Al la enhavo

La 104-a UK de Esperanto en Lahtio (Lahti), Finnlando

de Urho, 2018-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-11 04:50:03

REZOLUCIO 

de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio, Finnlando, 2019




La 104-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lahtio de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019, kun 917 partoprenintoj el 57 landoj,



traktinte la kongresan temon "Vivanta naturo — floranta kulturo", en tri kongrestemaj sesioj, pluraj prelegoj, kaj diversaj aliaj kunvenoj kaj ekskursoj en la regiono de Lahtio;
 
notante la kongruecon de la temo kun la lastatempa nomumo de Lahtio kiel Verda Ĉefurbo de Eŭropo por 2021;
 
substrekante la ligitecon de la temo kun la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por la jaro 2019;
 
deklaras, ke daŭripova naturo akompanas daŭripovan socion kaj daŭripova socio akompanas egalecan pritrakton de la homoj, ankaŭ rilate lingvon;
 
avertas, ke la nunaj procezoj de ekonomia tutmondiĝo egale minacas la daŭripovon de kultura diverseco kaj biologia diverseco;
 
substrekas, ke la Esperanto-movado, kiel movado por alispeca tutmondiĝo bazita sur respekto kaj valorigo de lingva kaj kultura diverseco, estas samtempe movado por daŭripova evoluigo en vasta senco;
 
atentigas, ke multaj individuoj kaj organizoj en la Esperanto-movado jam aktive laboras por pli ekvilibraj rilatoj inter naturo kaj kulturo, interalie agadoj por interkultura edukado, interhomolutia solidareco, kaj subteno al lokaj iniciatoj por daŭripova evoluigo; kaj
 
alvokas por interproksimiĝo kaj kunlaboro inter la Esperanto-movado kaj aliaj organizoj kaj movadoj por la protektado kaj evoluigo de lokaj kulturoj kaj naturmedioj en monda skalo.

Urho (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-16 07:06:29

Bonvolu legi (kaj aŭskulti) la artikolon de uzanto de la Lahtia UK ĉe la retejo uea.facila:
Lahtio: Mia unua UK

Vinisus (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-16 11:39:49

Ne forgesu, ke Finnlando ankaû havas sian Zamenhof, lia nomo estas Linus Torvalds la kreinto de la mastruma sistemo Linuko. samkiel Esperanto Linuko senpage apartenas al la tuta homaro.

Urho (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-16 14:36:58

Pri la Linukso (Linux) ĉe la esperantlingva Vikipedio.

Urho (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-21 10:26:39

Bonvolu aŭskulti ĉi tiun sondokumenton ĉe la Pola RetRadio:
E_elsendo el la 20.08.2019
Pola RetRadio:Nia hodiaŭa sonsceno pri la 104-a UK en Lahtio enhavas bukedon da antaŭmikrofonaj renkontiĝoj de la kongresa semajno. Kun prof. Humphrey Tonkin ni levas la defiojn starantajn antaŭ la Libroservo kaj Biblioteko Hodler de UEA, kun Rodrigo Tavares ni i.a. parolas pri lia E-laboro en Brazilo, unutaga kongresano Michał Matuszewicz referencas al sia iama aventuro kiel radioaŭskultanto kaj Juha Metsäkallas informas pri la E-aktivado en Turku kaj sia vojo al movada aktiviĝo. En tiu parto de la elsendo ni prezentas fragmente la koncertan plenumon de Amira en la kanzono „Koloroj de la vento”. […]

Urho (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-28 10:28:49

Bonvolu aŭskulti ĉi tiun sondokumenton ĉe la Pola RetRadio:
E_elsendo el la 27.08.2019
Pola RetRadio:Nia marda sonmaterialo el la 104-a UK en Lahtio enhavas interparolon kun profesoro Jouko Lindstedt, konata finna esperantisto, lingvisto kaj akademiano. Ni interparolas pri lia rolo kiel la rektoro de la nunjara IKU, pri lia propra kontribuo al ĝia programo, pri la grava rolo de la finnaj UK-oj en Helsinko kaj Tampereo en lia vivo profesia kaj privata. Fine ni levas ankaŭ demandojn rilate Akademion de Esperanto, kies membro li estas de pli ol dudek jaroj.

La komencaj aktualaĵoj koncernas favoran starpunkton de G7 por helpi al Brazilo kontraŭbatali incendiojn en Amazonio, pri ioma malkresko de fumantoj en Pollando. La sciencbultena temo traktas apartajn proprecojn de la pola sekigita mielo.

La aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj ĉe nia paĝo post la alklako de la trabetoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. La interparolo kun prof. Jouko Lindstedt estas krome aŭskultebla eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. […]
• IKU = Internacia Kongresa Universitato

Urho (Montri la profilon) 2019-septembro-06 14:45:52

La kvara UK en Finnlando

Bonvolu legi la artikolon de Russ Williams ĉe La Balta Ondo:
La kvara UK en Finnlando

Reen al la supro