Al la enhavo

Esperanta novelo : Nigra Stelo

de Zam_franca, 2019-julio-18

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-18 19:43:17

Saluton !

Mi skribis esperantan novelon, kiu nomiĝas Nigra Stelo. Mi uzis vortaro.net, reta-vortaro kaj aliajn vortarojn por vorttrezoro. Por gramatiko mi uzis lingvohelpilon.
Mi tre bedaŭras se mi faris erarojn.

Nigra Stelo estas mallonga, sed sufiĉe violenta. Mi provis meti iomete da humuro en la novelo. Mi estas komencinto do mi supozas, ke la nivelo por legi tiun novelon estas B1.

Mi esperas ke vi ŝatos Nigran Stelon.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-18 19:43:52

Nigra Stelo

Malantaŭ la Berlaymont konstruaĵo, en la bulvardo Charlemagne, estis kafejo. Ĉe la eŭropa komisiono, ĝi estis ĉe mezo de Bruselo kaj ĝiaj posedantoj ĝojis de ĉi tiu situo. Ĉiu tago, multe da homoj frekventis la kafejon. Ĵurnalistoj, simplaj laboristoj, negocistoj… eĉ politikistoj ! Meze de tiu amaso, du homoj estis kutimantoj.

Stefan Brel estis kvindekjara franca ĵurnalisto. Li laboris en Bruselo ekde dudek jaroj, tial li konis Eŭropan Union pli bone ol multe da spertuloj. Ofte, en la kafejo, la aliaj ĵurnalistoj pridemandis lin, pri leĝdonaj aferoj, la eŭropa ekonomio…

Garry Semjen kunigis la kristanan demokratan parton de Hungario antaŭ ok jaroj. Li estis nun nur dudeksepjara. Li estimis, ke ekde kelkaj jaroj, sia partio ŝanĝis. Tamen, li estis nun la sekretario de eŭropa deputito. Li tre ŝatis sian laboron. Li estimis sin utila, kaj li ŝatis doni siajn opiniojn, debati en kafejoj...

Stefan kaj Garry ne bone konis unu la alian. Kompreneble ili jam renkontis sin, sed ili neniam vere diskutis.

***

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-18 19:44:13

Tiu mardo, Garry alvenis frue, ĉirkaŭ de la sepa kaj duono. Li mendis kafon kaj atendis, leginte novaĵojn en sia telefono. Hodiaŭ estis serena tago por li, tamen li ŝatis vekiĝi frue. Li devis eklabori al la naŭ kaj duono. Post duona horo, la kafejo estis plenplena. Garry ekvidis Stefanon. Li estis parolinta kun alia ĵurnalisto. Fine la alia ĵurnalisto eliris la kafejon. “Bonan tagon”, Garry diris france al Stefan. Garry apenaŭ parolas france. Stefan respondis al li “Bonan tagon. Kiel vi fart..” sed li estis interrompita : subite oni aŭdis pafojn, timajn kriojn, kaj vitrojn frakasitajn. Stefan kaj Garry ektimiĝis. Ili ne vidis sangon aŭ vunditajn homojn. Ĉiuj homoj en la kafo, ankaŭ terurigitaj estis sur la grundo. Garry mole restariĝis, sed alvenis deko de homoj, kiuj havas fusilojn. Ili estis vestitaj en nigro kaj, tre strange, havis maskojn de Hulko.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-18 19:44:28

***
“Ĉu li estas tie, kie li estas ? “ hurlis homo en nigro. “Tien, mi trovis lin !”, kriis alia homo. “Bone”, diris granda viro. Tiu viro havis pistolon kaj strangan, nigran kaj blankan flagon. “Manfred Von Neumann”, la viro daŭrigis. “Vi estas germana deputito. Ho, mirinda, vi alportis kolegon. Saluton. Vi estas Thomas Mankel, vere ?”, li diris germane. Pos tio, la granda ulo diris la aliajn “ Ni kaptis tridek sep homojn, el kiuj du deputitoj !”.
La homoj kun maskoj ĝoje ekhurlis.

***

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-18 19:44:41

La kafejo havis du etaĝojn. Se al teretaĝo havis vitrojn, la duetaĝo estis senvitraj. Nur estis muroj. La klienta ŝtuparo inter la du etaĝoj estis mallarĝa. Sed estis du ŝtuparoj. Alia kondukis al kuirejo. La teroristoj sciis tion.


***

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-18 19:44:59

Stefan estis mankatenigita. Li bone komprenis ,ke li kaj la aliaj klientoj estis ostaĝoj. Okazis io vere stranga. Li estis preskaŭ certa, ke la teroristoj parolis en Esperanto.

Garry kuŝis for el Stefano. Li estis sola. Li ne volis morti. Lia spiro estis rapida. Li ne komprenis. La armitaj homoj parolis en Esperanto. Kaj tiu flago… Tiu flago ŝajnas la esperanta flago, li pensis. Garry memoris lian unuan kurson de Esperanto. Lia instruisto diris al li, ke en Hungario la infanoj estis bonŝancaj, ĉar ili povis lerni Esperanton en Hungario.
Kaj nun li komprenis : la nigra flago estis sama kiel la verda esperanta flago !

Stefan memoris sian plej belan jaron. Li estis ĉe universitato. Li lernis Esperanton, simple, ĉar liaj amikoj paroligis ankaŭ tiun lingvon. La juna Stefan pensis “kial ne ?”. Dum tiu ĉi jaro, li iris en kongresojn kaj havis multe da novaj amikoj. Sed nun estis ĉesiga. Li baldaŭ mortos.
Li identigis ilian flagon. Estis nigra esperanta flago.

***

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-18 19:45:11

La grandulo kun la flago prenis ion el sia poŝo. Ŝajnis esti laŭtilo. Tiam oni aŭdis, en la dudek kvar lingvoj de Eŭropa Unio, kaj en Esperanto “Ni ne prezentis nin. Ni estas membroj de la armita frakcio “nigra stelo”. Ni volas defendi la lingvojn, uzante la internacian lingvon Esperanto ! Ni estas revoluciuloj ! Ni uzas fortecon, ĉar estas la sola maniero, la sola maniero hodiaŭ, ke la mondo komprenas nin. La laŭtilo estas filmanto ni. Viaj kapetoj estas nun dissendantoj en la reto. Aĥ aĥ !” La sono ĉesis. Tuj la grandulo prenis sian armilon kaj tiris sur ostaĝon.

***

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-18 19:45:22

Stefan svenis. La virino apud li mortis.

Garry sciis, ke la tiro estis ĉirkaŭ Stefan. Sed li ne povis vidi.

***

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-18 19:45:36

La granda viro ĵetis sian pistolon sur la grundon. Li turnis sian kapon al la laŭtilo, kiu ankoraŭ filmis, demetis sian maskon kaj diris kolere “Mi havas TRI SES ostaĝojn, el kiuj DU deputitoj. Post unu horo, mi mortiĝis unu alian. Post du horoj mi mortiĝis du aliajn. Post tri horojn mi mortiĝis ankaŭ tri aliajn, ktp. Mi supozas, ke vi ne volas tian masakron. Se la polico intervenus, ni mortiĝigos ĈIUJN ostaĝojn. Kion fari ? Ni volas, ke Esperanto estu lingvo oficiala de Unuiĝintaj Nacioj kaj de Eŭropa Unio. Ni volas vidi tion sur televido. Kaj jes, mi parolas en Esperanton ! Vi havas sufiĉe da tradukistoj ! Aĥ aĥ !”

***

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-18 19:45:48

Leon Meunier estis la prefekto de Bruselo. Li apenaŭ alvenis en sia laborejo, kiam oni informis lin, ke iuj ostaĝigas homojn en kafejo, apud la Berlaymont konstruaĵo. Fek, pensas li. Oni tuj elkondukis lin per aŭto en la eŭropa kvartalo. La prefekto devis potencigi la sekurecon de la oficialaj konstruaĵoj. En la veturilo li vidis la “prezentaĵon” de la grandulo kun masko de Hulk. Kiam la teroristo tiris, Meunier turnis sian kapon. Li abomenis sangon.

***

Reen al la supro