Al la enhavo

Diferenco inter skatolo kaj kesto.

de minombreespollo, 2016-februaro-05

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

minombreespollo (Montri la profilon) 2016-februaro-05 04:24:45

Saluton, Mi estas komencanto kaj uzi vortarojn estis tre malfacila sen vortprovizon. La tradukoj ne solvi la miaj demandoj. Do, mi demandas vin por pri la uzo de tiuj vortoj. (Mi esperas, ke la antaŭa frazo estas amikeca).

Vin
kokido

r_mateo (Montri la profilon) 2016-februaro-05 07:47:41

minombreespollo:Saluton, Mi estas komencanto kaj uzi vortarojn estis tre malfacila sen vortprovizon. La tradukoj ne solvi la miaj demandoj. Do, mi demandas vin por pri la uzo de tiuj vortoj. (Mi esperas, ke la antaŭa frazo estas amikeca).

Vin
kokido
Saluton,

Skatolo estas malpreciza ol kesto.

Jen definoj de vortaro :
- Kesto :
Ujo ligna, metala, plasta aŭ el alia materialo, ofte en formo de orta paralelepipedo
- Skatolo :
Ujeto diversforma, fermebla kaj malfermebla, el solida substanco kiaj ligno, kartono, plasto, metalo...

Amike,
rolando.

r_mateo (Montri la profilon) 2016-februaro-05 08:03:14

r_mateo:
minombreespollo:Saluton, Mi estas komencanto kaj uzi vortarojn estis tre malfacila sen vortprovizon. La tradukoj ne solvi la miaj demandoj. Do, mi demandas vin por pri la uzo de tiuj vortoj. (Mi esperas, ke la antaŭa frazo estas amikeca).

Vin
kokido
Saluton,

Skatolo estas malpreciza ol kesto.

Jen definoj de vortaro :
- Kesto :
Ujo ligna, metala, plasta aŭ el alia materialo, ofte en formo de orta paralelepipedo
- Skatolo :
Ujeto diversforma, fermebla kaj malfermebla, el solida substanco kiaj ligno, kartono, plasto, metalo...

Amike,
rolando.
Pardonu min, « Skatolo estas pli malpreciza ol kesto. »

Amike.

opalo (Montri la profilon) 2016-februaro-05 11:23:33

Kesto estas pli fortika ol skatolo, kaj ĉiam granda.

En sia traduko de La Batalo de l' Vivo, Zamenhof metis fajreltenaj kestoj kun pendantaj seruroj por "boxes, padlocked and fireproof." En Fabeloj de Andersen, li asertis ke kesto staris en angulo, aŭ ke ĝi enhavas monon aŭ oron.

Kontraŭ tio, en Marta li skribis ŝi malfermis longforman skatolon, en kiu troviĝis ilaro por desegnado.

En la Universala Vortaro oni trovas:
kest' caisse, coffre | chest, box | Kiste, Kasten, Lade | ящикъ | skrzynia.
——tir'kest' tiroir | drawer | Schublade | выдвижной ящикъ | szuflada.

skatol' boîte | small box, case | Büchse, Schachtel | коробка | pudełko.
Do, tre simple:

externalImage.png

Reen al la supro