Al la enhavo

„Ĉu vi estas elbojema?” k. aliaj diraĵoj kun „hundo”

de StefKo, 2018-septembro-13

Mesaĝoj: 125

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-13 08:34:47

Esti elbojema - esti elokventa, parolema, lertlanga, respondi tuj al iu malice, ŝerceme.

Ĉu vi komprenas kaj akceptas tiun diraĵon? En la pola ĝi estas ofte uzata.

Plu mi enmetos aliajn polajn diraĵojn kun „hundo” kaj ankaŭ „dehundajn”. Iuj certe devenas el aliaj lingvoj. Ĉu ekzistas analogiaj en via lingvo? Kiu el ili oni povas uzi esperante?

sudanglo (Montri la profilon) 2018-septembro-13 09:34:25

Mi dubas ke bojema estus komprenata (en la senco kiun vi donus) far anglalingvanaj Esperantistoj.

En Anglujo ni uzas 'bark' (boji), ne parolante pri hundoj, jene:

He's barking mad (foje mallongigita al 'barking') - li estas freneza
You're barking up the wrong tree - vi misagas aŭ vi miskomprenis
The sergeant barked out the order - la serĝento voĉumis laŭte aŭ en agresa maniero.

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-13 12:00:59

sudanglo:Mi dubas ke bojema estus komprenata (en la senco kiun vi donus) far anglalingvanaj Esperantistoj.

En Anglujo ni uzas 'bark' (boji), ne parolante pri hundoj, jene:

He's barking mad (foje mallongigita al 'barking') - li estas freneza
You're barking up the wrong tree - vi misagas aŭ vi miskomprenis
The sergeant barked out the order - la serĝento voĉumis laŭte aŭ en agresa maniero.
Mi pensas ke „el” estas necesa. Komence mi ankaŭ supozis „bojema”. Rigardu ke tia „fielokventeco” estas reakcio (preteco por reakcii) kontraŭ ies diro, eliras el homo kiu diras ion. Pro tio “ELbojema”.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-septembro-15 08:22:20

En la franca, "aboyer" (boji, hundobleki) estas uzata kiel en la tria ekzemplo de Sudanglo; "Le sergent aboya un ordre"

"aboyer" estas uzata metafore nur pri agresemo.

Oni ankaŭ diras "le chien hurle à la mort": La hundo hurlas/hojlas je morto.

Aŭ oni parolas pri "chien de garde" (varthundo) por esprimi fideleco aŭ vartemo:
"Les fondamentalistes sont les chiens de garde de l'accusatif": La fundamentistoj estas la varthundoj de l'akuzativo.

Sed eble tiu esprimo aspektas pejorativa en iuj kulturoj.

Iu feminista grupo nomis sin "chiennes de garde" (varthundinoj) ĉar ili denuncas ĉian maĉisman troigon.

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-15 14:01:39

Kroĉiĝi kiel lapo al hunda vosto

Kroĉiĝi kiel lapo al hunda vosto – esti teniĝema, altrudiĝi. Ekz. Vi kroĉiĝis al mi kiel lapo al hunda vosto. Dekroĉu vin de mi!

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-15 14:03:21

Esti gardema kiel hundo

Esti gardema kiel hundo – esti tre gardema, singarda.

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-15 14:06:13

Hundiĝi, malaltiĝi sur hundojn

Hundiĝi, malaltiĝi sur hundojn - humiliĝi, fuŝiĝi, malboniĝi, perdi reputacion, ekz. Ni ĉiu zorgu por ke lernu.net ne hundiĝu! (ne estiĝu hunda)
Tia frazo pole estus komprenebla kaj multdira.

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-15 14:19:29

Hunda fungo

Hunda fungo – nemanĝebla, negusta fungo, ekz. Forĵetu tiun fungon, ĝi estas hunda!

(Daŭrigo sekvos)

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-21 09:31:08

Kisi hundan nazon

Kisi hundan nazon (aŭ: kisi hundon sur nazo) - resti kun nenio; estos neniiĝo de io, ekz.: Vi volas tion senpage? Kisu hundon sur nazo! Tio signifas: Vi ne ricevos tion!

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-21 09:32:04

Hundosto! Hundsango! Hundpatrino!

Hundosto! Hundsango! Hundpatrino! – sakraĵoj (sed ne direktita al iu), ekz.: Hundosto! Mi eniris la koton!

Reen al la supro