Al la enhavo

Kion Filipeto diris

de Zam_franca, 2019-decembro-01

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-01 14:07:26

La voĉo de Filipeto lulis ĉiujn, kiuj lernis la lingvon de Zamenhofo pere de lernu!. Kompreneble, li ne ekzistas, sed sian voĉon reale havas Matthieu, esperantisto kiu kunlaboris pri la nov-lernu projekto.

En 2016, en sia artikolo « L'espéranto, une langue qui dépasse les frontières » (Esperanto, lingvo kiu preterpasas landlimojn), li deklaris la jenan aferon : «Les débutants en espéranto ont souvent des idées pour « améliorer » la langue, sans savoir qu’elle est déjà utilisée depuis bientôt 130 ans : changer tel ou tel aspect de l’espéranto n’est pas plus possible que supprimer les genres en français. » ('La novbakitaj ofte pensas pri «plibonigi» la lingvon, senscie, ke ĝi jam estas uzataj ekde baldaŭ 130 jaroj : ŝanĝi aŭ tian aŭ tian aspekton de Esperanto ne pli eblas ol forigi la genrojn en la franca').

Tion Filipeto diris.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-01 15:07:11

Esperanto tamen ŝanĝiĝas: aperas novaj vortoj, aliaj arkaikiĝas. Iamaj nenormaĵoj iĝas normaĵoj. Ekzemple, en la moderna lingvo oni povas diri sen fari anstataŭ ne farante. Eble jam neniu esperantisto en la mondo uzas la vorton elrigardi en la senco de la aspekti. Eble jam neniu esperantisto uzas la vorton kutimi en la senco de alkutimiĝi. Eble jam neniu esperantisto uzas sufiksece la radikon vir. Eble nun neniu esperantisto diras plori la perditaĵon. Kredeble, en la praktiko preskaŭ neniu esperantisto uzas la vorton sciiĝi en la senco de ekscii. Kaj eble plejmulto da nunaj esperantistoj preferas diri arbusto anstataŭ arbetaĵo, ĉino anstataŭ ĥino, firmao anstataŭ firmo, inundi anstataŭ super/akv/i, konfirmi anstataŭ jesigi, lanco anstataŭ ponard/eg/o, neglekti anstataŭ malŝati (tio ĉi ne estas eraro, en la Universala Vortaro la vorto malŝati estas tradukita en la francan kiel négliger), peruko anstataŭ hararo, troviĝi anstataŭ trovi sin.
Esperanto ja estas vivanta lingvo.

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-01 15:47:22

peruko = artefarita hararo ≠ hararo
neglekti = lasi ne farita, ne atentata, ne zorgita ≠ malŝati
Oni povas konfirmi ne nur dirante "jes"
Sufikse "vir" oni uzas por nomi fantaziajn bestojn: bovviro = minotaŭro, kaproviro = faŭno, ĉevalviro = kentaŭro

Sed jes, Esperanto estas vivanta lingvo.

Sed ankaŭ veras, ke multaj komencantoj iom lernante la lingvon, eĉ ne bone sciantaj ĝin, tuj provas ŝanĝi ĝin. Tio ne estas natura ŝanĝo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-01 15:52:02

sergejm:peruko = artefarita hararo ≠ hararo
neglekti = lasi ne farita, ne atentata, ne zorgita ≠ malŝati
Oni povas konfirmi ne nur dirante "jes"
Eble vi ne disputos kun la Universala Vortaro (parto de la Fundamento de Esperanto)...
http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/un...
ŝat' estimer | esteem | viel halten, grossen Werth legen | дорожить | cenić, oceniać, szacować.
mal'ŝat' négliger | neglect | gering schätzen, vernachlässigen | пренебрегать | zapoznawać.
har'ar' perruque | periwig | Perücke | парикъ | peruka.
jes'ig' confirmer | confirm | bestätigen | подтверждать | potwierdzać.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-01 15:56:39

sergejm:
Sufikse "vir" oni uzas por nomi fantaziajn bestojn: bovviro = minotaŭro, kaproviro = faŭno, ĉevalviro = kentaŭro
Bonvolu rigardi la lingvan respondon n-ro 17:
"La nomo de bestoj signifas ankaŭ la viran sekson; la vorton “viro” (ekzemple “bovoviro”) mi aldonas nur en okazo de ekstrema neceseco."
https://tekstaro.com/

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-01 15:58:01

"En la komenca tempo oni uzis VIR sufiksece por montri viran sekson, sed tio delonge malaperis: ĉevalviro, bovoviro."
https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/afiks...

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-01 16:03:04

Legante Universalan Vortaron, memoru ke la franca kaj ĉiuj aliaj lingvoj, en kiujn ĝi tradukas Esperantajn vortojn, ankaŭ ŝanĝiĝis, kaj vi devas rigardi kion la franca vorto signifis en la komenco de XXa jarcento. Por la rusa ĉi tio estas evidenta - nun oni eĉ ne uzas literon ѣ, kiu estas uzata en Universala Vortaro.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-01 16:11:26

Matthieu/Filipeto ne parolis pri kelkaj novaj vortoj, li parolis ĉefe pri gramatiko : ekzemple, al cele perfektigi la lingvon, kial ne forigi akuzativon, kial ne ŝanĝi la tutvortaron, kial ne ŝanĝegi la gramatikon, ktp... Kaj la kialo estas, ke Esperanto ne estas tiel ŝanĝebla.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-01 16:12:21

sergejm:Legante Universalan Vortaron, memoru ke la franca kaj ĉiuj aliaj lingvoj, en kiujn ĝi tradukas Esperantajn vortojn, ankaŭ ŝanĝiĝis, kaj vi devas rigardi kion la franca vorto signifis en la komenco de XXa jarcento. Por la rusa ĉi tio estas evidenta - nun oni eĉ ne uzas literon ѣ, kiu estas uzata en Universala Vortaro.
Ĉu la signifoj de la anglaj kaj francaj tradukoj ambaŭ ŝanĝiĝis, kvankam daŭre estas tradukoj unu de la alia?

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-01 16:14:58

Zam_franca:Matthieu/Filipeto ne parolis pri kelkaj novaj vortoj, li parolis ĉefe pri gramatiko : ekzemple, al cele perfektigi la lingvon, kial ne forigi akuzativon, kial ne ŝanĝi la tutvortaron, kial ne ŝanĝegi la gramatikon, ktp... Kaj la kialo estas, ke Esperanto ne estas tiel ŝanĝebla.
Certe la dekses gramatikaj reguloj estas tre stabilaj.

Reen al la supro