Al la enhavo

Finvenku la iksa sistemo!

de Maldormemo, 2008-februaro-01

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

Maldormemo (Montri la profilon) 2008-februaro-01 02:50:12

Mi partoprenis plurajn diskutojn pri kiel eble plej bele oni skribu esperanton kiam mankas ĉapeloj. Estetiko gravas, sed ŝajne temas pli malpli pri de alkutimiĝo - kion oni ofte vidis oni aprezas.

Tial mia vidpunkto estas alia: mi suferas de disleksieto, mi malrapide legas kaj ofte skribas malkorekte nacilingve. Esperanto multe pli taŭgas por mi, ĉar oni ĉiam skribu kiel oni parolu. povas tamen okazi ke mi mistajpas, sed kompare ol kiel mi skribas aliaj lingvoj esperanto treege facilegas kaj skribado kaj legado por mi.

Bedaŭrinde por mi kiam ne haveblas ĉapelitajn literojn homoj uzas tre diversajn manierojn marki la ĉapelojn. La plej uzata krom iksosistemo ŝajnas esti al (zamenhofa) ho-sistemo. Tiu sistemo estas la malplej legebla por mi, ĉar ĝi miksas literojn kaj markilojn. ikso en esperanto nur estas markilo kiel ', ^ aŭ aliaj anstataŭaĵoj uzata de homoj. kontraŭe ho povas esti aŭ/kaj litero aŭ/kaj markilo. Tio detruas la analogio inter skribita kaj legata lingvo por mi.

Nu, tial mi elkore esperas je la rapida finvenko de la iksa sistemo, komprenebla por komputiloj kaj disleksiuloj!

horsto (Montri la profilon) 2008-februaro-01 17:22:03

Mi kredas ke ankaŭ por nedisleksiuloj la x-sistemo estas pli bone legebla ol la h-sistemo. Ankaŭ por komputiloj estas pli facile anstataŭi la ikson per la ĉapelita litero. Eble Zamenhof uzis la h-sistemon ĉar la ikso ja ne ekzistas en Esperanto.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-februaro-02 08:02:20

Ni ne plu uzas mekanikajn skribmaŝinojn skribi esperante. Nuntempe, en Vindozo, Linukso, kaj Apple sistemoj, estas facile tajpi ĉapelitajn literojn. Estas ne plu kialo uzi la x-sistemon.

Eble iuj ne scias kiel skribi ĉapellitere, sed tio estas alia afero.

dobri (Montri la profilon) 2008-februaro-02 16:08:19

Amikoj!
Vi ĉiuj pravas. Iksa sistemo estas pli legebla ol la h-sistemo. Por mi plej konvenas ĉapelitaj literoj skribitaj en kodado UTF-8. Sed kiel skribis RiotNrrd (stranga kromnomo), ekzistas multaj homoj, kiuj ne kapablas tion. Ekzemple mia usona amiko ŝatas h-sistemon kaj plu li asertas, ke skribi per Unikodo sur lia komputilo ne eblas.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-02 16:26:33

Sed estimata RiotNrrd ne scias, ke via salutnomo "dobri" signifas "bonkora".
Aŭ malmalica lango.gif .

dobri (Montri la profilon) 2008-februaro-02 16:54:20

Kara Terurĉjo!
Vi pravas kaj same malpravas. "Bonkora" en ĉeĥa lingvo skribatas "dobrý". Mia salutnomo estas fakte mallongigo de ĉeĥa vilaĝo Dobřichovice, kie loĝas mia amiko Petro Chrdle kaj kie mi jam kelkfoje travivis neforgeseblajn E-renkontiĝojn. Bonvolu veni al ĉijara KAEST!
Tamen mi povas fieri, ke almenaŭ iu interesiĝas pri mia kromnomo. Mi elektis ĝin preskaŭ hazarde, ĉar en pluaj urboj vivas miaj amikoj. Parenteze, kion signifas la via salutnomo? Certe ne teruron!

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-februaro-02 17:47:04

Sed kiel skribis RiotNrrd (stranga kromnomo)...

Mia kromnomo estas ŝerco. Dum la fino de la 1970-oj, en la "punk" muzikmovado, estis grupo de inoj kiuj memnomiĝis "RiotGrrl-oj".

En la libro "Microserfs", de Douglas Coupland, la verkisto skribis pri grupo de junaj programistoj kiel "RiotNrrd-oj" ("nrrd" estas prononcas kiel "nerd"*, angle). Kaj de tie venis mian kromnomon (mi estas programisto, kvankam ne ino).

-----

* Mi ne konas la esperantan vorton por "nerd".

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-februaro-23 15:28:59

Mi opinias ke oni se eble uzu unikodon UTF-8 por ĝuste uzi ĉapelitajn literojn. Ĉiuj anstaŭantaj sistemoj ĉiam estos provizoraj solvoj kaj laŭ mi ili malbelas. Mi tamen konsentas ke persono kies komputilo ne kapablas uzi unikodon devas uzi anstaŭanta sistemo kaj tiam certe iksa metodo plej taŭgas.

Por Vindozo mi trovis programon Keyman, kiun mi tre ŝatis. La problemo por mi estas ke mi ne ŝatas uzi Vindozon, sed mi ĵus komencis uzi Linukson.

Pri tio mi skribis en alia fadeno, se iu interesiĝus: "Pri ĉio cetera/Linukso kaj esperanta alfabeto".

Al Maldormemo: Ĉar vi probable havas saman gepatran klavaron kiel mi, ĉu vi eble volas provi mian solvon skribi esperante?

/Alf

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-februaro-23 16:42:16

Mi uzas kaj Vindozo kaj Linukso, kaj mi ne havas problemojn kun la skribado de ĉapelliteroj en iu ajn.

La plejparto de Linuksaj sistemoj havas esperanta "keymap" jam instalita. Vi ĵus bezonas ŝargi ĝin.

Vindozo ne estas tiel amikema al Esperanto kiel Linukso. Sed, estas ankaŭ "keymaps" por Vindozo. Mi mem verkis unu: http://home.comcast.net/~synthiotics/eo/eo01.zip

pianopimp27 (Montri la profilon) 2008-februaro-23 18:33:14

Mi ne scias, ĉu oni devas havi tiun ĉi UTF-8 por tio ĉi, sed mi antaŭ nelonge prenis tre bonan programadon por skribi ĉapelajn literojn. Mi havas Vindozo sed ĝi eble funkcias por aliaj sistemoj. Mi nur devas klaki butonon en la angulo de mia ekrano kaj se mi tajpas x post c, s, h, ktp, ĝi iĝas ĉ, ŝ, ĥ, ktp. Kiam mi ne volas tajpi en Esperanto, mi nur malklakas la butonon. Mi prenis la programadon de http://www.esperanto.mv.ru/Ek/

Ĉu iu opinias, ke tio problemo diras al ni, ke Ido estas pli bona lingvo, dank' al ĝia manko de specialaj literoj? Mi ankoraŭ opinias, ke Esperanto estas pli bona kun ĝia maltajpeblaj literoj, sed estas interesa.

Reen al la supro