Al la enhavo

Amikoj aŭ malamikoj?

de Sevechjo, 2017-decembro-31

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-24 10:43:12

Nature vi ne estas bona ideo uzi la saman pasvorton ĉie, sed se vi volas, vi povas krei en Diskordon uzantnomon, kiun vi uzas en neniu alia reta servo kaj ĉi-maniere ne povas igi asociata kun vi.

Mi ĵus goglis, kiom multe da homoj uzas Diskordon, kaj trovis nombron 90 milionoj de uzantoj en decembro 2017. Diskordo estas tre populara inter ludantoj de kelkaj komputiloludoj (mi uzas ĝin, kiam mi partoprenas en turniroj).

Bedaŭrinde oni povas misuzi ĉiujn ilojn, kaj Diskordo estas uzita por dissendi propagandon de ekstrema dekstrularo kaj venĝan pornon, sed la firmao klopodas preventi kontraŭkontraktan enhavon. Sed la sama koncernas Fejsbukon, Instagramon, Tviteron...

Diskordo havas aplikprograman interfacon, kaj ĉi tiel oni povas enkorpigi ĝin en proprajn programojn. Kial ne en Lernun por ebligi babiladon.

Grown (Montri la profilon) 2018-januaro-24 18:40:13

horsto:Antaŭ kelkaj jaroj mi ekinteresiĝas pri artefaritaj lingvoj. Mi legis ke Esperanto estas la plej sukcesa projekto kaj komencis lerni ĝin. La lingvo tuj facinis min pro la facileco. Ankaŭ la homo Zamenhof kaj lia ideo krei kiel eble plej facile lernebla lingvo facinis min. Mi pensas ke ĝis nun neniu alia lingvo estas tiurilate pli taŭga. Sed se estonte aperos alia lingvo, kiu vere havas grandan avantaĝon, tiurilate, kial ne, mi certe estus preta lerni ĝin.
Sed mi iomete dubas ke tio okazos. Unue, lingvo ne estas facila afero. Due, kiel ajn facila la nova lingvo estos, ĝi neniam sukcesos. Ĉar ne prudento regas la mondon, sed potenco kaj mono.
Ni pensas ke ni vivas en moderna mondo, sed estas ankoraŭ kiel antaŭ jarcentoj. La venkinto en milito determinas la lingvon. En la okcidento esta la angla, en la oriento la rusa, estonte eble la ĉina.
Mi neniam legis aŭ aŭdis ke oni diskutis la taŭgecon de lingvo por internacia komunikado, oficiale. Eble mi pretatentis tion. Se iu scias pri tiaj diskutadoj, bonvolu sciigi al mi.

Reen al la supro