Al la enhavo

Pri uzado de iuj e-vortoj

de StefKo, 2019-decembro-25

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-25 13:11:53

El PMEG:
"
E-vortoj el ne-ecaj radikoj
Kiam la radiko de E-vorto ne havas ecan signifon, la E-vorto montras
diversajn signifojn depende de la radiko kaj depende de la kunteksto:
reĝe konduti = “konduti en maniero karakteriza por reĝo”
reĝe riĉa = “tiel riĉa kiel reĝo, riĉa en reĝa maniero”
"
metiiste lerta, ne klerule saĝa, beluline stulta - Tio ĉi estas miaj ekzemploj. Ĉu vi uzas tiajn e-vortojn? Ĉu vi komprenas ilin? Ili povas anstataŭi la lingvaĵojn: tiel... kiel... en... maniero

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-25 15:42:40

Nu, en viaj ekzemploj estas tio, kion nia finna samideano nomis "esivo".
Sed se la radiko signifas lokon aŭ tempo, -e signifas "en la loko" kun ebleco aldone -en ("en la lokon"), ekz: hejme, urbe; aŭ "dum la tempo", ekz. vintre, vendrede, decembre.

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-26 18:51:51

sergejm:Nu, en viaj ekzemploj estas tio, kion nia finna samideano nomis "esivo".
Sed se la radiko signifas lokon aŭ tempo, -e signifas "en la loko" kun ebleco aldone -en ("en la lokon"), ekz: hejme, urbe; aŭ "dum la tempo", ekz. vintre, vendrede, decembre.
Kaj kio koncerne miajn demandojn?

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-26 18:56:34

StefKo:El PMEG:
"
E-vortoj el ne-ecaj radikoj
Kiam la radiko de E-vorto ne havas ecan signifon, la E-vorto montras
diversajn signifojn depende de la radiko kaj depende de la kunteksto:
reĝe konduti = “konduti en maniero karakteriza por reĝo”
reĝe riĉa = “tiel riĉa kiel reĝo, riĉa en reĝa maniero”
"
metiiste lerta, ne klerule saĝa, beluline stulta - Tio ĉi estas miaj ekzemploj. Ĉu vi uzas tiajn e-vortojn? Ĉu vi komprenas ilin? Ili povas anstataŭi la lingvaĵojn: tiel... kiel... en... maniero
La ekzemploj donitaj de vi estas ĝustaj.

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-26 19:02:10

Mi kredas, ke mi estas tiu samideano ridulo.gif

Jes, Sergejm pravas. Laŭ mia kompreno metiiste lerta havas la saman sencon kiel lerta kiel metiisto (kvankam mi suspektas, ke esprimo kun kiel estas pli ofta), do temas pri la gramatika kazo esivo, esti en stato. En la espa oni uzas E-vortojn por montri manierojn, lokojn, tempojn, kvantojn k.s. Vidu PMEG-on.

Bonan julon!

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-26 19:19:15

Metsis:Mi kredas, ke mi estas tiu samideano ridulo.gif

Jes, Sergejm pravas. Laŭ mia kompreno metiiste lerta havas la saman sencon kiel lerta kiel metiisto (kvankam mi suspektas, ke esprimo kun kiel estas pli ofta), do temas pri la gramatika kazo (...)[/url].

Bonan julon!
Dankon! Bonan julon anakaŭ por vi!
Vi skribas: "(...)mi suspektas, ke esprimo kun 'kiel' estas pli ofta". Mi konsentas, sed rimarku ke iuj havas dubojn, demandante kial en tiaj diraĵoj oni uzas la pronomon demandan "kiu" kaj konstatas ke tio estas nelogika. Mi, uzanto de la pola, ne havas problemon ĉar en la pola ankaŭ oni uzas en tiu situacio la vorton "kiu" (pole "jak") sed en la pola la vorto "kiu" ("jak") estas multsignifa. Oni nomas ĝin depende de kunteksto: pronomo, prepozicio aŭ konjunkcio.

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-27 12:00:23

Ĉu mi ĵuste komprenas, ke en la pola oni uzas esprimon, kiun oni povas traduki al "lerta kiu metiisto", en la senco de "lerta kiel metiisto"?

Plie mi suspektas, ke oni trovas adverbajn esivajn esprimojn ("metiiste lerta") nur en teksto, ne en parolo.

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-27 12:07:13

En iuj dialektoj de la rusa oni uzas "як" sed ĝi ja signifas "kiel" aŭ "tiel" kaj nedekinacias.

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-27 15:45:24

Metsis:Ĉu mi ĵuste komprenas, ke en la pola oni uzas esprimon, kiun oni povas traduki al "lerta kiu metiisto", en la senco de "lerta kiel metiisto"?

Plie mi suspektas, ke oni trovas adverbajn esivajn esprimojn ("metiiste lerta") nur en teksto, ne en parolo.
Mi eraris! Mi devis skribi KIEL!
Oni uzas TIEL... KIEL... aŭ pli mallonge ... KIEL... Oni uzas ankaŭ diraĵon: TIA... KIEL... (pole TAKI... JAK...). Tiujn ĉi diraĵon oni uzas dum komparadoj.
Pola vorto JAK (KIEL) estas multsignifa. Oni nomas ĝin depende de kunteksto: pronomo, prepozicio aŭ konjunkcio.
En Esperanto KIEL ankaŭ estas multsignifa (v. vortaro.net). Esperantaj kaj polaj signifoj estas tre similaj (egalaj?).

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-27 17:30:36

Aĥ, tio klarigas. Jes, la espa "kiel" estas multsignifa, sed mi ne rigardas ĝin tro multsignifa kiel ekz. "de" estas.

Reen al la supro