Στο περιεχόμενο

Entrudulo

από Altebrilas, 9 Ιανουαρίου 2018

Δημοσίευση: 99

Γλώσσα: Esperanto

Altebrilas (Επισκόπηση προφίλ) 9 Ιανουαρίου 2018 - 1:45:30 μ.μ.

Proponu kvin vortojn, la ludantoj devas trovi kiu vorto entrudiĝis en la listo. Ili povas rilati al Esperanto-kulturo, sed ne devige.

Ekzemple:
bovino, anaso, hundo, citrono, ĉevalo.

La respondo estas "citrono" ĉar ĝi ne estas farmbesto.

q, w, x, y, z

La respondo estas "z", ĉar tiu litero ja ekzistas en Esperanto.

Ktp.

Tiu, kiu trovas la respondon, tajpas ĝin kaj proponas kvin aliajn vortojn, kun entrudulo.

Altebrilas (Επισκόπηση προφίλ) 9 Ιανουαρίου 2018 - 1:48:12 μ.μ.

vino, kafo, rozo, biero, teo

Vinisus (Επισκόπηση προφίλ) 9 Ιανουαρίου 2018 - 2:05:34 μ.μ.

Rozo.

Domo, fenestro, tegmento, pordo, pomo.

Altebrilas (Επισκόπηση προφίλ) 11 Ιανουαρίου 2018 - 9:50:51 π.μ.

Pomo

Pomo, persiko, akuzativo, piro, banano

Vinisus (Επισκόπηση προφίλ) 11 Ιανουαρίου 2018 - 12:10:35 μ.μ.

Akuzativo.

legi, skribi, gefratoj, lerni kompreni.

Altebrilas (Επισκόπηση προφίλ) 13 Ιανουαρίου 2018 - 10:24:33 π.μ.

gefratoj

q,w,x,y,z

Vinisus (Επισκόπηση προφίλ) 13 Ιανουαρίου 2018 - 11:26:26 π.μ.

Se temas pri esperanta alfabeto, q,w,x,y certe estas fremdaj literoj.

Patro, patrio, filo, nevo onklo.

Altebrilas (Επισκόπηση προφίλ) 13 Ιανουαρίου 2018 - 11:14:35 μ.μ.

Estas unu intrudulo, ne kvar! ridulo.gif

Patrio

bo, ge, mal, id, eks

Vinisus (Επισκόπηση προφίλ) 14 Ιανουαρίου 2018 - 12:20:39 μ.μ.

Mal.

Baghy, Kabe, Kardec, Marjorie, Bertilo.

Altebrilas (Επισκόπηση προφίλ) 17 Ιανουαρίου 2018 - 11:22:38 π.μ.

Karadec?

Benito, Ludoviko, Jozefo, Aŭgusto, Adolfo

Πίσω στην κορυφή