Al la enhavo

Traduko de kanzono

de Francesca_Elanor, 2008-marto-27

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Francesca_Elanor (Montri la profilon) 2008-marto-27 20:38:32

Saluton!
Mi provis esperantigi tekston de kanzono por metala-grupon de mia koramiko, tamen mi ne certas ke ĉio ĝustas! Ĉu vi trovas iun eraron, iun frazon ne kompreneblan, ktp?

" L'ANTAŬA TAGO
originala teksto angle verkita de ATREIDES (www.atreides-metal.com)
traduko en esperanto de Francesca

Mi morgaŭ / ne estos plu
ĉi-sube / tute sola,
l' ĉielon mi / rigardas ti-
om foran, / mi volas
alveni al l'sun, / forflugi kiel
kolomboj...

L'iam koni- / tan nomon nun
mi vokas, / mi memoras
l' rideton de l' / transmura viv'
la guston / de l' liber'
deziras senti l' / venton mi tra l'
hararo...

La ŝtonoj ĉirkaŭ- / antaj min
estas kaĝo por mi / tranĉanta l' flugilojn

Ne flugas mi / eĉ ne mi tuŝas
aeron, / ĉielon kaj venton

Sed morgaŭ / per flugiloj
mi foriĝos / el l' labirint'

Kaj ŝvebos mi / kaj tie supre
mi krios / kanton tra l' vent

Kaj morgaŭ / per flugiloj
mi foriĝos / el l' labirint'

Si fiaskos mi, / si mortos mi
mi vere / mortos libere

Si falos mi, / mi falos de pli
alte ol / iam iros
vi! "

Dankon pro via helpo!

Francesca_Elanor

appelflap (Montri la profilon) 2008-marto-27 21:41:12

Mi nur kontrolis la gramatikon, ne komparis kun originalo.

Mi ne scias ĉu l'iam estas ĝusta. Eble estas, eble vi devas forigi l'.

Plu, laŭ mi "si fiaskos mi, si mortos mi" ne estas ĝusta. Ambaŭ ne estas transitiva, kaj kiam estus transitiva, si devas esti min, aŭ ŝin aŭ lin, ktp, mi ne tute komprenas la intencon.

appelflap (Montri la profilon) 2008-marto-27 21:44:26

Vi povas kompreneble fari fiaski kaj morti transitiva fare de aligi "ig". Sed kredebla ne estas facila, kaŭze de la melodio.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-28 05:54:59

anstataŭ "si" certe devas esti "se" (oni forgesis traduki ĉi tiun vorton de la franca). Kaj troa uzo de "l'" - ĝi estas ne audebla antaŭ vorto, komencanta de "l-", aŭ post prepozicio, finiĝanta de "-l". "l'iam" ne estas bone rekonebla. Eĉ la totolo pli bone estus "LA ANTAŬA TAGO".

Francesca_Elanor:mi memoras
l' rideton de l' / transmura viv'
la guston / de l' liber'
deziras senti l' / venton mi tra l' hararo...
Ne esta klara al kio rilatas "la guston de l' liber'".
mi memoras la rideton de la transmura vivo kaj la guston de la libero, deziras senti la venton mi tra la hararo...

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-28 05:54:59

anstataŭ "si" certe devas esti "se" (oni forgesis traduki ĉi tiun vorton de la franca). Kaj troa uzo de "l'" - ĝi estas ne audebla antaŭ vorto, komencanta de "l-", aŭ post prepozicio, finiĝanta de "-l". "l'iam" ne estas bone rekonebla. Eĉ la totolo pli bone estus "LA ANTAŬA TAGO".

Francesca_Elanor:mi memoras
l' rideton de l' / transmura viv'
la guston / de l' liber'
deziras senti l' / venton mi tra l' hararo...
Ne esta klare al kio rilatas "la guston de l' liber'".
mi memoras la rideton de la transmura vivo kaj la guston de la libero, deziras senti la venton mi tra la hararo...

Francesca_Elanor (Montri la profilon) 2008-marto-31 15:50:03

Dankon al ĉiuj pro viaj respondoj!
Mi tradukis ankaŭ alian kanzonon "Soul confessor" de la sama musik-grupo. Vi povas aŭskulti la originalon tie:

http://www.atreides-metal.com/metalBattle_en.php

(Kaj se vi ŝatas ĝin aŭ la aliajn kanzonojn, vi povas voĉdoni por Atreides je la "Metal Battle": iru al

http://www.metalbattle.it/home.htm
> band > Atreides "vota per questa band" > enmetu vian ĝustan retpoŝtadreson > klaku sur la ligo en al retletero de "confermavoto" por konfirmi. Dankon ^__^!)

Jen la traduko:

En mia ĉambro / ardante l’fajro,
en mia mens’ / freneza revo.

Mi enson- /ĝe vidis ĉion, mi l’
tipon konas kaj l’/ tempon de mia
sort’. Tiu por- / tos min for,
al mia estont’ / al mia tomb.

Sen alia / voj’

Floroj sur la / planko. El
profund’ la semo / kres-
kis “La vera /via v’indicherò”

Domene- / roj an la mallum’,
kvazaŭ ombre- / roj per mi falas

Animplor’ / tra l’ tuta nokto
frenezul’! Venos / tempo de la
‘sort. Purigi- /ta de l’ plu-
vo. Ek ni dan- / cu ni ludu!
Do bruligu / ĉion!

Floroj...

Ŝanĝ’ alvenos / por mia lando.
Kontraŭstaru /dominadon!

De la suba / part’ kreskigu l’
fajron! Nun estas / tempo de la
sort’. Al vi lavas / l’animon mia su-
fer. Dolĉa venĝ’! No- /vembra tago

Agu laŭ via / voj’

Floroj...

sergejm (Montri la profilon) 2008-aprilo-01 04:26:34

Denove multaj "l'", des pli en la fino de linioj.

Francesca_Elanor:En mia ĉambro / ardante l’fajro,
en mia mens’ / freneza revo.
Ĉi tiu linioj pli bone estus tiaj:

En mia ĉambr' / ardantas fajro,
en mia mens’ / frenezas revo.

Francesca_Elanor (Montri la profilon) 2008-aprilo-02 19:18:21

sergejm:Denove multaj "l'", des pli en la fino de linioj.
Vi pravas, sed "l'" tre utilas por la kantebleco de la teksto: tiel mi ŝparas unun sillabon. Kaj ne rigardu ke ĝi estas en la fino de linioj: mi pormomente skribis laŭ mezuro ĉar tio faciligas al mi la taskon, sed poste mi skribos:
"mi ensonĝe vidis ĉion
mi l' tipon konas
kaj l' tempon de mia sort'"
ktp.

sergejm:Ĉi tiu linioj pli bone estus tiaj:

En mia ĉambr' / ardantas fajro,
en mia mens’ / frenezas revo.
Ili sonas bone! Tamen, ĉu oni povas kunmeti radikon + ant + as?

Dankon!

Francesca

horsto (Montri la profilon) 2008-aprilo-03 19:50:31

Francesca_Elanor:
Ili sonas bone! Tamen, ĉu oni povas kunmeti radikon + ant + as?
Dankon!
Francesca
Jes, oni povas fari tion. Sed tiuj formoj ne estas facile kompreneblaj, kio povus esti avantaĝo por kantoj.
Francesca_Elanor:
mi l' tipon konas
Kiel aŭdanto povas scii ĉu vi celas "mi l' tipon konas" aŭ "mil tipon konas"?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-03 20:46:56

mi ne sukcesis - tro multe dalliteroj ploro.gif

tamen "Francesca Elanor" mem sonas kiel muziko

Reen al la supro