Al la enhavo

Kio estas la plej granda malbono de Esperanto?

de vaaspuhr, 2019-marto-18

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-marto-18 08:15:15

tio kio mi tre malŝatas estas ke mi vidas ĉiu uzas Esperanton tiu maniere ke li (virinoj estas posteuloj de ili) volus. Esperanto ne estas firma lingvo ĝiaj reguloj ne estas bonkvalita kaj firma. ĉu vi scias iun planlingvon ke komence havus malpli ol 3000 vortoj!! tro ne sufiĉa. ĉu vi scias iun planlingviston ke ne uzus reguloj de sian planlingvon? kial ĉiu sin permesu ke siavice ŝanĝu Esperanton? ĉu vi ekzemple scias ian planlingvon ke ties parolantoj efikus al sia planlingvo?
Esperanto estas tro facila tiom kiom ni uzas ĝin tro malbone. ĉu devus esti pafilo sur nia kapo ke ni respektu kaj ne malbone uzu ĝin?

mimoprobegal (Montri la profilon) 2019-marto-18 17:44:24

provu Tokipona-n

sergejm (Montri la profilon) 2019-marto-19 04:52:51

La plej simpla lingvo estas sanskrito. Kvankam ĝia priskribo enhavas kelkajn volumojn, tio estas pleno pliskribo, kreita de la unua lingvisto Pāņini en versoj

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-marto-26 09:47:25

sergejm:La plej simpla lingvo estas sanskrito. Kvankam ĝia priskribo enhavas kelkajn volumojn, tio estas pleno pliskribo, kreita de la unua lingvisto Pāņini en versoj
Mi ŝatas Esperanton, sed malŝategas problemojn kaj malbonojn en ĝi.

novatago (Montri la profilon) 2019-marto-26 10:15:05

vaaspuhr:
sergejm:La plej simpla lingvo estas sanskrito. Kvankam ĝia priskribo enhavas kelkajn volumojn, tio estas pleno pliskribo, kreita de la unua lingvisto Pāņini en versoj
Mi ŝatas Esperanton, sed malŝategas problemojn kaj malbonojn en ĝi.
7+1:3. It isn’t perfect, it’s not going to be liked by everyone, neither everything of it it’s going to be liked by everyone. Nothing is going to change that. Just accept it.
Traduko: Ĝi (Esperanto) ne estas perfekta, ĝi ne estos ŝatata de ĉiu, nek ĉio el ĝi estos ŝatata de ĉiu. Nenio ŝanĝos tion. Akceptu tion.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-marto-26 18:27:06

novatago:
vaaspuhr:
sergejm:La plej simpla lingvo estas sanskrito. Kvankam ĝia priskribo enhavas kelkajn volumojn, tio estas pleno pliskribo, kreita de la unua lingvisto Pāņini en versoj
Mi ŝatas Esperanton, sed malŝategas problemojn kaj malbonojn en ĝi.
7+1:3. It isn’t perfect, it’s not going to be liked by everyone, neither everything of it it’s going to be liked by everyone. Nothing is going to change that. Just accept it.
Traduko: Ĝi (Esperanto) ne estas perfekta, ĝi ne estos ŝatata de ĉiu, nek ĉio el ĝi estos ŝatata de ĉiu. Nenio ŝanĝos tion. Akceptu tion.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)
jes, mi konsentas. sed memoru ke ĝi ne estas natura lingvo, kvankam mi opinias ke ni devus eĉ plibonigi niajn naturajn lingvojn

novatago (Montri la profilon) 2019-marto-26 22:06:13

vaaspuhr:
jes, mi konsentas. sed memoru ke ĝi ne estas natura lingvo, kvankam mi opinias ke ni devus eĉ plibonigi niajn naturajn lingvojn
Precize tial, ĉiu volas tuŝi ĝin, kaj precize tial oni bezonas tion, ke neniu tuŝu ĝin.

Vidu, mi skribis la 7+1 atentindaĵojn (la 1 estas pro la netuŝebleco de la Fundamento, kaj tio ekzistas pro personoj kiel vi) ĉar ĉi tiu diskuto estas eterna, absurda, senutila, kaj ege laciga. Vi ne pravas kaj 132 jaroj de historio pruvas tion ĉar la lingvo bone funkcias. Nur restas uzi Esperanton por io pli ol paroli pri Esperanto.

Vi diros nenion novan. Vi solvos nenion ĉar ne estas problemoj. La sola solvenda problemo, solviĝis 131 antaŭ (vidu la Duan Libron). Via sinteno estas ege ĉagrena speciale se oni pensas ke vi estas nur alia ĵusalveninto pli, kiu volas ekspliki la lingvon al ties parolantoj. Jam sufiĉas.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-marto-27 18:44:06

Doktoro Zamenhof neniam diris ke ne ŝanĝu mian lingvon, tiom kiom mi scias. li proponis reformon malsukcese. poste li transdonis la rajton pri subtenado de sia lingvo al Akademio de Esperanto, kaj tiu akademio senbezone aldonis nenecesajn vortojn al lingvo. kaj malkonvenaj agoj de verkisto de PIV. se ĝi funkcias bone do Akademio de Esperanto pro kio ekzistas? ĉu la ekzisto de ĝi ne signifas ke Esperanto devus esti sen problema? mi kredas ke ĝi devus trovi malfortpunktojn de lingvo kaj forigu ilin. ĉu vi kredas ke Esperanto neniam devus esti ŝanĝita? ĉu Akademio de Esperanto ankaŭ laŭ via kredo funkcias? kelkaj reguloj de Esperanto ekestadis dum historio de la lingvo. same je la ekzisto de "nei, neadi" apud "negi, negadi". tio estas aldonita al lingvo kaj povus esti malgranda ŝanĝo al vortprovizo. kiu aprobis tiun ŝanĝeton? nature multaj personoj escepte de iuj same je mi. Esperanto iom post iom jam evoluadas fare de proponoj de parolantaro de Esperanto. vi kaj mi. tiu evoluo devenis pro planado de Doktoro Zamenhof. ne ekzistas ia firma regulo pri vortprovizo ĉu Esperanto estas komplete memstara aŭ ne? tiun ne menciis Doktoro Zamenhof. kaj ne ekzistas regulo ke kio estas logika kaj kio ne estas logika. mi kredas ke vortprovizo de Esperanto estas granda PROBLEMO.

thyrolf (Montri la profilon) 2019-marto-27 19:43:05

Do, vi provu la planlingvon "Interlingua". Ties vortprovizo estas multe pli granda kaj la vortoj estas neniel inventitaj sed ekstraktitaj el la komparo de la kvin aŭ sep plej grandaj eŭropaj lingvoj.

https://en.wikipedia.org/wiki/Interlingua
http://www.interlingua.com/

Sed vi devas kontentiĝi per malgranda nombro de parolantoj, Esperanto havas verŝajne miloble pli da parolantoj ol interlingua.

novatago (Montri la profilon) 2019-marto-28 14:39:35

  • Zamenhof proponis rindindan reformon surbaze de la insistegaj stultaj ideoj, kiujn li ricevis, por doni ekzemplon pri kio okazus kaj fakte okazis: oni rifuzis ĝin.
  • Post tio, Zamenhof malpermisis ŝanĝi la gramatikon, eĉ al si mem.
  • Zamenhof donis grandan liberon (sed ne ĉian) por aldoni novajn vortojn ĉar tiam, 132 antaŭ, tio estis necesa. Nuntempe, ne.
  • Por ekuzi novan vorton oni ne bezonas mensogi kaj inventi problemojn pri Esperanto kaj oni tute ne bezonas eki debaton pri inventitaj problemoj.
  • Oni ekuzas novan vorton, se la komunumo akceptas ĝin, ĝi estos uzata. Tamen, malmankaĵoj, kutime, restas kiel proponoj.
  • Akademio ekzistas interalie por protekti la lingvon de homoj kiel vi, la sola kaj vera problemo de Esperanto.
Vi, kiel ĉiu kiel vi, ne volas perfektan lingvon, sed vian "perfektan" lingvon. Lingvo laŭ viaj ŝatoj, sen pensi ke estos aliaj, kiuj ne ŝatos viajn ŝangojn. Do, bonvole, ĉesu mensogi.

Mi ne partoprenos plu en ĉi tiu diskuto ĉar vi nur povas insisti je tradiciaj mensogoj kaj eraroj, kiel vi jam montris.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Reen al la supro