Al la enhavo

Esperanta komputila programlingvo

de MiMalamasLaAnglan, 2019-septembro-08

Mesaĝoj: 135

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-18 08:37:42

En la lingvo APL, ekzistas enkonstruita funkcio, kiu rekte kalkulas faktorialon: !N

Ekz:
!4
24

Se oni volas multobligi aron de nombroj, oni uzas la "operatoron" (funkcio de funkcio) /

Ekz:
x/ 7 11 13
1001

Faktorialo povas ankaŭ skribiĝi:
x/ i 4
24

NB: ĉi supre,
x ne estas la litero x, sed la samforma multobliga signo
i ne estas la litero x, sed la greka litero iota, kaj la koresponda funkcio I N resendas la nombrojn de 1 ĝis N:

i 4
1 2 3 4

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-18 09:47:10

Jen estas kelkaj ideoj por inspiri vin.

Scratch

Ĉu vi konas Scratch, kiu samtempe estas programlingvo kaj medio por krei programojn? La fundamenta ideo de Scratch estas sendi mesaĝojn al objektoj. Oni povas krei elsendan sistemon laŭ pluraj manieroj:
  • sendi mesaĝon laŭ iu hierarkio de objektoj, kaj ĉesigi, kiam unua objekto reagas positive (la pjej tipa)
  • sendi mesaĝon al ĉiuj objektoj, kiuj mem decidas kiel reagi (notu, ke multaj povas reagi)
  • sendi mesaĝon al limigita grupo de objektoj, kiuj mem decidas kiel reagi (notu, ke multaj povas reagi)
Mi ne certas, kiun manieron Scratch uzas, sed mi suspektas, ke la lasta.

Javaskripto

Javaskripto havas prototipojn, t.e. ne estas klasobazita objektema programlingvo. Eble kombini prototipojn kun limigita elsendado estus taŭga ideo.

Prolog

Simpligu Prolog kaj kombinu ĝin kun prototipoj kaj limigita elsendado de mesaĝoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-18 18:13:59

Mi daŭre ne komprenas, kial oni bezonas plian programlingvon. Se temas nur pri amuzo, provu plej simpligitan programlingvon kaj provu funkciigi ĝin senerare.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-18 21:23:02

Altebrilas:Mi daŭre ne komprenas, kial oni bezonas plian programlingvon. Se temas nur pri amuzo, provu plej simpligitan programlingvon kaj provu funkciigi ĝin senerare.
Se ekzistus Esperanta programlingvo kun unikaj eblecoj, pli homoj ol nur Esperantistoj lernis ĝin. Tio kuraĝigos, ke la uzantoj lernu Esperanton.

Kiel nomiĝos la programlingvo? Ĉu iu havas proponojn?

Kio estas la programlingvo kun la plej bona gramatiko?

Kiun programlingvon vi plej volus uzi Esperante?

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-18 22:40:54

Kiujn eblecojn havus tia programlingvo, kiujn aliajn ne havas?

abc_vz (Montri la profilon) 2019-septembro-19 14:56:26

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-19 15:49:01

MiMalamasLaAnglan: Kiel nomiĝos la programlingvo? Ĉu iu havas proponojn?
Mi proponas (elizie aŭ ne)...
Interkomput
Ebligil
Interist
Divastisto

abc_vz (Montri la profilon) 2019-septembro-19 16:57:27

https://bertilow.com/div/komputada_leksikono/ enhavas multe da utilaj informoj.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-20 20:37:49

abc_vz:https://bertilow.com/div/komputada_leksikono/ enhavas multe da utilaj informoj.
Tio estas tre interesa. Dankon pro ĝi.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-20 20:42:59

Zam_franca:
MiMalamasLaAnglan: Kiel nomiĝos la programlingvo? Ĉu iu havas proponojn?
Mi proponas (elizie aŭ ne)...
Interkomput
Ebligil
Interist
Divastisto
Tio estas bonaj. Mi volas, ke parolantoj de la angla povu prave kaj facile diri la nomon de la lingvo. Mi ne certas, kiun nomon mi volus uzi.

Anstataŭe, la nomo povus esti "Krokodil" aŭ io kiel tio. Se estas krokodilo, kio estas krokodo? Jes, mi pensas ke "Krokodo" estus bona nomo, sed mi ne certas.

Reen al la supro