Al la enhavo

ĝustaj prepozicioj

de eb.eric, 2007-decembro-03

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

eb.eric (Montri la profilon) 2007-decembro-03 14:56:16

Saluton. Mi esperas ke vi fartas bone.

Mi havas unu demandon rilate la prepozicioj. Kiel povus oni scii la bonan prepozicion de iu verbo?

Ekzemple, oni diras "telefoni al vi" kaj ne "telefoni vi", sed mi ne scias kial.

Dankon! (Kaj mi vin petas de kontroli mian gramatikon, se vi bone deziras.)

Eric

Jasminka (Montri la profilon) 2007-decembro-03 15:22:12

eb.eric:Mi havas unu demandon rilate la prepozicioj. Kiel povus oni scii la bonan prepozicion de iu verbo?

Ekzemple, oni diras "telefoni al vi" kaj ne "telefoni vi", sed mi ne scias kial.
"Telefoni" estas transitiva verbo, pro tio eblas nur diri "telefoni viN" aŭ "telefoni al vi".

eb.eric (Montri la profilon) 2007-decembro-03 15:30:47

Ho, dankon, mi ne sciis. Ĉu vi scias se vortaro (libro) dirus ĉu verbo estas trasitiva?

Mi pensas ke mi devos aĉeti vortaron. Sed, ne estas malmultekosta...

eb.eric (Montri la profilon) 2007-decembro-03 15:38:15

Novan ekzemplon:

Se, dum rigardanta la televido, mi vidas homon. Ĉu mi dirus: Mi vidas homon sur/en/per/kun/tra/... la televido.

Mi scias ke la ĝusta prepozicio estas malsama en la angla lingvo ke en la franca lingvo.

Filu (Montri la profilon) 2007-decembro-03 20:04:06

eb.eric:Novan ekzemplon:

Se, dum rigardanta la televido, mi vidas homon. Ĉu mi dirus: Mi vidas homon sur/en/per/kun/tra/... la televido.

Mi scias ke la ĝusta prepozicio estas malsama en la angla lingvo ke en la franca lingvo.
Kara Eric,

Mi anstataŭ esprimus vian unuan frazon tiel:

Se, rigardante la televidon, mi vidas homon, ĉu mi dirus... ? Se, dum mi estas rigardanta la televidon, mi vidas homon, ĉu mi dirus... ?

Nu! Ankoraŭ respondindas via demando, sed ĝi ankoraŭ ne respondiĝis. Mi uzus (sed estu prudenta kun mia rekomendo, ĉar ne spertulo mi estas) la prepozicion "ĉe": mi vidas homon ĉe televido.

Se vi vidus homon per televido, al mi ŝajnus, ke vi uzas televidon ĉar alimaniere ne facile eblas (aŭ eĉ tute maleblas) vidi tiun homon en la nuntempa. Ekzemple: Lune marŝantajn homojn oni vidis per televido.

Se vi vidus homon kun televido, vi vidus homon, kiu kunportas televidon kun si.

Se vi vidus homon tra televido, la televido estus travidebla (kiel fenestro) kaj tra ĝi, malantaŭ ĝi, vi vidus homon.

Se vi vidus homon sur televido, tiu homo estus staranta sur televido (verŝajne tio ne estus tre bona por kompatinda televido...)

--- Eble mi malpravas en ĉisekvonta kazo... Spertuloj, mi petas vin korekti se mi deliras ---
Se vi vidus homon en televido, tiam vera homo (ne nur ĝia bildo) estus ene de la televido (tiukaze estus aŭ hometo, aŭ televidego okulumo.gif ).

Amike

Filu (Montri la profilon) 2007-decembro-03 20:09:30

eb.eric:Ho, dankon, mi ne sciis. Ĉu vi scias se vortaro (libro) dirus ĉu verbo estas trasitiva?

Mi pensas ke mi devos aĉeti vortaron. Sed, ne estas malmultekosta...
Eblas senkoste uzi la retan vortaron, kiu ja mencias ĉu aŭ ne verbo estas transitiva.

Ĉi tie troviĝas la ReVo

eb.eric (Montri la profilon) 2007-decembro-04 17:29:18

Perfekta! Dankon! Via respondo estas tre utila... Lasi min diri... Mi multe apreprezas la komunuman atmosferon de ĉi tiu forumo. Mi esperas baldaŭ kontribui kun plej alta nivelo de Esperanto.

Amike,

Eric

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-04 20:18:02

eb.eric:Novan ekzemplon:

Se, dum rigardanta la televido, mi vidas homon. Ĉu mi dirus: Mi vidas homon sur/en/per/kun/tra/... la televido.

Mi scias ke la ĝusta prepozicio estas malsama en la angla lingvo ke en la franca lingvo.
Kara Eric! Mi esperas, ke "eb" ne signifas "ebria" rido.gif , malgraŭ vortoj, skribitaj de vi en alia forumo.

Ĉar Filu ĉion tre bone kaj kompreneble jam klarigis, mi volus aldoni nur kelkajn miajn rimarkojn.
Unue, Mi vidas homon sur/en/per/kun/tra/... la televido. La aparato nomiĝas ne televido, sed televidilo. Tial: Mi vidas homon en televidilo.
Due: en Esperanto estas verbo - televidi. Divenu la signifon! lango.gif

Filu (Montri la profilon) 2007-decembro-04 21:03:43

ekstertemo.gif

Kara Terurĉjo,

Ekvintris kaj via felo tute faliĝis, ĉu?

Ĉiam naturo trovas novajn manierojn mirigi min. okulumo.gif

eb.eric (Montri la profilon) 2007-decembro-04 22:11:13

Mi ŝercis... mi ne trinkas tro ofte. Tamen, mi estas studento, do mi devas trinki iomete (almenaŭ). senkulpa.gif Ĉu katoj ŝatas trinki lakton?

Kaj "eb" estas Eric Brown. Jes, eb.eric estas redunda, sed mi ĝin ŝatas.

Reen al la supro