:06:29

La alia homo ankaŭ havas problemojn, tial neniam perdu la esperon; kiu anj okazos, restu konfidema.

Restu komfidema

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-28 02:15:48

Restu komfidema pri tio, ke la suno leviĝos morgaŭ.

Morgaŭ mi kaj ...

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-28 11:41:11

Morgaŭ mi kaj la cetera homaro devu daŭrigi nian lernadon, ĉar neniu estas tiel saĝa, ke li aŭ ŝi ne bezonas lerni plu, nek tiel evoluinta, ke li aŭ ŝi povas rifuzi kontribuojn de aliaj al sia intima kresko.

Intima kresko

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-29 02:14:07

Intima kresko estas atingeble, se vi ĝentile kaj afable agas al via edz(in)o aŭ amik(in)o.

La amik(in)o daŭre ...

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-29 12:43:50

La amikino daŭre vivanta ĉe mi, ĉiam disvastigante la esperon por pli bonaj tagoj. Laŭ ŝi, la espero vigligas la idealojn, kaj kuraĝigas la personojn, kiuj sin renovigas, eĉ kiam ĉio ŝajnas baldaŭ perdota.

Ŝajnas baldaŭ perdota...

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-januaro-30 04:33:09

Ŝajnas baldaŭ perdotajn bebodentojn de la infanino.

La infanino rampis ...

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-30 10:16:56

La infanino rampas, sed baldaŭ ŝi paŝos.

Ŝi paŝas.

Reen al la supro